Ĉielenpreno de Maria - sankta Maksimiliano Kolbe - 2007-08-15, mer Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 1:39-56 - Pri la Ĉielenpreno de Maria kaj pri sankta Maksimiliano Kolbe - Dua arkivo: Latinlingva meso de la Ĉielenpreno de la Benita Virgulino Maria, kun legaĵo en Esperanto (Korintanoj 15:20-26).

Aŭskultu/Elŝutu
Dua arkivo
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso

Ĉielenpreno de Maria - sankta Maksimiliano Kolbe

Notoj pri sankta Maksmiliano Kolbe parte uzataj en la elsendo de 15a aŭg. 2007

La liturgia festo de sankta Maksmiliano Kolbe estas hodiaŭ, 14an de aŭgusto. Tio estas la dato de lia ĉiela naskiĝo, de lia surtera morto, en la koncentrejo de Auschwitz, en 1941, la antaŭan tagon de la solena festo de la Ĉielenpreno de Maria.

La martiro de sankta Maksimiliano Kolbe, kiu oferis sian vivon interŝanĝe de alia kaptito familipatro, inspiris plej diversajn personojn. Ekzemple, la lasta verko de la rumandevena franca verkisto Eŭgène Ionesco estas teksto de opero titolita "Maksimiliano Kolbe", kiu rakontas la 15 lastajn tagojn de la martiro. Kun muziko de Dominique Probst, ĝi estis unuafoje reprenzentita en 1988 en Rimini. En ĝi, la dialogo inter la naziisto kiu provas apostatigi la sanktulon, kiu batas lin ĉiam pli draste, responde al liaj mildaj sed firmaj kredo-aktoj, estas tre impresa. Korŝiraj estas la kantoj per kiuj sankta Maksimiliano provas mildigi la lastajn tagojn de siaj kamaradoj en la bunkro de malsato kaj soifo.

Eŭgène Ionesco tute ne famiĝis per prireligiaj verkoj, sed en sia lasta teksto li volis diri sian admiron al la heroo-martiro. Fine de sia vivo li konfesis: "Ĉu oni diru ke mi ĵaluzas lin? Laŭ mi, lia estis la sola enviinda ekzistado, la sola ekzisto kiu meritis esti travivata, kiu pravigas kaj la vivon kaj la morton"

En Esperanto plu haveblas biografio de sankta Maksimiliano Kolbe titolita "La Dia avarulo", de Jan Dobraczyński, tradukita de Boleslav Monkiewicz, eldonita de Gabrielli en 1979.

Antaŭ ol ricevi la kronon de la martiroj, Maksimiliano-Maria, konventa franciskano, havis tre aktivan vivon, serve al la eklezio. En 1917, kiel studento en Romo, li fondis la Milicon de la Senmakula, kun celo rekonkeri la mondon por Dio per la Senmakula. Lia intuicio baziĝas sur la devizo de la tiama papo, sankta Pio la 10a: "Ĉion restaŭrigi en Kristo", por ke Kristo estu ĉio en ĉiuj.

Post sia reveno en Pollando, li starigis eldonejon kaj gazeton : La Kavaliro de la Senmakula, atingebla de ĉiuj sociaj tavoloj. Tie, en Niepokalanow [njepokalanuf], kun siaj fratoj, ili vivis malriĉe kaj laboris en ĝojo, kun la plej modernaj maŝinoj. Frato Maksmiliano elektis la plej bonan por servi sian reĝinon. Kvankam la vivo ne estis facila en Niepokalanow, la postulema Maksimiliano ĉiam estis milda kun aliuloj, precipe kun la malsanuloj. Li kapablis vigli tutan nokton apud iu frato suferanta.

Plurajn jarojn post lia morto, lia patrino rivelis la sekreton de lia vokiĝo, dum lia infanaĝo. "Iun tagon, ŝi rakontas, post negrava riproĉo, tremanta pro emocio kaj kun larmoj en la okuloj, li diris al mi: Panjo, kiam vi admonis min, mi multe preĝis al la Virgulino ke ŝi diru al mi kio mi fariĝos. Poste, en la preĝejo, mi preĝis al ŝi denove; tiam ŝi aperis al mi, tenante en siaj manoj du kronojn, unu blankan kaj unu ruĝan. Ŝi rigardis min kun tenereco kaj demandis ĉu mi volas tiujn du kronojn. La blanka signifis persistadon en la pureco, la ruĝa martiron. Mi respondis ke mi akceptas ilin. Tiam ŝi rigardis min kun mildeco kaj malaperis. "

Li kiu estis tre agema, ege laborema kaj iniciatema, diris "Plej grave ne estas multe agi laŭ nia ideo sed esti inter la manoj de la Senmakula." La saman ideon oni trovas en lia t.n. formulo de sankteco:
v = V, minuskla vo egalas al majuskla Vo. Ĝi signifas ke se mi volas kion Dio volas, mi estos sanktulo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):