Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2007-05-13, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 14:23-29
Ampleksa raporto pri la daŭrigo de la papa vizito al Brazilo
Preĝo de renovigo de la sinkonsekro de IKUE al la Senmakula Koro de Maria.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj


[transskribo el sondosiero http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-05-13]

Dum ni elsendas, en Aparecida la papo inaŭguras la laboron de la kvina ĝenerala konferenco de la latinamerika kaj karibea episkoparoj. Ni resumas la eventojn de la papa vojaĝo post nia lasta elsendo pasintĵaŭde.

Kiam en Romo estis nokto, la papo renkontis ĵaŭde la gejunulojn, emociplena renkontiĝo dum kiu Benedikto la 16-a instigis la junularon esti geamikoj de Jesuo kaj atesti la belecon de la evangelio al la geknaboj kiuj perdiĝas kaj vivas senespere. "Estu apostoloj ĉe la junularo".

Vendrede, la papo celebris Meson por la sanktproklamo de beata Fray Galvão, la unua sanktulo naskita en Brazilo. Franciskano vivinta inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj, li estis viro de paco kaj karitato, amata pro sia laboro favore al la mizeruloj. La papo memorigis la aktualecon de la nova sanktulo. La mondo, li diris, bezonas kristalpurajn vivojn, klarajn animojn, simplajn inteligentecojn, kiuj rifuzu esti taksataj objektoj por plezuro. En epoko tiom plena je hedonismo, necesas diri "ne" al tiuj socikomunikiloj kiuj ridindigas la sanktecon de la geedziĝo kaj la virgecon antaŭ geezdiĝo.

Pri la defendo de geedziĝo, la papo parolis ankaŭ en la posta renkontiĝo kun la brazila episkoparo vendrede posttagmeze: oni atakas senpune la sanktecon de geedziĝo kaj de la familio. Menciinte la aliajn defiojn - sektoj aŭ novaj religioj, la foriro de la kredantoj, la endiskutigo de la pastra celibato - la papo alvokis al evangelizanta klopodo kiu prizorgu ankaŭ la bezonojn de la malriĉuloj. Ili bezonas senti la proksimecon de la eklezio, ĉu por urĝaj helpoj, ĉu por defendo de la rajtoj.

Vendrede posttagmeze Benedkto la 16-a atingis la marialan pilgrimlokon de Aparecida kie hieraŭ li vizitis la komunumon 'La Bieno de la Espero', centro por rekapabligo de eksaj narkotistoj. Tie li lanĉis fortan admonon. "Komercistoj de toksikaj drogoj", li ekkriis, "estu atentaj, ĉar Dio postulos konton de vi. Meditu pri la malbono kiun vi faras al sennombra aro da gejunuloj kaj plenkreskuloj de ĉiuj sociaj tavoloj. Oni ne povas subtreti la homan dignon tiamaniere." Ĉi tiu tragedio fakte profunde koncernas Brazilon. Meze de la okdek milionoj da malriĉuloj el cent naŭ milionoj de loĝantoj, multegaj estas viktimioj de toksikaj drogoj, aparte en la urbaj mizeraj periferioj.

La sabata tago finiĝis per trapreĝo de la rozario kun la pastroj kaj gereligiuloj, seminarianoj, kaj diakonoj de Brazilo en Aparecida. "La atesto de bone travivata pastreco", li diris post la rozario, "estas fonto de benoj por la komunumo, kaj ĝi estas la plej bona  akcelo de pastraj vokiĝoj."

La dimanĉa tago komenciĝis por la papo en Brazilo antaŭ ses horoj, kiam li celebris Meson en Aparecida por la inaŭguro de la kvina konferenco de la latinamerika kaj karibea episkoparoj. Lasante la kernon de  la temoj proponitaj de la konferenco kiujn li pritraktas nun dum ĝia inaŭguro, Benedikto la 16-a deziris en sia prediko lasi spacon al la Parolo de Dio laŭ la dimanĉa liturgio. Kiel  Jesuo transdonas la vortojn de la Patro, tiel la Spirito memorigas al la eklezio la vortojn de Kristo verŝante la amon de Dio en niajn korojn. La misio de Kristo realiĝis en la amo, kaj la eklezio sentas sin misiistino de ĉi tiu amo. La eklezio ne faras prozelitismon, sed kiel Kristo altiras per sia amo, tiel la eklezio plenumas sian mision laŭmezure ke ĝi agas konforme al la karitato de la Sinjoro. Jen la riĉega trezoro, la kredo je Dio la Amo. Jen la ĝojo kiun neniu povas forpreni.

Sekvis trapreĝo de 'Regina Caeli', post kiu la papo memorigis la hodiaŭan feston de la Madono de Fatimo. Preĝojn li levis ankaŭ por la afrik-brazila komunumo kiu hodiaŭ solenas la tagon de la nuligo de sklaveco en Brazilo.

Dum la brazila posttagmezo komenciĝis la inaŭgura ceremonio de la episkopara konferenco nunmomente daŭranta. Poste la papo revenos al Sankta Paŭlo, de kie, kvardek minutojn post noktomezo laŭ la roma horo, li salutos Brazilon kaj enaviadiliĝos por reveni al Romo. Tie la aviadilo alteriĝos je la loka horo 13-a de morgaŭ.

[Renovigo de la Sinkonsekro de IKUE al la Senmakula Koro de Maria: http://www.ikue.org/arkivo/sinkonsekro.htm]

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):