Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2005-05-25, mer Radio Vatikana - Esperanto
Psalmo 115a: "La Sinjoro ne forlasas nin dum malfacilaj momentoj"; papa alvoko por Afriko. Itala eŭkaristia kongreso: interveno de kard. Kasper. Nova supera komisario de UN por la rifuĝintoj. La eŭropa komisario por la helpoj kaj evoluo faras vastan serion da vizitoj al eŭropaj ĉefurboj

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Bonan vesperon karegaj gefratoj. “Ankaŭ dum malfacilaj situacioj la Sinjoro ne forlasas nin kaj pro tio ni devas teni alta la torĉon de la kredo”. Tion diris papo Benedikto la 16a okaze de la hodiaŭa merkreda ĝenerala aŭdienco, kiun li dediĉis al komento de la psalmo 115a. “Kristo estas la unua martiro - diris la Papo - sed Li transformis sian pasionon en “Eŭkaristion”, kiu estas “festo kaj savo”. Dio, aldonis Papo Ratzinger “ne estas indiferenta fronte al la tragedio de la homa sufero, sed Li eĉ rompas liajn katenojn”.
 
La psalmo 115a estis ĉiam uzata de la kristana tradicio, ekde sankta Paŭlo apostolo. La pliposta tradicio transformos ĉi tiun psalmon en celebradon de la martiriĝo, pro la deklaro, de la 15a verso, pri la grandvalora “morto de la fideluloj”. Aŭ ĝi fariĝos eŭkaristia teksto, konsidere al la aludo pri la “pokalo de la savo”. Ĉi tiu pokalo estas identigita de la kristana tradicio kun la “kaliko de beno”, “kaliko de la nova Alianco”: ili estas esprimoj, kiuj en la Nova Testamento resendas ĝuste al la Eŭkaristio.
 
En la psalmo 115a aperas la rememoro pri angoroplena pasinteco: la preĝanto tenis alta la torĉon de la kredo, ankaŭ kiam sur liaj lipoj aperis la maldolĉeco de senesperiĝo kaj de malfeliĉo. La petego, tamen, nun transformiĝas en dankemon, ĉar la Sinjoro levis sian fidelulon el la malhela spiralo de mensogo.
 
La preĝanto, tiel, pretigas sin por danko-ofero, dum kiu li trinkos el la rita kaliko, la pokalo de la sankta oferverŝo, kiu estas signo de dankemo pro la liberigo. Sekve, la liturgio estas la privilegia loko en kiu levi dankeman gloradon al Dio la Savanto.
 
En la psalmo oni eksplicite mencias, aldone al la ofera rito, ankaŭ la asembleon de la tuta popolo fronte al kiu la preĝanto plenumas siajn promesojn kaj atestas sian kredon. En tiu cirkonstanco li igos publika sian dankon, bone sciante, ke ankaŭ kiam ŝvebas la morto, la Sinjoro estas klinita sur li kun amo. Dio ne estas indiferenta al la tragedio de sia kreitaĵo, sed Li rompas liajn katenojn.
 
La preĝanto, savita disde la morto, sentas sin “sklavo” de la Sinjoro, “filo de lia sklavino”. “Ĝi estas estas bela orienta esprimo” diris Benedikto la 16a “por indiki tiun, kiu naskiĝis en la sama domo de la mastro. La psalmisto do humile kaj kun ĝojo konfesas sian apartenon al la domo de Dio, al la familio de la kreitaĵoj en amo kaj en fideleco.
 
Lia persona travivaĵo rakontita en la psalmo estu instigo por ĉiuj kredi kaj ami la Sinjoron. Fone, oni povas ekvidi la tutan popolon de Dio, dum ĝi dankas la Sinjoron de la vivo, Kiu ne forlasas la justulon en la obskura sino de doloro kaj morto, sed gvidas lin al espero kaj vivo.
 
En sia saluto al la anglalingvaj pilgrimuloj Benedikto la 16a menciis la afrikan tagon, kiun oni solenas hodiaŭ en la 42a datreveno de la starigo de la organizaĵo por la afrika unuiĝo, nun nomata Afrika Unio: “Miaj pensoj kaj miaj preĝoj – diris Benedikto la 16a - estas por la amata afrika loĝantaro. Mi kuraĝigas niajn katolikajn instituciojn daŭrigi sian malavaran atenton al iliaj bezonoj, kaj mi esperas kaj preĝas, ke la internacia komunumo estu pli kaj pli pridemandita de la problemoj de la afrika kontinento”.
 
Poste la alvoko transformiĝis en konkretan agon de solidareco, kiam Benedikto la 16a renkontis du afrikajn ŝtatestrojn kaj unu ĉefministron. Sed la momento de la specialaj salutoj, jam nun tradicie riĉa kaj festanta, vidis la Papon resti kun grupo de 50 rabenoj, kiuj en la nunaj tagoj, partoprenas en hebrea-kristana simpozio, organizita de la movado de la Fajrujoj. Poste, dum tre aplaŭdita eksterprograma momento, Benedikto la 16a forlasis la sentegmentan ĵipon, per kiu li kompletigis la ĉirkaŭiron de placo sankta Petro, por povi persone saluti grupon de ĉinaj pilgrimuloj el Hongkongo kaj el diversaj italaj urboj.
 
En sia plurlingvaj salutoj la Papo memorigis, ke morgaŭ, je la roma horo 19a, en la tago de la soleno de la Korpo kaj Sango de la Sinjoro, li celebros la Meson sur la ŝtuparo de la roma baziliko de sankta Johano laterana, kun la posta tradicia procesio ĝis la roma baziliko de sankta Maria la Granda: “Mi invitas ĉiujn partopreni multnombraj en tiu celebro - diris Benedikto la 16a - por esprimi kune la kredon je Kristo ĉeestanta en la Eŭkaristio”.
 
Kaj nun aliaj informoj. BARI, Italio. “La Eklezio havu sindevigon kontraŭ fundamentismoj kaj por la repaciĝo de la kristanoj”. Tiel parolis kardinalo Walter Kasper prezidanto de la kongregacio por la unueco de la kristanoj, fronte al la itala nacia eŭkaristia kongreso okazanta en Bari, kiu atingis sian 5an labortagon dediĉitan al ekumenismo. Kiel konate, venontan dimanĉon la Papo celebros Meson en Bari por la fermo de ĉi tiu itala eŭkaristia kongreso.
 
NOVJORKO: La eksa portugala ĉefministro Antonio Guterres estas la nova supera komisario de UN por la rifuĝintoj. Guterres estas 56-jaraĝa; li estis ĉefministro de Portugalio ekde 1995 ĝis 2001.
 
ROMO. La Eŭropa Unio donas 50 procentojn de ĉiuj humanecaj helpoj en la mondo: ĉi tiun datumon memorigis la eŭropa komisario por la helpoj kaj evoluo, Louis Michel, kiu dum la ĵusaj tagoj estis en Romo kadre de vasta serio da vizitoj al eŭropaj ĉefurboj kun la celo realigi agadprogramon por la estonto. La komisario renkontas fakte la estrojn de la ŝtatoj-membroj ĉar interne de la eŭropa unio, 16% de la financadoj venas el la eŭropa komisiono, dum la restantan parton de la helpoj donas la naciaj registaroj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):