Mat. 22,25-22 - 2005-10-16, dim Radio Vatikana - Esperanto
Benedikto la 16a akceptis aŭdience infanojn; la laboroj de la Sinodo de la Episkopoj eniris finan fazon; Tago de la Papo en Pollando; Mesaĝo al Islamanoj por la fino de Ramadano; unua aprobo en Ĉilio de leĝo kontraŭ homa klonado; komercado de sklavoj en Vjetnamio; Koïchiro Matsuura reelektita ĝenerala direktoro de UNESCO

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Mat. 22,25-22

Pastro Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 22a, versoj 25 ĝis 22

Pastro Roman: En tiu tempo Jesuo diris al la fariseoj: “Pagu do al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro; sed donu al Dio tion, kio apartenas al Dio”

Pastro Stefano: En la hodiaŭa diskuto Jesuo respondas al demandoj pri la figuro mem de la romia monero, pri kiu oni parolas. Ĉu la aŭtoritato de la Romia Imperio estis prava en Izraelo, la sankta lando starigita de Dio? Se ne, kiel oni povas pagi impostojn al neprava, iel kontraŭleĝa registaro, aparte se temas pri io kontraŭ la dia leĝo? Jesuo rifuzas la debaton pri la temo ĉu origine la romia aŭtoritato estis prava aŭ ne. Efektive, la registaro de Izraelo en la tempo de Jesuo estis la romia imperiestro. Plej ofte ĝi konservis la publikan ordon kaj strukturojn, kiujn ĉiuj uzis, inkluzive la moneroj. Do, la imperio, neperfekta kiel ĉiu registaro, meritis tamen la subtenon de impostoj. Ofte oni pagas impostojn aŭtomate, ĉu bonvole, ĉu ne. Tamen kristanoj devus ankaŭ subteni la publikajn regantojn de siaj landoj per siaj preĝoj. Certe, kelkaj estas neindaj, sed kiel diris Sankta Bazilo la Granda, “La Sinjoro konservu la bonajn en la boneco kaj konvertu al boneco la malpli bonajn”. Gloron al Dio, kiu proponas Sian bonecon al ĉiuj.

Pastro Roman: Bonan vesperon karegaj gefratoj, bonvenon al nia elsendo en Esperanto. Hieraŭ vespere cent mil infanoj kaj geknaboj renkontiĝis kun la Papo en la placo sankta Petro. Temas pri knabetoj kiuj ricevis la unuan komunion: Benedikto la dek sesa respondis al iliaj demandoj pri la Eŭkaristio. Ĉi tiun renkontiĝon anoncis la Papo mem pasintjunie, kiam li diris je la Anĝeluso: “la Unua Komunio estas vera festo por la paroka komunumo, kiu akceptas por la unua fojo siajn pli malgrandajn gefilojn al la Eŭkaristio. Por substreki la gravecon de tiu evento por la familio kaj por la paroko, mi faros specialan renkonton de katekizado kun la infanoj, aparte de Romo kaj ĝia regiono Latio, kiuj dum la nuna jaro ricevis la Unuan Komunion”.

Pastro Stefano: Ĉi tiu festanta kunveno okazis preskaŭ je la fino de la Jaro de la Eŭkaristio, dum la ordinara Kunveno de la Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al la eŭkaristia mistero. Kune kun la infanoj el Romo kaj ĉirkaŭaĵoj, venis ankaŭ grupoj el la resto de Italio kaj el aliaj landoj, akompanataj de gepatroj, parokestroj kaj katekizantoj. Apartan zorgemon la Papo elmontris por la ĉeestantaj handikapitaj infanoj. Tre kortuŝe estis vidi kaj aŭskulti la simplecon per kiu la infanoj travivas la kredon: al iliaj demandoj la Papo respondis improvizite, per la lingvaĵo de la koro. Al ĉiuj plenkreskuloj la Papo redeklaris la esencan rolon kiun la Sakramento de la Eŭkaristio havas por la edukado kaj spirita kresko de la infanoj.

Pastro Roman: VATIKANURBO. La laboroj de la Sinodo de la Episkopoj eniris la finan fazon: hieraŭ komenciĝis la diskutoj por la redakto de la fina Mesaĝo kiun la Sinodo adresos al la popolo de Dio. La Sinodo finiĝos venontan dimanĉon per solena kuncelebro gvidata de la Papo.

