Influo kaj manipulado (P. Cadei) - 2004-05-20, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Influo kaj manipulado

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Influo kaj manipulado (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei.


Ĉi-vespere ni parolos pri "Influo kaj manipulado".


Pri influo kaj manipulado estas granda debato inter la fakuloj; unu partio asertas, ke sektoj aplikas cerbo-lavon; la alia diras, ke tio estas danĝera legendo ĉar, surbaze de ĝi, povus estiĝi religia diskriminacio, eĉ kontraŭ la katolika religio, ĉar iuj supozas ke ankaŭ ĝi mem faras cerbo-lavadon.

Krom tio, supoze ke tiuj, kies ideojn ni ne konsentas, estas viktimoj de cerbo-lavo, povus esti tro facila elturniĝo por eviti la klopodon esplori la verajn motivojn kaj la personajn respondecojn.

Transe de la ekstremaj starpunktoj, jen ni rimarkas, antaŭ ĉio, ke la psiĥa influo estas normala en la inter-homaj rilatoj; sur ĝi baziĝas la politika propagando, la reklamado, sed ankaŭ la religia predikado, la edukado kaj la lernejo.

Sed oni devas distingi influon pravan kaj eĉ devan, spirite liberigan, ekzemple la edukadon, kaj formojn de kondiĉado diskutindajn kaj eĉ malaprobindajn, kiaj estas, ekzemple, kiam oni aplikas trompon, kaĵolojn aŭ male kulpo-sentojn, faston, maldormon, fizikan aŭ psiĥan izoladon, persekutadon de eks-adeptoj. Kompreneble, tiaj kondutoj devas esti pruvitaj sen antaŭjuĝoj.

Reciproka influo estas do necesa. Ĉiu homo naskiĝas kaj evoluas en medio de reciprokaj influoj, sen kiuj ne ekzistus vera homo. La sperto pri sovaĝaj infanoj, trovitaj pasint-epoke en la hinda ĝangalo, pruvis ke, sen homa influo dum la unuaj vivo-jaroj, mankas homaj ecoj en tiuj infanoj, kiuj restas handikapitaj sur la kampo psiĥologia, socia kaj morala. En tiaj sovaĝaj infanoj senrimede mankas parolkapablo kaj racio. La influo do povas esti prava kaj deva, aŭ malbona. Malbona estas la influo kiu aplikas manipuladon, stumpigante aŭ blokante la evoluon de la persona libereco.

La etimologia senco de manipulado signifas: apliki manon por modli, movi, delokigi, ekspluati. Figurasence, manipulado signifas, do, trakti personon kiel objekton sen moralaj konsideroj, forigante de li aŭ ŝi spiritan liberecon, fundamentan dignon, personan originalecon. Influo do estas du-speca: unu honesta, la alia malhonesta; unu senprofita, la alia ekspluatema.

La manipulado agadas super kun homo nur siaprofite, eĉ kiam la manipulanto lasas al la manipulato kelke da profitoj, li tion faras nur taktike por pli efike trompi lin, kredigante ke oni nur celas helpi lin sen persona profito. Prava influo, male, celas al la vera avantaĝo por la influato, rigardata kiel partnero, interparolanto kun agnoskata digno, libero kaj originaleco.

Prava influo estas nur instigo, invito, propono, foje firma kaj rezoluta, foje necesa kaj utila; ekzemple, por eduki la gefilojn. Male, la manipulado estas nur trudo, diktaĵo, ordono, deviga absoluta eĉ se foje maskita.

Ofte la manipulado sin prezentas sub plaĉaj flataj trajtoj, ruzoj subtilaj kaj ŝajne avantaĝaj, kiuj tamen kamuflas trudajn celojn. La prava influo helpas la evoluon, la edukan formadon, la aŭtentikan sanon korpan, mensan kaj spiritan de la unuopulo, ĝi helpas la memstarecon de la personeco.

La manipulado kondukas tre ofte al malaktivemo, al reduktiĝo, al malprogreso en la rilatoj personaj, familiaj kaj sociaj, al dismembriĝo de la personeco, al sentaŭgeco kaj al etaj aŭ gravaj mensaj malsanoj. Tragike estas kiam la manipulito iluziiĝas ke li apartenas al privilegia supera klaso kaj nivelo kaj elito, ke li posedas la tutan veron, ke entute li estas feliĉa, dum fakte li tute ne kapablas pritaksi sian situacion, nek kritiki la ricevitan manipuladon, nek kompreni kio estas la vera libereco, la sendependeco, la  memstareco.

La manipulado kondukas al sentoj de supereco aŭ malsupereco, al disiĝo, al rifuzo, al ekskluziveco, al malkonsento kaj malamo. Male, la honesta interhoma influo helpas por starigi verajn, firmajn, fortikajn kaj konstantajn rilatojn de reciproka amikeco aŭ amo.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri "Influo kaj manipulado".

Fine de la programo, ni deziras sendi saluton al la grupo de esperantistoj el prusaj landoj kiuj nuntage partoprenas en la internacia pilgrimo de la popoloj en Maria-Sel. Kiel ni jam anoncis hieraŭ, morgaŭ okazos Sankta Meso en Esperanto en la baziliko de tiu fama pilgrim-loko en Aŭstrio, Maria-Sel.

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita, Carlo Sarandrea salutas Vin. Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):