Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - 2007-02-25, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 4:1-13
Februara leterkesto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto

SHT. EL LA EVANGELIO LAŬ MATEO, ĉapitro kvara, versoj 1 ĝis dek tri

CS. "En tiu tempo Jesuo estis kondukata de la Spirito en la dezerton dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.

SHT. Kvankam la renkonto de Jesuo kun Satano estas eksterordinara okazaĵo tute malsimila ol niaj ĉiutagaj spertoj, ĝi tamen rilatas al nia vivo. Satano proponas al Jesuo tri tentojn. La unua propono tentas Jesuon agi laŭ liaj propraj deziroj kaj konforto. Jesuo kontraŭstaras la ideon de la tentanto kaj respondas, ke la deziroj kaj la konforto ne plej multe gravas. Oni serĉu pli esencajn celojn. La nuna mondo ofte sugestas al ni, ke ni bezonas pli ol tio, kion ni nun havas. Oni promesas, ke ni estos pli feliĉaj. Tamen niaj travivaĵoj ofte montras, ke la posedaĵoj ne feliĉigas nin. La dua tento koncernas la regadon de aliaj: Jesuo rifuzas honori la malbonan tentanton kaj akcepti regadan povon. Jesuo ja estas vera universala reĝo, sed li akceptas nur libervolajn partoprenantojn en sian regnon. La amo por aliaj personoj elmontras nian grandecon pli ol la regado de ili. Fine Satano proponas al Jesuo elmontri lian grandecon de Filo de Dio. Jesuo ja estas la Filo kaj iel rajtas tion fari, sed li ne havas tiajn kapablojn por fari spektaklon. Li devas uzi siajn eblecojn por prediki kaj elmontri la amon de Dio por la homaro. Jesuo ja havas supernaturan rolon, sed li ne volas altrudi sian grandecon al la aliaj. Same lia humila agado invitas nin agi laŭ la veraj bezonoj kaj ne pro nia egoismo.

...........................................................

CS. Bonan vesperon, karegaj gefratoj. La februara leterkesto konsistigos la enhavon de nia ĉi-vespera elsendo.

SHT. En februaro niaj elsendoj estis 12, dek tri estos la elsendoj dum marto. La elsendojn prizorgas pastro Stefano Hawkes-Teeples kaj Carlo Sarandrea. La ĵaŭdan rubrikon redaktas pastro Battista Cadei.

CS. La statistiko pri ricevitaj leteroj dum februaro sciigas, ke ili estis 29 el dek landoj. Preskaŭ la duono el ili alvenis el Germanio (dek kvar); la aliaj el Ĉeĥa Respubliko, Francio, Britio, Koreio, Italio, Aŭstrio, Brazilo, Pollando kaj Slovakio. La ret-poŝtaj leteroj estis dek ok. Entute atingis nin 47 mesaĝoj.

SHT. Ni transiras al legado de la leteroj. Unue koran resaluton kaj reciprokan bondeziron al Can Zamur kiu el Turkio sendis sian afablan kaj amikan mesaĝon. Kun ĝojo ni ricevis leteron el iama aŭskultanto, kiu petis pli multajn elsendojn. Temas pri s-ro Stephan Schneider, kiu skribas: en miaj junaj jaroj mi aŭdis kelkfoje viajn elsendojn. Baldaŭ poste mi eklernis Esperanton. La kialo de mia retpoŝto estas la deziro, ke oni povos aŭdi la elsendojn en Esperanto ĉiutage. Laŭ mia opinio multe da gesamideanoj volas sperti plu.

CS. Kara frato Stephan, ni ne dubas ke komuna ĉies deziro estas la plimultigo de niaj elsendoj, sed tio ne eblas, almenaŭ por la momento. Cetere, fronte al ĵusdataj eventoj en la mondo de la E-lingva radiofonio, kiam ankaŭ la itala radio riskas ne plu elsendi en E-o, ni estu kontentaj ĉar niaj elsendoj tute ne estas endiskutataj. Dankegon pro Via subteno!

SHT. S-ro Stephan skribis, ke li aŭskultis niajn elsendojn jam dum siaj junaj jaroj. Efektive nia redakcio en 2007 plenumas 30 jarojn da elsendado. Kun danko ni ricevis la gratulojn de multaj el Vi. Nia amiko s-ro Karlo Ĝelozo esprimis jenan petdeziron: mi esperas ke via ĉeesto, inter la malmultaj esperantistaj internaciaj radioj, estu daŭra kiom eble multe. S-ro Anton Kronshage (kiun ni cetere refoje dankas pro la konstantaj, precizaj kaj multaj raportoj pri aŭskulto) skribis: koran gratulon kaj pluajn sukcesajn jarojn.

