La kristanoj inter malpacienco kaj pacienco (P. Cadei) - 2008-02-14, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kristanoj inter malpacienco kaj pacienco.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La kristanoj inter malpacienco kaj pacienco (P. Cadei)


Fronte al la materiaj kaj moralaj malbonoj, kiuj afliktas la homan vivon, la kristanoj devas eviti du malajn ekstremojn: unue atendi aŭ eĉ postuli, ke Dio venu por solvi la problemojn tuj, senprokraste, eventuale punante malbonfarulojn; due, resti dormemaj kaj indiferentaj, nenion atendante. Jesuo instigis nin al viglado, per jenaj vortoj (Lk 12, 36-40): «Vi estu similaj al viroj atendantaj sian mastron revenontan de edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu la pordon, tuj kiam li alvenos kaj frapos. Beatas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, ĉe sia alveno, trovos viglaj. Vere mi diras al vi, ke la sinjoro sin zonos, li sidigos la servistojn ĉe-table, kaj li mem venos por servi al ili. Kaj se alvenos nokte dum la dua aŭ la tria gardo-parto, kaj li tiel ilin trovos, beatas tiuj servistoj. Sed sciu ke, se la domomastro scius kioma-hore la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. Ankaŭ vi mem estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos».

Tiu instigo al viglado estigis en iuj kristanoj la atendon pri baldaŭa kaj eĉ tuja alveno de Jesuo kiel fina Juĝisto. La Jehovaj atestantoj, kaj pluraj pentekostanaj grupoj, plu kredas ke la mondo-fino estas tre baldaŭa aŭ tuja, malgraŭ la malkonfirmoj de la historio.

Aliflanke pluraj bibliaj paĝoj emfazas ke mallonga tempo ankoraŭ restas. Kial do la alveno de Jesuo Kristo malfruas? Al tio respondas sankta Petro, klarigante ke ĉe Dio la surtera tempo-daŭro estas ĉiuokaze mallonga. Fakte Petro skribas (2 Pt 3, 8-10): «Ne forgesu, miaj amataj: ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj kaj mil jaroj kiel unu tago. La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj kalkulas; sed li paciencas, volante ke neniu pereu, sed ke ĉiuj venu al la pento. La tago de la Sinjoro venos kiel ŝtelisto».

La atendo de baldaŭa reveno de Jesuo, kvankam minoritata, estas tre antikva en la kristana mondo. Jam la apostolo Paŭlo admonis la unuajn kristanojn, kiam li skribis al la Tesalonikanoj (2 Ts 2, 1-3): «Mi petegas vin, gefratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian kolektiĝon ĉe li, ke vi ne facile ŝanceliĝu kaj ne konsterniĝu ĉu per spirito aŭ per parolo aŭ per letero ŝajne skribita de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apud-estus. Tute neniu trompu vin».

La ĝusta kristana konduto ne estas blinda, senespera tolerado, sed espero-plena atendo ke la Sinjoro venos, kiam ajn li volos. Sankta Paŭlo (Rm 8, 17-18) skribas: «Vere ni suferas kun li, por ke ni estu ankaŭ glorataj kun li. Ĉar mi taksas ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro kiu estas revelaciota al ni». Entute la surteraj suferoj estas mallongaj kaj malpezaj kompare kun la eterna vivo, kiun ni atendas en la ĉielo.

Endas do toleri persiste kaj pacience la surterajn suferojn, ĉar la ĉiela vivo, kiun ni esperas, kiel ajn malfrua, estas entute baldaŭa, kaj ĝia valoro tute kompensos tiujn suferojn.

La apostolo Jakobo en sia letero (Jak 5, 7-8) skribas: «Paciencu do, gefratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkulturisto atendas pacience la tre valoran frukton de la tero, ĝis ĝi ricevos la aŭtunan kaj printempan pluvon. Ankaŭ vi mem paciencu, fortikigu viajn korojn, ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas».

Modeloj kaj ĉampionoj de tia pacienca elteno estis kaj estas la martiroj de ĉiuj generacioj. La letero al la hebreoj al ni proponas la ekzemplon de la antikvaj martiroj per jenaj vortoj (Heb 11, 35 - 12, 4): «Ili ne akceptis proponitan liberigon, sed por atingi pli bonan resurekton, ili suferis torturojn. Aliaj suferis mokojn kaj skurĝo-batojn kaj ankaŭ katenojn kaj malliberiĝon. Ili estis ŝtonumataj, turmentataj, dissegitaj, ili per glavo estis mortigitaj; ili vagadis kovritaj per ŝafaj kaj kapraj feloj, tute malriĉaj, subpremate, mistraktate (je ili la mondo ne estis inda!); vagante tra dezertoj kaj sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero... Tial ankaŭ ni mem, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉiun pezaĵon kaj la pekadon kiu nin embarasas, ni konstante trakuru la kurejon antaŭ ni metitan, direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de nia kredo, Jesuo, kiu, anstataŭ la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭadon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en via spirito. Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango en via batalado kontraŭ la pekado».

Konklude: La kristana pacienco ne estas rezignacia kaj sen-aktiva tolerado. Male ĝi estas fido en la ĵetita semo, ĝi ne postulas tuj konstati la fruktojn, sed respektas la tempojn de kreskado kaj maturiĝo, tempojn kiuj apartenas al Dio kaj kaj al la homa libereco.
 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):