Kiam la mono fariĝas dio (P. Cadei) - 2008-03-27, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kiam la mono fariĝas dio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kiam la mono fariĝas dio (P. Cadei)


La homo ne povas malhavi religion kaj kulton. Sed kian dion adori? Ofte oni preferas konstrui al si diaĵon aŭ idolon laŭ sia plaĉo, kiel faris la Hebreoj, kiam en la dezerto ili konstruis por si oran bovidon anstataŭ adori la veran Dion. Nuntempe multas la idoloj, tio estas, la aĵoj kaj idealoj, kiuj iel ajn anstataŭigas la ununuran Dion. La katekismo de la katolika Eklezio klarigas, ke okazas idolkulto kiam la homo honoras kaj respektegas kreaĵojn anstataŭ Dion, ĉu temas pri paganaj dioj aŭ diabloj (kiel ekzemple en la satanismo), ĉu pri la milita aŭ politika potenco, aŭ la volupto, aŭ la raso, aŭ la ŝtato, aŭ la mono kaj riĉaĵoj kaj tiel plu.

Koncerne la riĉaĵojn, oni devas gardi sin kontaŭ la risko, ke ili fariĝu kruela tirano, kiu regas nin anstataŭ Dio. Jesuo (Mar 10, 24-25) avertas nin kontraŭ tiu risko kiam li diris:

«Filetoj, kiel malafacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueto de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio!». Kaj alifoje Jesuo diris (Mat 6, 24): «Neniu povas esti sklavo por du mastroj, ĉar aŭ li amos unu kaj malamos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono, tio estas, al riĉaĵo».

Ni devas konstati, ke la nuntempe reganta religio estas ĝuste la riĉaĵ-avido, kiu kunhavas egoismon, perforton, supertrudon. Tia religio ne evitas ekspluatadon, rabadon, ŝteladon, aŭ eĉ fuŝadi la vivmedion, kaj kaŭzas milionojn da ofer-viktimoj. Ni demandas, kial do oni forspezas miliardojn da usonaj dolaroj por provizi la Afrikan kontinenton per detruaj armiloj, dum oni forspezas minimuman kvanton da mono por kontraŭbatali malsaton, malsanojn, malklerecon? Kial oni ne kapablas haltigi kaj nuligi la kultivadon kaj mondan komercadon de narkotaĵoj? Kial en nia dudekunua jarcento, kiu taksas sin civilizacia, ankoraŭ prosperas la sklavigado de virinoj kaj eĉ de infanoj por ke ili prostituiĝu? Kial oni ne sukcesas malpermesi la pornografion? La respondo estas ĉiam ununura: la mono estas la ŝlosilo, kiu malfermas ĉiujn pordojn, buldozo, kiu detruas ĉiajn barilojn, ŝirmilo, kiu blindigas multe da konsciencoj. Tio kaŭzas, ke plej karaj amrilatoj, eĉ familiaj, ŝanĝiĝas al malamo, al perfido de amikeco, foje al murdoj.

Kiel rilatu al la riĉaĵoj la kristanoj? Ili devas eviti du ekstremojn: unuflanke kredi ke bonmora kristanismo nepre devas efiki ekonomian prosperon; aliflanke taksi ke por esti bona kristano oni nepre devas esti tute malriĉa. Unuflanke, do, iuj konsideras la ekonomian bonstaton signo de dia beno por bona kristana konduto, tiel ke oni admonas la malriĉulojn al konvertiĝo tiel ke ili nepre fariĝos riĉaj, ĉar oni opinias la malriĉecon signo de malbona konduto. Aliflanke neniam mankis minoritatoj kiuj instruis ke vera kristano devas forvendi ĉion kaj vivi tute malriĉa. Ankaŭ nuntempe iuj tion asertas kaj diras ke almenaŭ monaĥoj kaj pastroj devus vivi en tuta malriĉeco.

Responde al la du supre menciitaj ekstremoj, la katolika Eklezio instruas ke la diversaj kristanoj havas diversajn vokiĝojn. Iuj vivu en tuta malriĉeco, kaj aliaj rajtas uzi riĉaĵon kondiĉe ke ĝi ne fariĝu kvazaŭ Dio. Ni vidu iom pli detale.

Dum la tuta historio de la kristanismo neniam mankis asketoj, kiuj, pro speciala vokiĝo, praktikis – kaj praktikas – diversajn formojn de malriĉeco. Ekzemple la monaĥoj kaj monaĥinoj devigas sin per la voto de malriĉeco, tiel ke ili ne rajtas havi ajnan personan proprieton sed ili povas nur uzi la aĵojn kiujn la monaĥejestro (abato aŭ superulo) disponigas. Tiu pli malpli rigora malriĉeco estas admono ankaŭ por la ceteraj kristanoj, ke ili ne forgesu ke ekzistas alia valora perlo – kiel diris Jesuo – al kiu oni celu. Sankta Francisko, konata kiel la Malriĉuleto de Asizo, komence ordonis ke liaj kunuloj, la franciskanoj, neniam tuŝu moneron kaj vojaĝu nur piede, neniam rajdnte aŭ veturante. Sed ne ĉiuj kristanoj havas ĉi tian vokiĝon. Sankta Francisko, kies malriĉeco estis tiel rigora, neniam deklaris ke tio estas devo de ĉiuj kristanoj. Li instruis ke la ordinaraj kristanoj estu nek sklavoj de mono nek tute malriĉaj. Inter la du ekstremoj, la konduto de la ordinaraj kristanoj konsistu en honesta laboro, ne egoisma, sed malfermita al la bezonoj de la kunhomoj, por al bezonantoj partodoni el siaj havaĵoj. Fine Jesuo juĝos nin surbaze de nia helpo al bezonantoj, kaj diros (Mat 25, 31-46): «Mi malsatis, kaj vi donis al mi por manĝi; mi soifis, kaj vi donis la mi por trinki; mi estis nuda, kaj vi donis al mi por vesti; mi estis senhejma kaj vi gastigis min.». Tio estos la mezurilo laŭ kiu Jesuo distingos la bonajn dis de la malbonaj homoj. «Ĉar − konkludis Jesuo − ĉiufoje kiam vi tion faris aŭ ne faris al la plej eta el miaj gefratoj, tion vi faris aŭ ne faris al mi».

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):