Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2007-01-21, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 1 kaj 4
Aranĝoj de la venonta Preĝosemajno por la Unueco de Kristanoj, esperantigo de letero por la Semajno de katolikaj monaĥinoj en Grekio
Papo Benedikto akceptas novan ambasadoron de Turkio; kunveno pri Ĉinio en Vatikano; "Alia Mondo Eblas": la sepa Sociala Forumo komenciĝas en Kenjo; multaj malhavas trinkeblan akvon ankaŭ en Eŭropo; 530 miloj da infanoj infektitaj de HIV pasintjare.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

[SHT. = Pastro Stefano Hawkes-Teeples      CS. = Carlo Sarandrea]

SHT. EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĉapitroj unua kaj kvara

CS. Jesuo venis al Nazareto, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon. Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite: La spirito de la Eternulo estas sur mi, ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj.

SHT. La legaĵo, kiun la Eklezio proponas hodiaŭ, kunmetas la enkondukon de la Evangelio de Luko kun epizodo de la komenco de la publika vivo de Jesuo, el la kvara ĉapitro. Tiaj kunmetitaj legaĵoj el disaj ĉapitroj okazas ne ofte en la mesa legaĵaro. Verŝajne ĉiuj la evangeliistoj aŭskultis la rakontojn de aliaj personoj pri Jesuo. Poste ili kunmetis koheran historion pri la vivo de Jesuo. La enkonduko de Luko priskribas iomete tian redaktan laboron. Oni ne scias, ĉu la Teofilo al kiu Luko parolas estis specifa persono, aŭ ĝenerale li celis metafore iun ajn personon amantan Dion, kiel povas komprenigi la signifo de la nomo "Theófilos" en la greka. Kiel li ofte faros poste dum sia publika vivo, Jesuo iris al la sinagogo, legis la sanktajn skribojn, kaj predikis. La legaĵo el la sesdek-unua ĉapitro de Jesaja, kiun elektis Jesuo, parolas pri mesia ĉefo. Tiu mesio ŝanĝos multon, liberigante la kaptitojn kaj servante la subpremitajn malriĉulojn. Jesuo deklaras, ke la citaĵo parolas pri li mem kaj ke li estas la ĉefo, pri kiu la profeto parolis en la malnovaj tempoj. En la evangelioj Jesuo neniam nomas sin mem Mesio aŭ Kristo. Sed kiam li aplikas tiujn mesiajn tekstojn al si, evidente li rekonis sian rolon de mesio. Gloron al Li kaj al la Patro, kiu sendis Lin.
...............................................................................
CS. Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Ni travivas “fortan tempon de sindevigo kaj de preĝado fare de ĉiuj kristanoj”, kiel ĝin difinis la Papo mem pasintmerkrede kaj hodiaŭ matene antaŭ la anĝeluso, Soleniĝas ĝis la 25a de januaro la preĝosemajno por la unueco de la kristanoj. La hodiaŭa mondo bezonas la kunan kaj konvinkan ateston de la disĉiploj de Kristo, substrekas la Papo, kiu ankaŭ okaze de la tradicia renkonto kun ekumena delegacio de luteranoj el Finnlando, substrekis la gravecon de la dialogo por la serĉo de la plena kaj videbla unueco de la Eklezio.

SHT. Kaj por alproksimiĝi pli kaj pli, unuj al la aliaj, necesas fariĝi pli proksimaj al Kristo, per la konvertiĝo de niaj koroj al lia vero kaj al lia amo. Jesuo liberigis nin ĉiujn disde la spirita surdeco, igante nin kapablaj aŭskulti lian savodonan parolon kaj proklami ĝin al la aliaj.

CS. Multaj estas la iniciatoj dum la preĝosemajno por la unueco, kiu finiĝos, kiel ni diris, venontan ĵaŭdon. En tiu tago Benedikto la dek sesa gvidos la ekumenan trapreĝon de la vesperaj preĝoj en la roma baziliko de sankta Paŭlo ekster la muregoj, kun la partopreno ankaŭ de alikonfesiaj kristanoj. Postmorgaŭ mardon en la gazetara salono de la sankta Seĝo, kardinalo Walter Kasper, prezidanto de la papa konsilio por la unueco de la kristanoj, prelegos pri la nuntempa situacio de ekumenismo. Oni ankaŭ prezentos lian libreton, “gvidlibro por spirita ekumenismo”.

SHT. Okaze de la preĝosemajno Bruno kaj Anne Masala invitas legi belegan leteron. Skribis ĝin monakinoj, kiuj vivas en la greka insulo Syros. En la monakinejo 'Ut unum sint', tiuj kapucenaj klaraninoj ricevis la mision preĝi por la unueco de la Kristanoj.

