Por liberiĝi el la diablo (P. Cadei) - 2004-06-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Por liberiĝi el la diablo

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Por liberiĝi el la diablo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni daŭrigas paroli pri la diableco, parolante ĉi-vespere pri la temo “Por liberiĝi el la diablo”.

 

Iuj homoj sin kredas regataj de la diablo. Foje tiu opinio devenas el la superstiĉo, laŭ kiu oni pensas ke iu faris envulton (tio estas, nigra magiaĵo per kiu oni difektas per trapiko, rompo, fando, ktp., vaksan pupeton magie rilatigitan kun persono kiun oni intencas simile damaĝi per samspecaj suferoj). Alifoje temas pri akcidentoj aŭ alispecaj malfeliĉoj aŭ pri deprimiĝo, sekve de kio oni pensas ke tion kaŭzis diabla spirito. Foje en tiaj situacioj eĉ kristanoj aplikas magiaĵojn aŭ oni uzas la religion magie, opiniante ke sufiĉas ekbruligi kandelon aŭ incenson, opiniante ke tiaj aĵoj aŭ agoj per si mem liberigas el la diablo.

Kion diras la Eklezio ĉi-koncerne? Laŭ sia 2000-jara sperto, la katolika Eklezio instruas:

Unue) ke oni ne devas konjekti, ke ĉeestas la diablo ĉiufoje kiam okazas iu akcidento;

Due) ke la diablo aktivas tie kie la homo havigas al li la oportunon aktivi; ekzemple, per pekado kaj ĉefe per interhoma malamo;

Trie) la kristano venkas kontraŭ la diablo laŭmezure, ke li aliĝas al Jesuo Kristo per vera kredo, kiu efektiviĝas per plenumo de la Evangeliaj ordonoj.

La Nova Testamento, ekde la Evangelio (ekzemple, la parabolo de la pli fortika batalanto – el la Evangelio laŭ Luko 11a ĉapitro) ĝis Apokalipso (ekzemple, en ĝia 12a ĉapitro, versiklo 10a: “falegis la kulpiganto de niaj fratoj”) evidentiĝas, ke Jesuo supervenkis la diablon, kaj en Jesuo ankaŭ ni mem povas supervenki lin. Jesuo Kristo disponigis al ni armaĵojn kaj armilojn por venki la malbonon; ili estas la kredo, jen estas:

* la venko: “venkinta mondon, nia kredo” (el 1 Joh 5);

* la Parolo de Dio: “surmetu la helmon de Savo kaj la glavon de la Spirito kiu estas la Parolo de Dio” (el Efe 6, 17);

* la preĝado: “tiun specon de demonoj neniel eblas forpeli krom per preĝado” (el Mark 9, 29);

* kaj ĉefe per la sakramentoj, precipe la Eŭkaristio: “se iu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne” (el Joh 6, 51) kaj la pek-konfeso kun vera pento “kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; la Filo de Dio venis por detrui la farojn de la diablo” (1 Joh 3, 8).

Sed ĉiuj ĉi armiloj riskas resti senefikaj se ilin ne akompanas la antaŭkondiĉa armilo, nome la kunuleco kun la Eklezio, tio estas, kun la Papo, la episkopo kaj inter la kristanaj fratoj. Fakte, la diablo estas esence malamo kaj disiĝo kaj Babelo; li ne povas loĝi tie kie regas amo kaj kunuleco kiel skribis grandanima paŝtisto nome Sankta Ignaco episkopo de Antiokio kondamnita al martireco kaj manĝegita de sovaĝaj bestegoj en la roma cirko proksimume en la jaro 108a, “kiam la kristanoj estas unuecaj, la fortoj de satano estas neniigitaj kaj pereon dissolvas la konkordo, via kredo; nenio valoras pli ol paco”. Tial la preĝado fariĝas aparte potenca kiam ĝi okazas komune; male la maliculo, tio estas la diablo, tre prosperas tie kie regas disiĝo, malamikeco kaj malamo. Konsekvence de tio, kontraŭ la diablaj atakoj tre konsilindas preĝo-grupoj por liberiĝo, kondiĉe ke ilin gvidu pastro rajtigita de la loka episkopo obeanta la ekleziajn dispoziciojn, kiujn detaligis antaŭnelonge instrukcio de la Vatikana Kongregacio por la Doktrino de la Kredo. Tiaj detalaj dispozicioj tre oportunis por eviti en la popolo de Dio konfuzojn, iluziojn, aŭ eĉ superstiĉojn kiuj povas kaŭzi spiritajn kaj eĉ psiĥajn damaĝojn. Ĉiu kristano rajtas kaj eĉ devas preĝadi unuope aŭ grupe, sed la episkopo povas rajtigi preĝo-grupojn kun la speciala tasko: elpeti de Dio la liberiĝon el la maliculo. Nur post apliko de ĉi tiaj armiloj oni rajtas peti ekzorcon, tio estas, rito por elpeli la diablon. Tian riton en la katolika Eklezio rajtas praktiki nur malmulte da pastroj ricevintaj de sia episkopo specialan rajtigon. Tian limigon la Eklezio postulas pro tio, ke ĉe tiaj aferoj la risko de fanatikeco kaj superstiĉo estas granda.

Sed ni ripetas: ĉio estus vana kaj iluzia se ni ne fermas la pordon al la diablo per forigo de la pekado el nia vivo, kiel nin admonas sankta Paŭlo (en Efe 4, 27-28) “ne donu lokon al la diablo; ŝtelinto ne plu ŝtelu”. Sen tio, eĉ beno, eĉ ekzorco rolos kiel sorĉilo kaj superstiĉilo, kiu kaŭzos nur blindecon kaj iluzion.

Konklude, nenia beno estas valora se mankas kredo, rifuzo de pekado, ĉefe malamo kaj superstiĉo, se mankas vera preĝado.

 

Por nia ĵaŭda rubriko, ni parolis ĉi-vespere pri la temo “Por liberiĝi el la diablo”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):