Ĉu kristanoj, sen eklezio? (P. Cadei) - 2008-01-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Ĉu kristanoj, sen eklezio?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Ĉu kristanoj, sen eklezio? (P. Cadei)


Kelke da kristanoj opinias, ke la Eklezio estas asocio nur homa, ne fondita de Jesuo Kristo, aŭ se li fondis ĝin, la nuntempa Eklezio tute perfidis la intencojn de la Fondinto. Kial ili tion opinias? Iuj estas skandalitaj, konstatante en la eklezioj pekojn kaj malvirtojn. Aliaj estas konfuzitaj de tio, ke ekzistas tre multe da eklezioj, foje kun tre diversaj teologiaj kaj moralaj doktrinoj; kaj ĉiu el ili prezentas sin kiel aŭtentike kristanan. Krom tio, la reganta subjektivismo taksas la individuan egoon fonto de la vero kaj de la bono. Konsekvence, multas la homoj, kiuj deklaras: «Mi estas kristano laŭ mia persona maniero... Mi travivas kristanismon sen Eklezio». Kion respondi?

La Nova Testamento emfazas, ke ne eblas esti kristano sole kaj izole. Jesuo elektis kaj instruis la dek du apostolojn, por ke ili estu la estontaj daŭrigantoj de Lia misio. Jesuo diris, ke por esti veraj disĉiploj, tio estas, veraj kristanoj, oni devas esti unuecaj kun Jesuo; kaj se ni estas unuecaj kun li, ni estas nepre unuiĝintaj inter ni. Jen la vortoj de Jesuo, el la Evangelio laŭ Johano (15, 4ss): «Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinber-arbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi».

La biblia libro de la Agoj de la Apostoloj rakontas pri la vivo de la unuaj kristanoj post la ĉieleniro de Jesuo Kristo, kaj emfazas, ke ili ne vivis individuisme, sed konsistigis komunumon, kiun karakterizis unu nura koro kaj unu nura animo.

Sankta Paŭlo (1Kor 12, 12-13) skribas, ke la unuopaj kristanoj, unuiĝintaj inter si kaj kun Kristo, formas unu korpon kies kapo estas Jesuo Kristo mem. Mi citas: «Kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo, tiel same ankaŭ Kristo. Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu judoj aŭ grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj».

Oni do ne povas esti kristano individuisme, sen rilato ne nur kun Kristo, sed ankaŭ kun la aliaj kristanaj fratoj. Sankta Paŭlo (Ef 2, 19-22) skribas ankaŭ jenon: «Vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies baz-angula ŝtono estas Kristo Jesuo mem. En Li ĉiu aparta konstruaĵo bonorde kunigita, kreske fariĝas templo sankta en Kristo. En Li ankaŭ vi mem estas kun-konstruitaj por farĝi sanktejo de Dio per la sankta Spirito».

Konklude, diri: «Mi estas kristano laŭ mia propra maniero» estas memkontraŭdira frazo, ĉar, laŭ la signifo de la vorto «kristano», oni devas esti tia «laŭ la maniero de Kristo».

La Evangelio do malkonfirmas ĉian individuisman kaj subjektivisman kristanismon.

Por ke la kristanaro estu efektive unu konstruaĵo, unu korpo, unu ŝafaro, alivorte unu Eklezio, necesas, ke la diversaj membroj havu taskojn ja diversajn, sed formantajn unu harmonian organismon, kiel skribas Sankta Paŭlo: «Dio metis iujn en la Eklezio unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakloj? ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉiu ĉiuj parolas per lingvoj, ĉu ĉiuj intepretas?». (1 Kor 12, 28-30)

La Eklezio, kiun Paŭlo difinas «kolono kaj bazo de la vero» (1 Tm 3, 15), havas la taskon gardi kaj fidele transdoni la instruojn kaj sakramenojn, kiujn Jesuo konfidis al la apostoloj.

Al ili li diris: «Vere mi diras al vi, ke ĉio kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo, kaj ĉio kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo». (Mt 18, 18)

Apartan taskon Jesuo donis al la apostolo Petro, kiam Li diris al li (Mt 16, 13-19): «Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian Eklezion, kaj portegoj de Hades [tio estas, de morto] ne superfortigos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo, kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo, kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo».

La resurektinta Jesuo, antaŭ sia ĉieleniro, lasis al siaj apostoloj jenan mision: «Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; kaj instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondo» (Mt 28, 18-20). La historio de la kristanismo pruvas ke la fremdiĝo kaj disiĝo for de la Eklezio, ofte estas unua paŝo al fremdiĝo kaj disiĝo for de Dio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):