CS. Ĉiujare, je Kristnasko, la monakinoj skribas rondleteron al siaj geamikoj tra la mondo. Ilia letero por Kristnasko 2006 estis esperantigita de Silvia Garnero. La letero estas en la TTT-paĝoj: www.breviero.org. Oni povas ankaŭ peti la tekston per mesaĝo al la retpoŝta adreso: amb [tio estas: a-mo-bo] @ [heliko] osiek.org.

SHT. ROMO. La respekto de la Eklezio por Islamo kaj por la islamaj kredantoj. Ĉi tiun valoron redeklaris vendrede matene papo Benedikto la dek sesa al la nova ambasadoro de Turkio ĉe la sankta Seĝo, Muammer Doĝan Aldur, akceptita aŭdience por la prezento de la alkreditigaj leteroj. La Papo menciis sian ĵusdatan vojaĝon al Turkio kaj li redeklaris la ligilojn de amikeco kun tiu lando, denove petante la agnoskon de jura statuso kiu certigu al la malgranda turka Eklezio efektivan religian liberecon.

CS. VATIKANURBO. Gvidata de la papa ŝtatsekretario kardinalo Tarcisio Bertone okazis vendrede kaj hieraŭ en Vatikano laborkunveno pri Ĉinio kun la partopreno de episkopoj kaj kardinaloj, interalie el Hongkongo, Makao kaj Tajvano. Ni memorigas ke dum epoko de
malgrandaj elpaŝoj, kiuj estigis pozitivan etoson, pasintjare okazis 3 episkopaj ordinoj sen la papa aprobo, ordinoj taksataj gravaj malrespektoj de la religia libereco.

SHT. Anoncante ĉi tiun kunvenon pri Ĉinio, la direktoro de la gazetara salono de la sankta Seĝo, pastro Federico Lombardi, anoncis krome, ke venontan ĵaŭdon estos akceptita en Vatikano, laŭ lia peto, la vjetnamia ĉefministro.

CS. NAJROBI. Per granda publika manifestacio komenciĝis hieraŭ en Kenjo la 7a sociala forumo, la unua okazanta en la afrika tero. Sub la slogano “alia mondo eblas” ĝis venonta ĵaŭdo ariĝas miloj da reprezentantoj de la civila socio el la tuta mondo. La renkonto utilas por dialektiko inter multnombraj realaĵoj - laikaj kaj religiaj - kiuj aktivas por alfronti la problemojn ligitajn kun globalizado, celante akceli progreson kaj socion bazitajn sur justeco, homaj rajtoj, solidareco kaj demokratio. Pli ol centmil estas la partoprenantoj, kiuj ĉeestas en Najrobi.

SHT. ĜENEVO. Svislando. Estas pli ol cent milionoj la personoj kiuj en Eŭropo ne havas fidindan trinkeblan akvon (tio okazas en dek ses procentoj de la loĝejoj) kaj pasintjare estis pli ol centsepdekmil la kazoj de malsaniĝoj pro akvo. Tion denuncis el Ĝenevo la ekonomia
komisiono pri Eŭropo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la monda organizaĵo por la sano. Ankoraŭ hodiaŭ estas infanoj en Eŭropo kiuj mortas pro diareo kaj tio estas neakceptebla, deklaris respondeculo de la eŭropa oficejo de la monda organizaĵo por la sano.

CS. La internaciaj raportoj sciigas ke la manko de trinkebla akvo okazas aparte en orienta Eŭropo, kie oni ofte ĉerpas akvon el putoj kontaminaciitaj de kloakoj. En okcidenta Eŭropo la kvaliton de la akvo minacas klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj ankaŭ faciligas la disvastigon de epidemioj kaj la apero de danĝeraj algoj. La rezulto estas la miloj da kazoj de epatito A, diareo kaj tifoida febro. 37mil mortas ĉiutage pro disenterio.

SHT. ROMO. Malgraŭ atingitaj pozitivaj rezultoj, dum la lastaj jaroj, restas alta la nombro da infanoj kaj geknaboj malpli ol dek-kvin-jaraĝaj infektitaj de viruso HIV: 530mil nur pasintjare. La raporto de UNICEF “Infanoj kaj AIDS” sciigas ke nur unu dekono ricevas terapion kaj nur
kvar procentoj estas submetitaj je preventa kuracado. Pozitivajn rezultojn oni tamen havis en kelkaj afrikaj landoj, Kenjo, Zimbabvo, Ebura Bordo, Malavio, kie la disvastiĝo de HIV rimarkinde malkreskis.

CS. Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin...

SHT. Pastro Stefano Hawkes-Teeples...

CS. kaj Carlo Sarandrea, Estu laŭdata Jesuo Kristo

SHT. Laudetur Jesus Christus.

Teksto de la elsendo: rv070121.pdf *
* Tiu pdf-dokumento estas malneto: povas enesti eraroj kaj etaj diferencoj kompare al la definitiva versio elparolata.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):