Revelacioj aldonaj al la Biblio (P. Cadei) - 2007-10-18, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Revelacioj aldonaj al la Biblio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Revelacioj aldonaj al la Biblio (P. Cadei)


Hodiaŭ fakte ni parolos pri tiuj homoj, kiuj akceptas la Biblion kiel dian revelacion, sed taksas ĝin ne unika nek definitiva. Jen kelke da ekzemploj laŭ kronologia ordo:

La usona Joseph Smith (1805 - 1844) fondis la Mormonan Eklezion, kies fundamenta ideo estas, ke ne estas finita la revelacio de Dio, kiu daŭre sendas surteren profetojn kaj viziantojn por kompletigi la Biblion, kiu siaflanke nun estas miskorekta, ĉar «malkleraj tradukistoj, aŭ mis-atentaj mankopiistoj, aŭ malicaj kaj koruptitaj pastroj enmetis multe da eraroj». Por ĝustigi kaj kompletigi la dian revelacion, la mormona religio aldonis al la Biblio aliajn sanktajn librojn, nome «Libro de Mormon», «Doktrino kaj Aliancoj», kaj «Grandvalora Perlo».

La irana Baha'u'llah (1817 - 1892) fondis la Bahajan religion. Li deklaris sin islama profeto, sed islamanoj persekutis lin ĉar per tio li ne agnoskis Mahamedon definitiva profeto. Li deklaris: «Ĉiuj veraj religioj devenas de unu sama dia fonto.... Ĉiuj profetoj de Dio proklamas la Parolon de Dio kaj ke la religia vero estas daŭra kaj relativa, ne finofara kaj absoluta... Dio revelaciis sian Parolon en ĉiu historia periodo pere de profetoj-mesaĝistoj… Abrahamo, Moseo, Budao, Kriŝno, Zoroastro, Jesuo Kristo, Mohamedo, ktp. estis revelaciantoj de Dio».

La hinda Paramahansa Yogananda (1893 - 1952) fondis religion kiu strebis miksi hinduismon kun kristanismo. Oni faris al li jenan demandon: «Ĉu vi kredas je la dieco de Kristo?», kaj li respondis: «Jes. Mi ŝatas paroli pri li, ĉar li estis la homo de plena mem-perfektigado. Tamen Jesuo ne estis la ununura filo de Dio, kaj li neniam ajn li pretendis esti tia. Male li instruis tute klare, ke la homoj kiuj plenumas la volon de la ĉiela Patro, fariĝas ili mem Dio, Unu kun Li». Yoganando deklaris ke Jesuo estis joga majstro.

La korea respektinda Moon (naskita en 1920) instruas ke la surkruca morto estis abomeninda afero, kiun Dio nek prognozis nek volis. Male lia krucumiĝo malebligis ke li, dua Adamo, edzinigu duan Evan kaj per tio elaĉetu la homaron el la pekado de la una hom-paro. Konsekvence de tio, la homaro bezonas novan Mesion kaj novan Evan, por elaĉeti la homojn. Nu, nova Mesio estas la respetinda Mun, kiu kun sia edzino, la korea Hak-Ĝa-Han, nova Eva, estas destinita estigi perfektajn, senpekajn familiojn. La nova mesio alportis ankaŭ novan sanktan libron, titolitan Dia Principo, tiel ke nun, laŭ tiu religio, la Biblio konsistas el tri partoj: Antikva Testamento, Nova Testamento, Kompleta Testamento, tio estas la Dia Principo.

La hinda Sai Baba (naskita en 1923), sin deklaras avataro (kiu laŭ la hinduismo estas malsupreniĝo de diulo surteren), li deklaris sin eĉ perfekta avataro, dum Jesuo estas nur parta avataro. Laŭ tiu religio Jesuo havis la taskon prepari la alvenon de Sai Baba, ege pli perfekta ol Jesuo mem.

Ni citis ekzemplojn de novaj sanktaj skriboj aldonaj al la Biblio. Kelke da homoj estas ĉarmitaj kaj logitaj de la ideo pri revelacio progresanta kaj ĝisdatigata, kaj miras ke la Kristanaj eklezioj estas pri tio tute fermitaj. Ni do demandas, ĉu oni rajtas esti kristano kaj samtempe ano de aliaj sanktaj skriboj? Por korekte respondi, nepras konsideri almenaŭ tri ne-rezigneblajn principojn de la kristana kredo. Unue: Jesuo estas unugenerata Filo de Dio, kaj li mem unu kun Dio; Due: Jesuo elaĉetis nin per sia morto kaj resurekto; Trie: Jesuo Kristo estas ununura Sinjoro, kio ekskluzivigas ĉian alian savanton, kiel deklaris la apostolo Petro: «En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj» (Agoj 4, 12). Dio donis al ni sian Filon, kaj per tio li donis al ni ĉion. Akcepti aliajn savantojn signifas fornei la kernon de la kristana kredo.

Sed al tiu ĉi aserto oni kontraŭdiras, ke Dio estas libera daŭrigi sian revelacion. Kion respondi? Ni respondas, ke Dio estas ja libera, sed li libere deklaris ke la Evangelio konsistigas la definitivan dian revelacion. Tial sankta Paŭlo skribis: «Se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus alian evangelion, malsaman ol tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu ekskomunikita». Aliaj homoj kontraŭdiras ke eĉ interne de la katolika eklezio oni akceptas privatajn revelaciojn okaze de aperoj de Maria patrino de Jesuo kaj tiel plu. Kion respondi? Mi respondas ke la privataj revelacioj neniam estas devigaj, sed el la multaj la Eklezio rajtigas devotaĵojn nur pri malmultaj kondiĉe ke ties mesaĝoj estu konformaj kun la kristana Biblio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):