La Biblio el racionalisma vidpunkto (P. Cadei) - 2007-10-04, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La Biblio el racionalisma vidpunkto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La Biblio el racionalisma vidpunkto (P. Cadei)


Tute male ol la fundamentistoj, kiuj interpretas la Biblion laŭvorte, laŭ la racionalistoj ĉio, kio transas aŭ superas la homan racion, estas tute negativa. La Biblio, de multaj homoj taksata kiel spirita gvidilo, kaj fundamento de kristana homkoncepto, laŭ la racionalistoj estas malamika de la kulturo, de la civilizacio, de la humanismo. Sur tiaj pozicioj staras antaŭ ĉio la ateistoj, kiuj neas ke Dio ekzistas. Dualoke staras la agnostikuloj, laŭ kiuj ne eblas ekscii, ĉu Dio ekzistas aŭ ne. La itala Unuiĝo de Ateistoj kaj Agnostikaj Racionalistoj kulpigas la religiojn kaj speciale la katolikan Eklezion pri persekutado de ne-kredantoj.

Ateistoj, agnostikuloj kaj racionalistoj taksas la Biblion amaso da fabeloj malindaj je la racio de kultura homo. Kio pri Jesuo? Iuj diras, ke Jesuo estas nur homa elpensaĵo aŭ fantaziaĵo, kiu historie ne ekzistis. Estigis sensacion en Italio antaŭ kelke da jaroj tio, ke ateisto kulpigis pri misuzo de la popola kredemo italan pastron pro tio ke ĉi-lasta deklaris ke Jesuo historie vere vivis surtere. Feliĉe la itala justico deklaris la pastron senkulpa.

Plimultas la homoj, kiuj konsentas ke Jesuo vivis surtere, sed taksas lin malŝatinda malriĉulo, kiu malbrave mortis surkruce. Al ili malplaĉas Jesuo, kies doktrino igas la homojn malheroaj kaj tro humilaj. Laŭ ili Jesuo estas malamiko de la homa feliĉo kaj akcelas malpravajn kulpo-sentojn. En Interrreto mi trovis tekston, kiu prezentas Jesuon kiel (mi citas) «supernaturan kaj ĝenan bubaĉon ĉiam celantan − verŝajne por amasigi personan gloron − renversi alies konsciencojn. El intelekta vidpunkto, li estas duone analfabeta, nepovanta kunmeti simplan silogismon, kaj lia pensomaniero estas balbutanta kaj senkohera, kun preskaŭ nenia dialektika kapablo. Nenia profundeco aŭ esploremo, aŭ metodo en liaj pensoj, kiujn li tute ne povas esprimi krom per la ridinda rimedo de parabolo, kio en ajna greka filozofia skolo kaŭzus lian forpelon per piedbatoj» (fino de la citaĵo).

Laŭ antaŭjuĝoj de malamikoj de la kristanismo, la verkoj de laikoj estas sendube verdiraj, pro tio, ke la laikoj estas liber-pensaj, dum la starpunktoj de kristanoj estas ne kredindaj, pro tio ke la kredantoj estas nepre malkleraj, malraciaj kaj obeas sensencajn dogmojn aŭtoritate truditaj. Krome, ili estas maltoleremaj. Konsekvence de tio, oni diras ke la evangelia rakonto estas historie senfundamenta, kaj oni kredas veraj la fantaziaĵojn de la romano titolita «Kodo Da Vinci», kiu fabele parolas pri la supozaj amoroj de Jesuo kaj Maria Magdalena.

Iuj kristanaj kleruloj strebas redukti Jesuon al raciaj homaj konceptoj. Temas pri la ekzegezo (tio estas, biblio-interpreto) racionalisma, kiu deiras el la principo, ke nenio supernatura povas okazi. Kio pri la mirakloj? Laŭ la racionalistoj temis pri tute naturaj faroj, esprimoj de laŭdinda humanismo. Kio pri la forpelo de diabloj? Temis pri homoj kun evidentaj simptomoj de epilepsio. Kio pri ekzorcoj? Ĝi estas speco de psikoterapio. Kio pri la resurekto de Jesuo? La disĉiploj tiel multe bedaŭradis lian forpason, ke fine ili konvinkiĝis ke li pluvivas.

Ni diris pri la racionalisma biblio-intepreto. Nun ni faru kelke da konsideroj, pri tiu penso-maniero. La kulpigo, ke la Biblio enhavas logikajn kaj historiajn fuŝaĵojn, aktualis jam el plej antikva tempo de la kristanismo. Ni trovas argumento-plenan kritikon de la Evangelio en verko, titolita «Vera parolo» de la pagana Celso (dua jarcento post Kristo), al kiu kontraŭdiris per pli firmaj argumentoj la tiamaj kristanaj verkistoj kaj Patroj de la Eklezio. Rimarku, ke la martiroj suferis la morton ne pro tio ke ili estis fanatikaj, sed ĉar ilia kredo estis fondita ne sur la sablo, sed sur la roko. La Evangelio laŭ Luko komenciĝas per jenaj vortoj: «Decidis ankaŭ mi, esplorinta ĉion atente ek de la komenco, skribi en ordo al vi, eminenta Teofilo, por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estis instruita» (Lk 1, 3-4). Iuj opinias, ke la ateismo estas liberala kaj tolerema, male ol la religioj. Sed la faktoj malkonfirmas tian opinion. Dum la franca revolucio, ennome de la Racio, kiun oni kultis kiel divinon, la gilotino senkapigis multege da homoj, nur pro tio, ke ili etis kredantoj. Dum la ĵus pasinta jarcento oni kalkulkonjektas ke la ateisma reĝimo de Sovetunio estigis minumume 500 mil martirojn. Konklude: la kristanoj evitas la ekstremojn de laŭvortismo kaj de racionalismo, kredas la Biblion inspirita Parolo de Dio, ĉar, kiel skribas sankta Petro en sia dua letero, «Ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar ni vidis per propraj okuloj lian majeston» (2 Pt 1, 16).

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):