Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - 2005-02-27, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 4:5-42
Anĝelusa mesaĝo de Papo Johano Paŭlo; lia sanstato
Februara leterkesto de Radio Vatikana

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto

EL LA EVANGELIO LAŬ JOHANO, ĉapitro 4a, versoj 5 ĝis 42:

"En tiu tempo, Jesuo iris al samaria urbo, nomata Siar. Jesuo sidiĝis apud la fonto. Venis virino samaria por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: donu al mi trinki".

Jesuo kontraŭas la sociajn regulojn de sia tempo ekparolante al samarianino kiu estis "nepura" laŭ tiamaj judaj konceptoj. Per siaj demandoj al la virino, Jesuo esprimas grandan interesiĝon pri ŝi. Ŝi estas por Li ne nur samarianino, sed aparta, unika persono. Multaspekte ni ĉiuj estas la samarianino. Dio interesiĝas pri ni. Per multaj rektaj kaj malpli rektaj manieroj, Dio parolas al ni. Dio invitas nin al pli intima vivo kun Li, ke ni preĝu kaj gvidataj de la Spirito de vero ni travivu kristanan vivon. Tia daŭra kristana vivo, tagon post tago, igis simplajn fiŝkaptistojn apostoloj. Same ni portu la evangelion en nian mondon per la atesto de simpla ĉiutaga kristana vivo.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto. Per gesto tiom esperata kiom egale surpriziga, tri tagojn post la operacio por trakeotomio Johano Paŭlo la 2a reaperis dum kelkaj sekundoj fronte al la okuloj de la fideluloj ĉi-matene el la fenestroj de sia hospitala ĉambro en polikliniko Gemelli en Romo. Kelkajn sekundojn post la fino de la anĝelusa preĝo, kiun trapreĝis anstataŭ li en placo sankta Petro mons-ro Leonardo Sandri, anstataŭiganto en la papa ŝtatsekretariejo, Johano Paŭlo la dua salutis kaj benis per mangesto la ĉeestantojn. La gesto estis la kulmina momento de tago jam anoncita kiel iamaniere historia pro la unua anĝelusa preĝo ekde 1978 sen la fizika ĉeesto de la Papo meze de la fideluloj.

Amema danko por tiuj, kiuj preĝas por li. Penso pri la doloro travivata por la kredo. La konfido de sia propra persono al la Dipatrino Maria. La Papo kiu ne povas paroli tamen egalmaniere atingas ĉies korojn. Li tion faris per la forto de sia mallonga mesaĝo, kiu memorigas ke “Kristo estas la konsolo de ĉiu homa sufero kaj promeso de ĝojo”. La Papo dediĉis per sia mesaĝo sian unuan penson ĝuste al tiuj - legis mons-ro Sandri – kiuj en ĉiu mondoparto interesiĝas pri lia persono. “Mi petas al vi – jen la invito de JPII - daŭrigi akompani min ĉefe per via preĝado”. La penso poste transiris al Karesmo, liturgia periodo dum kiu ankaŭ la sufero, kiu koncernas nin ĉiujn, alprenas valoron pli bone kompreneblan. “Rigardante al Kristo kaj sekvante Lin kun pacienca konfido – estis la papa mesaĝo - ni sukcesas kompreni kiel ĉiu homa formo de doloro enfermas en si dian promeson de savo kaj ĝojo. Mi dezirus ke ĉi tiu mesaĝo de konsolo kaj de espero atingu ĉiujn, aparte tiujn, kiuj travivas malfacilajn momentojn; tiujn, kiuj suferas korpe kaj spirite”. Fine la penso adresiĝis al Maria, penso esprimita per du vortoj kiuj por JPII iras trans la rito de preĝo: “Mi renovigas mian konfidon al Maria: totus tuus, tute via mi estas. Ke Ŝi helpu nin dum ĉiu vivomomento plenumi la volon de Dio. Al ĉiuj alvenu mia patra beno”.