Pastro Stefano: VARSOVIO. Granda honor-ceremonio okazis hodiaŭ en Varsovio, elsendita de la pola ŝtata televido. La dato de tio estas la “tago de la Papo”, leĝe starigita por memorigi la datrevenon de la elekto al papado de Johano Paŭlo la dua, en mil-naŭcent-sepdek-ok. Dum la hodiaŭa speciala okazo surondiĝis la unua televida intervjuo de Benedikto la dek sesa, surbendita la pasintan septembron.

Pastro Roman: “Se Dio volas - diris la Papo - mi ŝatus iri al Pollando venontjare”. La fina muzik-koncerto, en la placo fronte al la reĝa palaco de Varsovio, konsistigis la kulminon de la solenaĵoj de la “papa tago”.

Pastro Stefano: ROMO. La prezidanto de la papa konsilio por la interreligia dialogo, ĉefepiskopo Michael Fitzgerald, sendis “al niaj islamaj gefratoj” la tradician mesaĝon por la fino de Ramadano, la monato de fastado kaj spirita puriĝo por la islama mondo. La finon de Ramadano oni solenas komence de novembro per la festo de Id al-Fitr.

Pastro Roman: Ĝi estas mesaĝo sub la insigno de dialogo, kiu redeklaras tion, kion Benedikto la dek sesa diris komence de sia papado pri la volo de la Eklezio “daŭre konstrui pontojn de amikeco kun la sekvantoj de ĉiuj religioj”. La teksto memorigas ankaŭ Papon Johanon Paŭlon la duan: “multaj islamanoj venis al la funebra rito kaj multaj skribis al ni. Ĝi estis vere la perdo de persono kiu akiris la simpation de la islama mondo”.

Pastro Stefano: SANTIAGO DE ĈILIO. Post ok jaroj da burokratiaj eventoj, la ĉilia parlamento aprobis leĝon kiu malpermesas la homan klonadon kaj la disvastigon de la genetika mapo. Por la ekvalido de ĉi tiu leĝo mankas la subskribo de la respublika prezidanto, Ricardo Lagos. La nova normo malpermesas ĉiujn genetikajn praktikojn, tio estas la intervenoj por biologia plibonigo de la homo, sed ĝi ebligas la sciencan esploron kun terapeŭtaj celoj.

Pastro Roman: HANOJO. En Vjetnamio la komercado de sklavoj daŭre kreskas: tion opinias pluraj internaciaj organizaĵoj por la homaj rajtoj. Laŭ la vjetnamia registaro dum la lasta jaro estis preskaŭ naŭmil forkaptitoj, plej parte el ili estis virinoj malpli ol dudek-kvin jaraĝaj, vendataj en Ĉinio por prostituado. Laŭ la neregistaraj organizaĵoj tamen la statistikoj de la vjetnamia registaro estas subtaksataj. Ĉefa motivo de tiu komercado de homaj estuloj estas la mizero. Pasintjare Vjetnamio kaj Ĉinio lanĉis kunan agadon por bloki tian fi-komercadon. Tiuokaze oni malkovris kelkajn grupojn de sklavistoj kaj oni realigis specialan renkonton en la vilaĝoj.

Pastro Stefano: PEKINO. En Ĉinio daŭre kreskas la nombro da forpasoj en la karbo-minejoj. Laŭ statistikoj publikigitaj de registara inform-agentejo, inter januaro kaj septembro okazis pli ol dumil tricent akcidentoj en la karbo-minejoj, kun la morto de pli ol kvarmil ducent personoj. La antaŭaj konigitaj statistikoj datiĝas de antaŭ naŭ jaroj, kun kvarmil cent kvindek tri forpasoj. La ĉinaj minejoj estas konsiderataj la plej danĝeraj de la mondo, kun pli ol sesmil viktimoj pasintjare. La neregistaraj grupoj parolas pri dudek mil mortintoj dum dumil kvar.

Pastro Roman: PARIZO. La japana Koïchiro Matsuura estis elektita por la dua fojo ĝenerala direktoro de Unesko, organizaĵo kun cent-naŭdek-unu aliĝantaj landoj. Post ses-jara deĵoro, ĉi-foje Matsuura estos ĝenerala direktoro dum kvar jaroj, pro la reformo de la tasko. Koïchiro Matsuura naskiĝis en mil-naŭcent-tridek-sep en Tokio, studis en Usono kaj en mil-naŭcent-kvindek-naŭ li komencis la diplomatian karieron. La ceremonio por lia enoficiĝo okazos venontan vendredon.

Pastro Stefano: Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas Vin:

pastro Roman Gmyrek

kaj pastro Stefano Hawkes Teeples. Ĝis la reaŭdo: Estu laŭdata Jesuo Kristo

Laŭdetur Jesus Christus

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):