Pekado kaj sankteco en la Eklezio (P. Cadei) - 2007-11-22, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Pekado kaj sankteco en la Eklezio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Pekado kaj sankteco en la Eklezio (P. Cadei)


Iuj homoj malŝatas aŭ eĉ malamas la ekleziojn, pro tio ke en ili ne ĉio estas sankta, sed konstateblas pekoj kaj malvirtoj. Oni opinias ke la Eklezio de Kristo aŭ estas perfekta, aŭ ĝi ne estas vera Eklezio. Speciale oni taksas katolikan Eklezion tute malica kaj regata de la diablo. Malamo kontraŭ ĝi havas diversajn historiajn originojn, ek de la protestanta polemiko (komencita en la jaro 1517), al la franca revolucio (1789), al la liberalismo de la deknaŭa jarcento ĝis la komunismaj persekutoj de la ĵus pasinta jarcento, en kiuj estis mortigitaj aŭ diskriminaciitaj multege da katolikoj en Hispanio, Meksikio, Ĉinio kaj en aliaj landoj.

La tuto de la antaŭjuĝoj kontraŭ la katolika Eklezio konsistigas la tiel nomatan «nigran legendon», kiu estas pli kaj pli grandigita kaj neniam reviziita. Laŭ tiu legendo, la katolika Eklezio estas kolektaĵo de avareco, hipokriteco, potenc-avido, krueleco, malklerismo, sklavigo de konsciencoj ktp ktp. Laŭdire, la katolika Eklezio perfidis la originan doktrinon de Jesuo; ĝi kutimas enmiksiĝi en politikon, alianciĝi kun tiranaj reĝimoj; ĝi faris krucmilitojn, ĝi ŝtiparumis sorĉistinojn, ĝi malhelpis la movadojn de sendependismo, liberalismo, progreso; ĝi benis militojn. Tiu ĉi nigra legendo, plena de ĝeneraligoj, troigoj kaj eĉ kalumnioj, plu persistas eĉ ĉe inteligentuloj. Ĝis tio, ke laŭ iuj pseŭdo-historiaj libroj, en iuj regionoj la nombro de la ŝtiparbruligitaj sorĉistinoj estas pli alta ol la nombro de la lokaj loĝantoj mem...

Persekutadoj kaj kalumnioj akompanis la Eklezion ek de ties komenco. Tute ne mirinde, ĉar Jesuo tion profetis, kiam li diris (Mt 15, 20): «Se oni persekutis min, oni persekutos ankaŭ vin».

Ni demandas: ĉu ĉiuj ĉi kulpigoj estas falsaj kaj kalumniaj? Mi respondas, ke multe da ili estas falsaj aŭ troigitaj, sed mi devas lojale agnoski, ke la Eklezio estas ja fondita de Kristo, sed tio ne nuligas la homan malfortikecon kaj pekemon. Sankta Paŭlo skribas (2 Kor 4, 7): «Ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj». Ni ne kaŝas la pekojn en la Eklezio, ni ne deklaras, ke la ekleziuloj ĉiam kondutis bone. Papo Johano Paŭlo la IIa faris pioniran elpaŝon, kiam li pardonpetis pri la pekoj de la eklezia pasinteco.

Aliaj opinias, ke la origina Eklezio estis sankta, sed pli poste ĝi malboniĝis. Tio ne estas vero. La Evangelio montras ke la apostoloj estis nek virtaj, nek firmaj, nek sen-ambiciaj. Judaso perfidis Jesuon, Petro malkonfesis lin, ĉiuj forkaŝiĝis, Tomaso ne kredis. El la Leteroj de sankta Paŭlo evidentiĝas en la frua Eklezio miksaĵo de bono kaj malbono. Apud kohereco ĝis martiriĝo, ne mankis malkonkordo, avareco, malĉasteco, superstiĉoj, kompromisoj, malvigleco kaj malfervoro. Ĉu la eklezio forpelu la malindajn membrojn? Ne tia estas la instruo de la Evangelio (Joh 8, 3-7): «La skribistoj kaj la fariseoj kondukis al Jesuo virinon, kaptitan en adulto, ili starigis ŝin en la mezo, kaj diris al li: ‘Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita en adulto, ĉe la faro mem. Moseo en la Leĝo al ni ordonas ŝtonmortigi virinojn tiajn. Sed vi, kion vi diras?’. Ili tion diris, provante lin, por havi pretekston por kulpigi lin. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kaj ĉar ili insistis ĉe tiu demando, li levis la kapon kaj diris al ili: ‘Kiu el vi estas senpeka, tiu kiel unua ĵetu sur ŝin ŝtonon’.»

Kaj en la parabolo pri la kampo kun bona tritiko kaj malutila herbaĉo nome lolo, la servistoj volus tuj elradikigi la lolon (Mt 13, 28-30): «‘Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin?’ Sed la mastro respondis: ‘Ne, por eviti ke, kolektante la lolon, vi elŝiru ankaŭ la tritikon. Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto. Kaj en tempo de la rikolto, mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon kaj ligu ĝin en faskoj, por bruligi ĝin¸ sed la bonan tritikon kolektu en mian grenejon’».

La Eklezio havas la devon daŭre strebi al konvertiĝo, kiel deklaras la Dua Vatikana Koncilio; mi citas: «La Eklezio havas en si pekulojn; ĝi estas sankta kaj samtempe ĉiam bezonas puriĝi; tial ĝi neniam neglektas strebi al pentofarado kaj renoviĝo». Kiel do purigi la Eklezion? Ĉiu kristano deirante de si mem, sed uzante kun la aliaj paciencon kaj mizerikordon, neniam rompante la eklezian unuecon tion faru. Sankta Francisko estis granda reformanto de la Eklezio: li, ne per ribelo, sed per la ekzemplo de sia vivo-maniero, instigis multe da ekleziuloj reveni al la evangelia idealo. Al la demando, ĉu la katolika Eklezio estas plena de pekoj, mi respondas, ke necesas pristudi ties historion serioze kaj kiel eble plej objektive, sen antaŭjuĝoj, troigoj aŭ ĝeneraligoj. Tiam oni malkovros ke estas en ĝi ombroj, sed ankaŭ mirindaj lumoj: inkvizicio kaj ĉasado al sorĉistinoj, sed ankaŭ sanktuloj, ĉampionoj de frata amo kaj helpo, de pacigado kaj homa promocio, de kulturo kaj arto.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):