La decido de la Papo montri sin al la fideluloj ĉeestantaj en la korto de polikliniko Gemelli havis ĝeneralan trankviligan efikon, kvankam ĝi trovis nepreta la televidan reĝisorejon en placo sankta Petro. Pro tio oni ne povis realigi rektan kunligon per ekranoj kun la polikliniko. La fideluloj en placo sankta Petro do ne povis vidi la Papon, tamen ili estis roluloj de dimanĉo certe malsama ol la kutimo.

Kiel raportis ĉiuj amaskomunikiloj de la mondo, la Papo estis enhospitaligita ĵaŭde matene pro spiro-malfacilaĵoj kaŭzitaj de la remalsaniĝo je gripa sindromo kiu trafis lin komence de la nuna monato. La saman tagon de la reenhospitaliĝo la Papo estis submetita je operacio de trakeotomio bone sukcesinta. Ĉiuj postaj noktoj pasis kun trankvila dormo por la Papo: la spirado estas memstara kaj bonaj estas la kardio-vaskulaj kondiĉoj.

Nun, por la restanta tempo de nia elsendo, bonvolu aŭskulti la februaran leterkeston.

En februaro niaj elsendoj estis 12 inkluzive de la nuna; 15 estos la elsendoj dum marto. Ni faros ekstervican elsendon vespere de la 28a de marto, postpaska lundo, per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. La elsendojn prizorgas pastro Stefano Hawkes-Teeples kaj Carlo Sarandrea. La ĵaŭdan rubrikon redaktas pastro Battista Cadei.

Iom magra estas la statistiko pri ricevitaj leteroj. En februaro ili estis 36 el 11 landoj. Preskaŭ la duono el ili alvenis el Germanio (16); la aliaj el Ĉeĥa Respubliko, Francio, Britio, Koreio, Italio, Aŭstrio, Brazilo, Kubo, Pollando kaj Slovakio. La retpoŝtaj leteroj estis 11. Entute atingis nin 47 mesaĝoj.

Sed kvankam ilia nombro estas malalta, tamen multaj estas la ideoj kaj informoj, kiujn la leteroj alportas. El Kubo la juna samideano Andy sciigis, ke al li multe plaĉas aŭskulti la internaciajn radiostaciojn. “Mi estas 19-jaraĝa kaj mi amas multe Esperanton kaj mi suferas ĉar en mia lando la katolikaro rifuzas la internacian lingvon: mi ne konas la kialon. Mi tre dankus vin do - petas Andy - se vi sendos al mi ion pri la Eklezio kaj Esperanto”. Ŝajnas al ni iom strange ke en Kubo la katolikoj malamas Esperanton, ĉar en tiu lando estas grupo de katolikaj esperantistoj kiuj realigas agadon. Ni volonte sendos al Andy la petitan materialon.

En la mondo de la amaskomunikiloj la informo pri la enhospitaliĝo de la Papo revekis la diraĵojn pri rezigno de la papado fare de JPII. El Pollando sinjorino Maria sendis ĉi-koncerne jenan konsideron: “La Eklezion oni gvidas pli per la menso ol per la fizika forto. Krome, ĉu rezigni pro la aĝo aŭ pro... malvarmumo? Ĉu tion faras politikistoj?”.

Aliaj temoj en Viaj leteroj estas la ĵaŭdaj rubrikoj. Interesan informon sendis prof-ro d-ro Rokuro Makabe post aŭskulto de nia eseo pri jarmilismo kaj pri anoncoj de mondofino tra la jarcentoj. “Rimarkindas ke - skribas d-ro Makabe - ankaŭ en budhismo konfuzo aŭ katastrofo estis anoncita 500 jarojn post la morto de Budho Gotamo”.

Gratulojn pro la elsendoj en Esperanto tra la mondo volis esprimi gesinjoroj Denise kaj André Loisel el Francio de kie ankaŭ alvenis bondeziroj de gesinjoroj Pascale kaj Samuel Gaillard. Ni kore reciprokas la ŝatatajn bondezirojn.

S-ro Michel Arles el Francio sciigas ke li kunordigis la tradukan adapton en la francan lingvon de la libro de Ulrich Matthias “Esperanto la nova latino de la Eklezio” Ĝi eldoniĝos en la franca baldaŭ, verŝajne komence de aprilo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):