Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2008-03-02, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 9:1-41... Gratuloj al prof. d-ro Rokuro Makade kaj p. Bernard Eichkorn, kaj al 'Dia Regno' pro ĝia centjariĝo
Februara leterkesto
Aperis la aliĝilo por ĉi-jara IKUE-Kongreso en Rimini, Italio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 9a, versoj 1 ĝis 41

Karlo: En tiu tempo la blindulo resanigita de Jesuo respondis al Fariseoj kaj diris al ili: De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.

Stefano: En la hodiaŭa Evangelio, Jesuo sanigas simpatindan malriĉan blindulon. Simpatinda, ĉar en tiu epoko, la blinduloj plej ofte vivis per almoz-petado. Poste okazas la konfronto inter la vido kaj la nevido, inter la kompreno kaj la nekompreno. La eksblindulo, kiu nun vidas, povas kompreni kiu Jesuo ja estas pro la sperto de la saniĝo. Sed la religiaj fakuloj ne povas kompreni ĉar iliaj antaŭjuĝoj malpermesas al ili vidi kaj kompreni la realaĵon de Jesuo. Efektive la amo kaj la vero predikataj de Jesuo ebligas nin vidi kaj kompreni pli klare. Malgraŭ la suferoj de nia vivo, Dio daŭre restas potenca ĉeesto en nia vivo. Dio donu al ni kuraĝon akcepti Lian amon kaj Lian veron.


Karlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia programo en Esperanto, dum kiu ni prezentos la februaran leterkeston. En februaro ni elsendis 12-foje. 14 estas la elsendoj dum marto, inkluzive de ekstervica elsendo la 24an de marto, postpaska lundo. Realigas la elsendojn pastro Stefano Hawkes Teeples kaj Carlo Sarandrea, kun pastro Battista Cadei, redaktanto de la ĵaŭdaj rubrikoj.

Stefano: La leteroj ricevitaj estis 36 el jenaj 13 landoj: Germanio (15 leteroj), Ĉeĥa Respubliko (5), Francio (3), Belgio, Bulgario kaj Koreio (po 2), Danlando, Italio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Slovakio kaj Turkio (po unu).

Karlo: Koncerne ret-poŝtajn leterojn, en februaro ili estis dek sep. Entute ni ricevis kvindek-tri korespondaĵojn. Ni krome sciigas ke dum la latinlingva Meso de RV elsendataj la 15an kaj 31an de marto, la dua biblia legaĵo estos en Esperanto.

Stefano: Ankoraŭ ni ŝuldas reciprokajn bondezirojn al aŭskultantoj, kies jarfinaj bondeziraj kartoj la poŝto liveris al ni en februaro. Koran dankon kaj resaluton al Can Zamur (Turkio) kaj familio Gaillard: gepatroj Pascale kaj Samuel, kaj la 3 gefiloj: Priscille, Claire-Lise kaj Jean Matthieu. Gratulojn por la 20a datreveno de la geedziĝo.

Karlo: Ni deziras aliĝi al la ondo da gratuloj (ankaŭ de niaj radio-kolegoj) al profesoro d-ro Rokuro Makabe, kiu oficiale ricevis la altan merit-ordenon “Federacia Meritkruco”. Li bonvolis havigi al ni la fotografion kiu montras la momenton dum kiu li ricevas la distingilon.

Stefano: La informo aperis en lokaj kaj naciaj ĵurnaloj, kaj prof-ro Makabe bonvolis havigi al ni ankaŭ la kopiojn de tiuj artikoloj: unu el ili (aperinta la 27an de februaro en Frankfurter Neue Presse) eĉ havas titolon en Esperanto: “Bonan tagon, mi estas kuracisto”.

Karlo: Kun profunda admiro, ni reeldiras niajn sincerajn gratulojn al prof-ro d-ro Rokuro Makabe, ne nur pro la ricevita agnosko, sed ĉefe pro lia vivo kaj agado. Kaj ni sentas honoron ke li estas amiko de niaj elsendoj kaj, ĝenerale, de ĉiuj esperantlingvaj radio-elsendoj. Ĉion bonan al Vi kaj al Via familio, karega profesoro.

Stefano: Ni rememorigas, ke ankaŭ alia germana esperantisto ricevis "Bundesverdienstkreuz". Temas pri pastro Bernhard Eichkorn, omaĝata pro lia multjara Esperanto-agado en ekumenaj aferoj: eksciinte tion, prof-ro Makabe skribis al pastro Eichkorn: “Ni Esperantistoj povas fieri pri vi!”.

