Atlantido (P. Cadei) - 2005-05-26, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Atlantido

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Atlantido (P. Cadei)

Inter la diversaj nuntempaj esoteraj grupoj, estas ankaŭ tiu de la "atlantidanoj", tio estas supozaj daŭrigantoj de la antikvaj saĝaj loĝantoj de Atlantido, mitologia lando, pri kiu parolas la greka filozofo Platono (428-348 a.K.), kiu deklaras ĝin "pli vasta ol Azio kaj Libio kunigitaj", situanta trans la Herkulaj Kolonoj (tio estas la Ĝibraltara markolo), kaj loĝata, antaŭ pluraj miljaroj, de popolo pia, paca, riĉa, kaj kun tre evoluinta teknologio.

Platono rakontas, ke kiam la dioj dividis inter si la mondon, al Pozidono (tio estas Neptuno) sortis insulo Atlantido. Tie li edziĝis kun mortonta virino kaj konstruis riĉegan reĝejon kaj belegan urbon, laŭ mezuroj kaj proporcioj en kiuj regas la numeralo "kvin" kaj ties multobloj. En la postaj generacioj fontintaj el la geedziĝo inter la senmorta dio kaj mortonta virino, plimultiĝis la mortonta proporcio kompare kun la dieca, kaj tio kaŭzis laŭgradan moralan kadukiĝon de la atlantidanoj, kiuj evoluigis politikon de militaj konkeroj, kaj deklaris militon eĉ al la arkaika Ateno, kiu en tiu antikvega tempo estis tre frukto-riĉa, kaj kun ideala leĝaro: temis pri ora epoko. Neatendite, la eta urbo Ateno rezistis kontraŭ la invado kaj venkis la atlantidanojn. Platono rakontas ke pli poste la insulo Atlantido malaperis sub la maro, kiu en tiu regiono restis marĉa kaj tial ne traŝip-ebla..

Tiu ĉi estas resume la rakonto de Platono. Ĉu temas pri vero aŭ pri fantaziaĵo? Estas konate ke Platono estis elpensinto de mitoj kaj legandoj. Koncerne Atlantidon, temas pri la mito plej mistera kaj fascina de Platono, tiel ke jam en la antikva epoko oni demandis sin, ĉu enestas io vera, aŭ temas pri tute inventita rakonto. Dum la jarcentoj multe da homoj klopodis spuri en la Platona rakonto sciencajn, geografiajn, historiajn aŭ prahistoriajn indicojn.

Koncerne la geografian situon de tiu malaperinta insulo aŭ kontinento, Platono nur diras ke ĝi troviĝis en tiu kiu nuntempe nomiĝas Atlantika Oceano. Modernaj scienculoj trovas kuriozajn kongruojn inter la sciigoj de Platono kaj la moderna geologio (ekzemple la Atlantika submara ĉeno, la Sargas-maro?).

Sed malgraŭ tio, ŝajnas ke la mito estas tute inventita de Platono, kiu fakte diras ke tute ne ekzistas pri Atlantido dokumentoj, sed nur familia tradicio kaj tute hipotezaj rakontoj de egiptaj pastroj. Aliflanke estas certe elpensitaj inventaĵoj la ceteraj Platonaj mitoj. Se oni esploras la celon de tiu mito, oni konkludas ke li celis al utopia bildo, situigita ne en la estonteco, sed imagita kiel origina ora epoko. En tiu ora epoko li kontraŭmetis al la historia greka urbo Ateno, jam nun kaduka, la idealan antikvegan Atenon, kun perfekta konstitucio, kaj kun miltaj kapabloj pli fortikaj ol tiu de la Persaj militoj. Fakte laŭ la mito Ateno repelas per si sola la multenombran kaj tre bone ekipitan atlantidan armeon. Al tiu orepoka utopia intenco celas la priskriboj pri la grandiozeco kaj komplikeco de la konstruaĵoj (kanaloj, muregoj, pontoj, ktp.) laŭ rigore geometria dispozicio, pri naturaj riĉaĵoj, pri la armea organizaĵo. Ŝajnas do konkludinde, ke Atlantido apartenas ne al la realo sed al la mito.

Sed ne ĉiuj konsentas pri tio, kaj ankoraŭ nuntempe ekzistas minoritato, kiu kredas ke fakte ekzistis Atlantidaj kontinento kaj popolo. Tiu ĉi kredo estas ligita kun la esoterisma penso-maniero, bazita sur la ideo ke ekzistas tre antikva sekreta scienco, tradiciita nur al inicitoj, laŭ seninterrompa linio kiu fontas en Adamo kaj daŭris tra grandaj saĝuloj, magiistoj, inicitoj, kiel Hermeso Trismegisto, la Atlantida popolo, la konstruintoj de la egiptaj piramidoj, Moseo, Salomono, Budao, Pitagoro, Apolonio de Tiano, Basilido, Grafo de Kaljostro, Madame Blavatsky, la ŝamanoj de la primitivaj popoloj, ĝis la nuntempaj esoterismaj grupoj.

La esoterismo sin proponas kiel alternativan, aŭ foje eĉ kiel ununuran veran interpreton de la kristanismo. Ekzemple la franca Paul La Cour (1861-1954), en la 1927-a jaro fondis Asocion nome "Atlantido", kiu sin deklaras kristano-esotera, kaj havas samnoman revuon, kiun la posteuloj de La Cour ankoraŭ daŭrigas.

Esoterismo ĉarmas kaj logas, ĉar ĝi promesas akiron de superhomaj sekretoj. Sed ĝi malkredas esencajn elementojn de la kristana kredo, kiel la kredo en Dio persona kaj kreanto, en Jesuo Kristo ununura kaj nepra elaĉetanto, super ĉiaj magiaj kaj okultismaj kapabloj kaj potencoj. Aliflanke ni denove atentigas ke la kristanismo tute ne ne povas esti esoterisma, tio estas rezervita al malgranda elito de inicitoj kaj saĝuloj. Ĝi estas malfermita al ĉiuj, kaj prefere al plej simplaj kaj malkleraj.

 

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):