La kristanoj rilate al la sanktuloj (P. Cadei) - 2007-12-13, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kristanoj rilate al la sanktuloj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La kristanoj rilate al la sanktuloj (P. Cadei)


Estas konate, ke ortodoksuloj kaj katolikoj kultas la sanktulojn, dum la protestantoj ĝenerale tion malaprobas. Ni vidu la fundamenton kaj la historian evoluon de tia kulto.

La reciproka frateco de ĉiuj apartenantoj al Kristo konsistigas la bazon de la rilato de la kristanoj kun la sanktuloj. La dokumentoj de la unuaj jarcentoj de la kristanismo kunligas la aferon kun la memoro pri la martiroj, ĉu por danki al Dio pro la mirindaĵoj, kiujn li faris en ili, ĉu por imiti ilian modelan vivon, ĉu por peti ilian helpon. Krom la martiroj oni baldaŭ kultis ankaŭ sanktajn episkopojn kaj asketojn kaj virgulinojn. Ĉi-teme floris abunda literaturo kiu, krom historiaj dokumentoj, pliriĉiĝis per multe da edifaj legendoj.

Sed al la devoteco kaj kulto rilate sanktulojn kontraŭdiras la protestantoj. Kial? Oni devas agnoski, ke la popola devoteco ne evitis superstiĉojn kaj devojiĝojn. Al tio intencis reagi la protestanta reformacio. Marteno Lutero, ĉefa iniciatinto de la Reformacio, ne kontraŭis la ĝustan memoron pri la sanktuloj, sed li avertis kontraŭ la risko malklarigi la centran rolon de Kristo. La luterana tiel nomita «Aŭgsburga Kredkonfeso» (de la jaro 1530) deklaris: «la memoron pri la sanktuloj oni rajtas proponi, por ke ni imitu ilian kredon kaj iliajn bonfarojn laŭ la vokiĝo de ĉiu unuope». Tamen ĝi aldonas: «La Biblio ne al ni instruas alvoki sanktulojn aŭ peti ilian helpon, ĉar la sankta Skribo al ni prezentas nur Jesuon Kriston kiel peranton, favoriganton, pontifikon kaj propetanton». Ankaŭ nuntempe plej granda parto de la protestantaj eklezioj kaj komunumoj estas tute kontraŭaj al kulto de sanktuloj, sed kelke el ili ne forigas de la kristana pieco la rolon de la sanktuloj, unualoke de Maria, patrino de Jesuo.

Ĉu la kulto de sanktuloj havas Bibliajn bazojn? La deŭterokanonaj libroj de la Malnova Testamento parolas pri la propeto de sanktuloj favore al surteraj homoj. Ni legas el la dua libro de Makabeoj 15, 12-16:

«Jen estas Jeremio, profeto de Dio, la amiko de siaj fratoj, kiu levas multe da preĝoj por la popolo kaj por la sankta urbo Jerusalemo».

En la Nova Testamento, plurfoje la apostolaj leteroj insitigas preĝi unuj por la aliaj. Ekzemple en la Letero de Jakobo 5, 16, ni legas: «Preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio».

El tio ni konkludas, ke la propeta preĝado ne estas kontraŭ la unika perado de Jesuo Kristo.

La Koncilio de Trento (1545 - 1563), per kiu la katolika Eklezio respondis al la protestanta reformacio, reasertis la pravecon de la kulto al sanktuloj, sed avertis pri la risko de misuzoj, troigoj kaj superstiĉoj, kaj klarigis ke, en la mesoj celebrataj honore al sanktuloj, la ofero ne estas farata al ili, sed nur al Dio, kiu en la sanktuloj montris sian gloron.

Siaflanke la Dua Vatikana Koncilio deklaris: «La unuiĝo de la homoj ankoraŭ pilgrimantaj surtere kun la fratoj mortintaj en la paco de Kristo tute ne estas rompita; male, laŭ la ĉiamdaŭra kredo de la Eklezio, ĝi estas eĉ firmigata per la interŝanĝo de spiritaj bonoj [...] Nian malfortikecon helpas do multe ilia frateca zorgemo [...] Nia rilato kun la loĝantoj de la ĉielo, se konceptate laŭ la plena lumo de la kredo, ne malpliigas la adoradon faratan al Dio Patro per Kristo en la Sankta Spirito, ĝi eĉ pliriĉigas ĝin. Maria estis donita de Jesuo mem sukruce mortanta kiel patrino al la disĉiplo per la vortoj: «Virino, jen via filo» (Joh 9, 26-27).

La Katekismo de la katolika Eklezio deklaras ke la atestantoj kiuj eniris antaŭ ni en la regnon de la ĉielo, kaj speciale tiuj kiujn la Eklezio agnoskas kiel sanktulojn, kontemplas Dion, laŭdas lin kaj daŭre prizorgas la homojn kiuj ili forlasis surtere. Ilia propetado konsistigas ilian plej altan servon laŭ la plano de Dio. La sanktulojn ni povas kaj eĉ devas pripeti, ke ili propetu por ni kaj por la tuta mondo.

Ni konkludas, ke aŭtentika devoteco al la sanktuloj ne estas konkurenca kun Jesuo Kristo. La sanktuloj ne malproksimigas nin for de Jesuo Kristo, male ili kondukas nin al li. Ili ne blokas la lumon de Dio, male per sia ekzemplo ili estas kvazaŭ fenestroj kiuj al ni montras pli bone tiun lumon. Homoj kiel ni, la sanktuloj tradukas la tutpuran lumon de Dio en la multforman variecon de la surtera realaĵo, kaj per tio ili ebligas ke ni agnoskas la riĉon de la mistero de Jesuo Kristo. La konscio pri nia kunuleco kun niaj mortintoj kaj kun la sanktuloj ne estas deflankiĝo, sed apartenas al la vera senco de la Eklezio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):