Karlo: Alian motivon por gratuli ni ĉerpis el revuo “Dia Regno”, oficiala organo de Kristana Esperantista Ligo Internacia”, ĉar ĝi atingis la centan jaron post la apero de la unua numero en marto 1908. Verdire la titolo “Dia Regno” aperis por la unua fojo la postan jaron, sed estas fakto ke Paul Hubner iniciatis la kristanan periodaĵon en Esperanto ĝuste antaŭ 100 jaroj.

Stefano: Ni gratulas al KELI kaj ni sendas elkoran saluton kaj bondezirojn por bona laboro al la redaktoro de Dia Regno, Bengt Olof Aradsson, kiu transprenis la taskon el la manoj de Philippe Cousson, antaŭ kelkaj monatoj.

Karlo: Tiu jubilea numero de Dia Regno alportas bedaŭrinde ankaŭ malfeliĉan sciigon: la 28an de januaro forpasis la luterana pastoro Erikas Laiconas el Kaunas (Litovio). Ni preĝe rememoras la forpasinton.

Stefano: Ni revenu al leteroj. Sinjoro Francisko Lorrain el Kanado sendis al ni demandon pri la katolika doktrino rilate al mortindaj pekoj, en rilato kun la religiaj funebraj ritoj por homo, kiu memmortigis sin. La ĉi-teman respondon de pastro Battista Cadei ni elsendos venont-ĵaŭde, kadre de nia semajna rubriko.

Karlo: Estis plezuro por ni ricevi denove raportojn pri aŭskulto el s-ro Anton Kronshage. Li skribas: “Ankoraŭ kelkajn monatojn devas mi zorgeme vivi. Regula aŭskultado de viaj E-elsendoj ne eblos, sed mi provos almenaŭ sporade aŭskulti vin”. Ke Dio benu Vin, karega Anton: ni reeldiras nian amikecajn sentojn al vi. Multe da frataj salutoj al Vi kaj al Via familio.

Stefano: S-ro Thierry Schaefer bonvolis sciigi al ni, ke li tre ŝatas niajn elsendojn. Dankon, kara samideano: per privata letero ni respondis al Via demando pri la franca sekcio de IKUE.

Karlo: El Rumanio sinjorino Irene Szucs, informante pri sia adresoŝanĝo, ankaŭ proponas artikolon pri malnova preĝejo, kiu staras fronte al ŝia loĝloko en urbo Oradea. Jes, kara samideanino, ni volonte akceptos la artikolon.

Stefano: S-ro Miloslav Ŝvaĉek taksis tre interesa nian antaŭan leterkeston. Li skribas: “speciale mian atenton kaptis citaĵo el letero de d-ro Godfredo Van Bergeijk pri la titolo de la Virgulino Maria “Patrino de Dio”: verdire ne povas esti pli granda aŭ pli nobla nomo de la ĉiela nia Panjo ol tiu: Patrino de Dio.

Karlo: “Karaj geamikoj, mi aŭskultas vin ĉiutage kaj sentas min ĉiam kiel en Esperantujo - tion skribis nia kara frato Jiri Laube, kiun ni dankas denove pro la alsendo de lia verko pri eŭropa kultura integriĝo, pri kiu ni parolis dum nia antaŭa leterkesto. Koran resaluton al li kaj ankaŭ al lia samlandano Ieje Patera, kiu sciigas, ke bedaŭrinde la kurtondaj elsendoj de Radio Vatikana estas nun preskaŭ tute neaŭdeblaj ĉe li. “De tempo al tempo mi provas la Interreton” - li skribas - “sed tamen mi kaptas la radioondojn”. Dankon karega frato, pro Via konstanta strebado aŭskulti nin.

Stefano: Koran resaluton al Maria Łaba, kiu sendis bondezirojn okaze de la semajno de Internacia Amikeco. Aliajn ni diru “specialajn” salutojn ni ricevis de s-ro Guido Ricci, ĝenerala sekretario de Skolta E-ligo, kiu sendis multajn skoltajn bondezirojn okaze de la interpensa tago 2008. Ĝi estas tago solenata de la skoltoj la 22an de februaro en la datreveno de la naskiĝtago de la fondinto Baden Powell kaj de lia edzino. Ĝi estas tago en kiu oni pensas dankeme al siaj kolegoj kaj oni kolektas monon por la kresko de la skolta movado.

Karlo: Ni finas per movada informo. Aperis la aliĝilo por la ĉi-jara IKUE-kongreso kiu okazos en Rimini (Italio) de la 30a de aŭgusto ĝis la 6a de septembro. La aliĝilon oni povas tuj elŝuti el www.ikue.org. Aŭ oni povas ĝin ricevi de nia redacio. Ĉiuokaze ĝi aperos en la nun presata numero de revuo Espero Katolika.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):