Kial la kartodivenado furoras? (P. Cadei) - 2004-05-13, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kial la kartodivenado furoras?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kial la kartodivenado furoras? (P. Cadei)


Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.
Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo "kial la kartodivenado furoras ?"

Oni opiniis ke la magio aŭ sorĉado kaj similaj fenomenoj kiel la kartodivenado, kio estas la aŭgurado de estonteco surbaze de tarokoj kaj alispecaj ludkartoj, apartenas al pasintaj malkleraj epokoj aŭ al la neevoluitaj mondoregionoj; male, temas pri fenomeno nun tre aktuala kaj mirinde furora ĝuste en la altnivelaj sociaj tavoloj.

Ne estas mistere, ke ĉirkaŭ la kartodivenado okazas gigantaj mongajnoj.

Se konsideri la kvanton da programoj ĉe diversaspecaj televidoj, en kiuj kartodivenistino -plej ofte temas ĝuste pri virinoj- disdonas orakolojn al telefonantaj televid-spektantoj afliktitaj de diversaj problemoj, ne necesas esti financa fakulo por konjekti, ke tia profesio kaŭzas grandajn gajnojn ne nur al la divenistinoj, sed ankaŭ al la telefona kompanio kaj al la televida stacio, pro tio, ke tiaj tre spektataj programoj ebligas reklamadon kiu -kiel konate- estas pagata proporcie de la averaĝa alta nombro da spektantoj.

Ni provu diveni la ĝeneralajn kaŭzojn kiuj prosperigas la kart-aŭguran profesion. Unu kaŭzo estas la homa deziro fariĝi ĉiopova kaj simila al Dio, kiel proponis la antikva tentanta serpento "vi estos kiel Dio" (el la libro de Genezo 3, 5). Antropologoj kaj psikologoj interpretas la kartodivenadon kaj similajn praktikojn kiel sekurigilojn kontraŭ frustracioj en nunepoka socio, kiu tute baziĝas sur sukceso.

Fronte al la risko kaj timo pri ajna malprospero aŭ fiasko, eventuale kaŭze de supernaturaj malamikaj fortoj, oni pensas ke pagante laŭdeve oni nepre trovas ion aŭ iun protektantan aŭ helpantan trovi aŭ retrovi sukceson kaj feliĉon. Io simila instigas onin al senbremsaj hazarde ludado aŭ loterioj iluziite, ke frue-malfrue oni ricevos la viziton de fortuno -la blinda virino-, sed oni forgesas, ke la fortuno estas ĝuste blinda kaj la probableco trafi la feliĉon kaj gajni estas infinitezime malgranda. La homo kiu surprenas ŝuldojn por hazarde ludi surprenas neprikalkulatan riskon; simile okazas pri pagantoj altajn monsumojn por konsulti kartodivenistojn.

Ni konstatas, ke la televidaj kaj radiaj stacioj -kies tasko devus esti interalie eduki al kulturo kaj al kritika spirito- favoras malraciecon celante plimulte al sia profito ol al edukado. Ni, la homoj de la tria jarmilo, kvankam skeptikaj kaj ŝajne elreviĝintaj, estas fakte sorĉataj de la televido ege plimulte ol ni supozas: se homo aperas ĉe la televido li tuj fariĝas famulo kaj eĉ mito. Oni pripensu la fenomenon de la "granda frato", kies roluloj -sendepende de sia persona valoro- fariĝis kaj fariĝas gravuloj kontraŭpage, intervjuataj de periodaĵoj kaj de televidaj babilprogramoj nur pro tio, ke ili aperis televide dum certa nombro da tagoj; imagu nun, ĉu ne fariĝas mito la kartodivenisto, kiu televide donas personan trankviligan orakolan respondon al la telespektanto aŭ telespektantino afliktita de grava problemo.

Ni ne iluziiĝu: tio, ke persono parolas ĉe televido tute ne pruvas, ke temas pri homo speciale kredinda. Oni povas male certi, ke en tiu laboro iuj profitas. Iu aŭskultanto povus kontraŭdiri: vi ja rajtas malkredi kartodivenadon, male mi kredas ĝin; ĉu mi ne estas libera ? kion malbonan mi faras per tio ?

Oni povas respondi, ke ĉiu estas ja libera, ĉi tie oni faras nur kritikajn rimarkojn por instigi al la pripenso. Ni estas konvinkitaj, ke neniam estas kredindaj homoj, kiuj sin proponas kiel kapablajn solvi ĉiujn kaj ĉiajn problemojn. Ĉu vi iam ajn aŭdis kartodiveniston konfesi "mi bedaŭras, sed rilate tian problemon, mi tute ne povas helpi" ? Maksimume li diros, ke li ne povas respondi televide, sed povos tion fari private - kompreneble kontraŭpage.

La konsulto de kartodivenistoj - televide aŭ per radio aŭ en privataj seancejoj - estigas problemojn, kiam ĝi kreas psiĥan dependecon de kiam ĝi instigas pagi altegajn monsumojn, eĉ koste de nesolventaj ŝuldoj. El la kristana vidpunkto estas konate, ke la superstiĉo estas inverse proporcia al la kredo: se la kredo mankas aŭ estas malfirma, oni sin kroĉos al ĉiuspeca iluzio, sed se la kredo estas vera, la tento konsulti kartodivenistojn svenos kvazaŭ nebulo ĉe la suno, kiel faris la efesaj konvertitoj al kristanismo, kiuj decidis tute bruligi siajn valorajn magiajn librojn, kiel ni legas en la Agoj de la Apostoloj 19, 18-19; mi citas: "multe el tiuj kiuj praktikis magiajn artojn alportis amase siajn librojn kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da arĝentaj moneroj."

La kristanoj kiuj retrovas aŭtentikan kredon liberiĝas el kartodivenado kaj alispeca superstiĉo kaj sentas tion veran spiritan liberecon. Ili tute senbedaŭre bruligas la iluziojn.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri la temo "kial la kartodivenado furoras ?"

Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):