Esoterismo, divenarto, magio kaj kristanismo (P. Cadei) - 2007-12-27, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Esoterismo, divenarto, magio kaj kristanismo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Esoterismo, divenarto, magio kaj kristanismo (P. Cadei)


La scienco ne respondas la plej profundajn demandojn pri la senco de la vivo kaj de la morto. Tial la homoj ofte serĉas respondojn, aŭ per religioj, aŭ per esoteraj vojoj. La esoterismo kredas, ke eblas eniri sekretan, privilegian vojon por akiri plej antikvajn sciojn pri la naturo, la homaj kapabloj, la kunligo kun superaj estuloj. Ĝenerale la esoterismo ne rilatas al Dio Kreanto, sed al nepersona Energio aŭ Forto, el kiu emanas ĉiuj aĵoj, kiuj pli kaj pli perdas sian perfektecon, sed havas ankaŭ la eblecon returniĝi al la dia fonto, ĝuste per esoterismo. Ĉe plej malalta ŝtupo kuŝas la materio, pli supre la spirito, kaj kulmine la Brila Lumo de kosma dieco. Ĝenerale homoj ne konscias pri sia origina dieco, tiel ke oni bezonas esoteran, tio estas, sekretan instruon. Tiu ĉi doktrino estas tre alloga, pro tio ke, laŭ ĝi, ni mem faras la necesajn elpaŝojn por reakiri perfektecon, sen helpo de superaj estuloj nek devo submetiĝi al eksteraj leĝoj.

Krom esoterismo, ekzistas aliaj vojoj por atingi superhomajn konojn. Temas pri aŭgurado aŭ divenado, kiu estas arto por malkovri la estontecon aŭ sekretojn. Onidire oni povas tion plenumi per la helpo de magiistoj, karto-divenistoj, eksterteranoj. Speciala formo de aŭgurado aŭ diven-arto estas la spiritismo, kiu kredas, ke eblas komuniki kun la animoj de la mortintoj. Alia formo de divenado estas la astrologio, kiu pretendas diveni onies karakteron aŭ okazontaĵojn deirante de la aranĝo de la steloj en la momento de onies naskiĝo.

Dum la esoterismo celas al specialaj scioj, la okultismo aŭ magio celas al superaj fortoj, kiam ne sufiĉas scienco kaj tekniko; kaj ĝi funkcias per formuloj, ritoj kaj magiaj iloj. La sorĉado estas speciala formo de magio, kiu celas uzi supozajn superajn fortojn por malbonfari, ekzemple por venĝi kontraŭ malamiko.

Kiel prijuĝi esoterismon, diven-arton kaj magion?

Koncerne esoterismon: neniu kristano povas pretendi privilegian iluminadon, rezervitan al malmulte da inteligentuloj, ĉar Jesuo diris (Mt 11, 25): «Mi benas vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar ĉi tiujn aferojn vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj revelaciis ilin al infanoj».

La diven-arton firme kondamnas la Biblio, ĉar ni legas en Readmono (18, 10-12): «Ne devas troviĝi inter vi... aŭguristo, divenisto, magiisto, sorĉisto, nek signo-klarigisto, nek esploristo de mortintoj, ĉar abomenaĵo por la Sinjoro estas tiu, kiu faras tion».

Koncerne astrologion: ĉu la steloj influas la homan vivon? Iusence jes. Estas ja sciate ke tutmondaj kampuloj faras iujn laborojn laŭ la pozicio de la steloj kaj la luno. Sed la astrologio estas alia afero. La astronomio pruvis ke la stelfiguroj de la konstelacioj estas vidaj iluzioj, kaj do ne povas disponi superajn fortojn.

Por obei la Biblion, la Katekismo de la Katolika Eklezio instruas jene:

«Dio ja povas malkaŝi la estontecon al siaj profetoj aŭ aliaj sanktuloj. Tamen la ĝusta kristana sinteno konsistas en fidoplena sinlaso al la manoj de la dia providenco koncerne la estontecon, kaj tute eviti ĉian malsanan scivolon ĉi-teme. Ĉiaj formoj de divenado estas por repuŝi: elvokado de mortintoj aŭ aliaj praktikoj, erare taksataj malkaŝi la estontecon. La konsultado de horoskopoj, la astrologio, la kiromancio, la interpretado de signoj kaj sortoj, la viziaj fenomenoj, la perado de mediumoj esprimas potenc-avidon super la tempo, la historio kaj fine super la homoj, kaj ankaŭ deziron kaj provon favorigi al si okultajn fortojn».

Koncerne la magion, iuj kristanoj opinias, ke ĝi estas kunigebla kun la kristanismo. Sed fakte magio kaj religio estas tute opoziciaj, ĉar:

– la religiema persono genuiĝas antaŭ Dio, dum la praktikanto de magio volus submeti superajn fortojn al sia volo;

– la religiema persono humile preĝas Dion, por ricevi lian libervolan helpon, dum la magio celas al forto, kaj eĉ al perforto super la potencoj;

– la religiema persono konscias, ke li estas limigita, dum la magiisto volus rivali aŭ superi Dion. Des pli malica estas la tiel nomata nigra (tio estas, malbonfara) magio aŭ sorĉado, ĉar ĝi intencas fari malbonon, ekzemple kaŭzi la morton de malamiko.

La kristano scias, ke li estas limigita homo kaj ne Dio, kaj li ne provas akiri perforte superajn konojn aŭ potencojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):