Jesuo: signo kontraŭdirata (P. Cadei) - 2007-12-20, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Jesuo: signo kontraŭdirata.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Jesuo: signo kontraŭdirata (P. Cadei)

Jesuo ĉiam estis kredata kaj adorata, sed ankaŭ miskomprenata, malamata, neata.

Dum lia surtera vivo oni kulpigis Jesuon, ke «li forpelas demonojn ennome de la princo de la demonoj mem». Oni deklaris lin manĝemulo kaj drinkulo, amiko de pekuloj, trompulo, blasfemulo mortkondamninda, kiu fakte estis kondamnita al surkruca morto kiel blasfemanto, ĉar li pretendis sin Filo de Dio. Dum la pli postaj jarcentoj, iuj deklaris, ke Jesuo historie neniam ekzistis. Multaj malkredas, ke Jesuo estas Filo de Dio kaj ununura Savanto de ĉiuj homoj. Iuj rerspektas Jesuon kiel saĝulon aŭ taksas lin anĝelo, aŭ mistikulo, profeto, filantropo, pacisto, ekologiisto, mediumo, sorĉisto, eksterterano, eĉ la unua socialisto, kaj tiel plu. Iuj malŝatas kaj malamas Jesuon kiel kontraŭhoman moraliston, malamikon de la homa feliĉo, kiu per siaj moralaj instruoj ekscitas kulpo-sentojn, kiuj fuŝas la homan volupto-ĝuon. Sed kio estas Jesuo laŭ la kristana kredo?

La vorto «kristano» signifas «apartenanta al Kristo». Gravas do ekscii, kiu estas Kristo. Sankta Paŭlo (Ef 3, 17-19) deziras al la kristanoj: «Ke Kristo loĝu per la kredo en viaj koroj... tiel ke vi kapablu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco, kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, kaj ekscii la amon de Kristo, kiu superas ĉian scion, por ke vi pleniĝu ĝis la pleneco de Dio». Vera kono de Jesuo ne estas do nur frukto de homa esploro kaj studado, sed donaco de Dio, ĉar Jesuo diris (Joh 6, 44): «Neniu povas veni al mi, se la Patro kiu min sendis, ne altiros lin». Por trovi Jesuon, krom studado kaj esploro, necesas do humila kaj persista preĝado. Laŭ nia kredo, Jesuo estas vera homo kaj vera Dio, li mortis kaj resurektis, li estas Sinjoro, li vivas en la Eklezio, li venos je la mondo-fino kiel universala Juĝisto, kaj lia reĝeco estos senfina. Ni vidu detale:

Jesuo estas homo: La Evangelio laŭ Johano (1, 14) diras: «La Vorto fariĝis karno, kaj loĝis inter ni». La historia surtera vivo de Jesuo tute ne estas dubinda. Sufiĉu pripensi, ke la antikvaj antikristanaj verkistoj, kvankam akre batalintaj kontraŭ la kredindeco de Jesuo, neniam dubis ke li naskiĝis sub imperiestro Aŭgusto kaj estis ekzekutita sub guberniestro Poncio Pilato. La homeco de Jesuo evidentiĝas el tio, ke li havis tute homajn sentojn: li kompatis, li indignis, li ploris. Tio speciale videblas dum la agonio en la Getsemana ĝardeno, kie Jesuo (Mk 14, 33-36): «komencis konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. Kaj li diris: ‘Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto. Restu ĉi tie kaj viglu’. Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron kaj preĝis ke, se povas esti, tiu horo pasu for de li».

Jesuo estas Dio, deeterne kaj poreterne, unu Dio kun la Patro kaj la sankta Spirito. La Evangelio laŭ Johano (1, 1-3) havas jenajn vortojn: «En la komenco estis la Vorto, kaj la vorto estis kun Dio kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li, kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis».

Jesuo mortis surkruce por ni: Ni legas komence en la letero al Galatoj (1, 4): «Li donis sin pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo».

Jesuo resurektis kaj estas Sinjoro poreterne: en la Biblia libro Apokalipso (19, 16) ni legas ke Jesuo estas «Reĝo de la reĝoj kaj Sinjoro de la sinjoroj»; kaj li mem diras (1, 17-19): «Mi estas la Unua kaj la Lasta kaj la Vivanta. Mi estis mortinta kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas ŝlosilon de morto kaj de Hades». En Apokalipso, al la Ŝafido, tio estas al la resurektinta Jesuo estas adresata la sama honoro kaj adoro kiel al Dio Patro (5, 13): «Al la Sidanto sur la trono kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne». (11, 15): «La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de lia Kristo: li reĝas por ĉiam kaj eterne».

Jesuo vivas en sia Eklezio: en la Evangelio laŭ Mateo 28, 20, ni legas, ke Jesuo, antaŭ sia ĉieleniro, diris al siaj disĉiploj: «Jen, mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la mondo-fino».

Jesuo venos kiel univesala Juĝisto: je la mondo-fino, por juĝi ĉiujn homojn. Tiuj, kiuj respondis al la amo kaj mizerikordo de Dio, iros al la eterna vivo, sed tiuj, kiuj ĝis fine konscie kaj libervole malakceptis ĝin, iros al la ne estingota fajro. Tiam «Dio estos ĉio en ĉiuj» (1 Kor 15,28). Kaj lia Regno estos senfina.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):