CS. Kaj ankoraŭ pri radioelsendoj en E-o, sed pri tiuj de aliaj stacioj, s-ro Jiří Laube el Ĉeĥio sciigas: “en la lasta semajno mi finfine sukcesis denove kaptadi la Polan radion, ĉi-foje per interneto. Ĉu tio estas ebla ankaŭ ĉe vatikana radio?” demandas s-ro Jiří Laube. Tutcerte jes: ni jam havigis al Vi la indikojn, kaj ni ilin ripetas ĉi tie: sufiĉas viziti la TTT-ejon de Radio Vatikana, je la adreso vaticanradio (skribita per c) punkto org, alklaki la linion Esperanto kaj poste la linion laŭpete. Ekzistas ankaŭ arkivo de niaj elsendoj, je la adreso radio-vatikana-esperanto.org

SHT. Aŭskultado per la interreto kreskas, tamen la pli tradiciaj radiofrevencoj konservas sian aŭskultantaron. El Pollando s-ro Marian Łaba povis nin aŭskulti bonege sed, du semajnojn poste, li amare aldonis: “bedaŭrinde mia ĝojo estis unutaga, jam sekvatage la aŭdebleco malboniĝis kaj poste tute malaperis. Verŝajne - aldonas s-ro Łaba - mi loĝas en iu fiaska regiono kie ĉiuj Esperanto-stacioj se eĉ estas aŭ estis kapteblaj - nun estas tute nekompreneblaj. Kion fari? demandas s-ro Łaba, kiu filozofie komentas: “tamen, oni devas vivi plu”.

CS. El Ĉeĥio venis ankaŭ la letero de s-ro Jiří Patera: “ĉi-matene mi tre bone aŭdis la latinan meson kaj en ĝi la legadon en E-o el la dua letero de sankta Paŭlo al Korintanoj. Estas por mi tre emocie, ke la katolika eklezio utiligas por la mesoj ankaŭ E-on kiel lingvon samvaloran kun la aliaj”.

SHT. Al s-ro Patera kaj al ĉiuj ni sciigas ke venontan monaton, la E-lingva biblia legaĵo dum la latina Sankta Meso okazos la 19an de marto (festo de sankta Jozefo) kaj la 26an de marto (la anunciacio).

CS. Ankaŭ dum februaro ni pritraktis temojn el la naturmediaj problemoj. Al la informoj pri la akvokrizo, s-ro Leopold Patek reagis jene: “ankaŭ ĉe ni en Aŭstrio, kiu estas akvoriĉa lando, oni ofte diskutas, ĉar nia lando timas ke ĝi devos iam devige liveri akvon al aliaj landoj”.

SHT. Pri la sama temo frato Miloslav Šváček konfirmis: la problemo de trinkebla akvo fariĝas aktuala ankaŭ en Eŭropo, do ankaŭ ĉe ni. Dankon - aldonas frato Šváček - pro la ĵaŭda daŭrigo de la elsendo pri la atestantoj de Jehovo, kiuj, de tempo al tempo, frapas ankaŭ mian pordon.

CS. El tiu serio nia konstanta aŭskultanto prof-ro d-ro Rokuro Makabe trovis interesa la temon pri jehovaj atestantoj kaj Maria. Tamen - li aldonis - mi volas scii kion vi diros pri aliaj eklezioj rilate al Maria”. Ni volonte respondos al la temo: “Maria laŭ la aliaj kredoj” en unu el la venontaj ĵaŭdaj elsendoj.

SHT. S-ro Rainer Haupt el Germanio, kiu, li skribas, volonte aŭskultas Radion Vatikanan esperante, demandas ĉu ni raportos pri la germana E-kongreso kiu okazos de la 25a ĝis la 28a de majo. Kara samideano, se ni ricevos informojn, ni volonte raportos, kompreneble, proporcie kun nia elsendotempo.

CS. Karegaj gefratoj, dum ni sendas sincerajn salutojn kaj bondezirojn okaze de la nuna semajno por internacia amikeco, ni invitas vin reaŭskulti nin venontajn merkredon kaj ĵaŭdon per la dua eŭropa reto de RV. Salutas Vin:

SHT. Pastro Stefano Hawkes-Teeples

CS. kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

SHT. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):