Sabatismo (P. Cadei) - 2008-04-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Sabatismo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Sabatismo (P. Cadei)

Oni nomas sabatismaj la kristanajn ekleziojn kaj komunumojn, kiuj celebras la semajnan festo-tagon ne dimanĉe, sed sabate, kiel faras la hebreoj. Ili deklaras, ke Jesuo observis kiel sanktan tagon la sabaton (tio estas, la sepan tagon post la mondo-kreo) kaj ne la dimanĉon.

Ni vidu kial plej granda parto de la kristanaj eklezioj festas dimanĉe.

− La centro de la kristana kredo estas la releviĝo el morto de Jesuo, kaj tio okazis la unuan tagon post sabato, tagon kiu pli poste estis nomita «dimanĉo», kiu devenas el la latina «dominica dies», kiu signifas «Sinjora tago».

Pri tio ni trovas spurojn en la Nova Testamento, kaj en dokumentoj de la plej antikva kristana literaturo.

− La Agoj de la Apostoloj rakontas (Ago 20, 7): «En la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo».

− Sankta Paŭlo en la unua letero al la Korintanoj dispozicias, kion fari dum la dimanĉa tago per jenaj vortoj: (1 Kor 16, 1-2): «Rilate al la monkolekto por la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu mon-kolektoj tiam, kiam mi venos».

− Johano, komence de Apokalipso rakontas, ke li havis vizion kaj revelaciojn en la tago de la Sinjoro jene (Apo 1, 10-11): «Mi troviĝis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto, dirantan: ‘Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj’ ».

La plej antikva ekster-biblia kristana literaturo konsentas kun tio. La libro titolita Didakè, verkita ĉirkaŭ la jaro 90-a, diras ke la sanktan vespermanĝon oni celebru dimanĉe.

La episkopo Ignacio la Antiokiano, kiu mortis martire ĉirkaŭ la jaro 110-a, skribis al la Magneziaj kristanoj: «Se ni vivas ankoraŭ laŭ la Mosea leĝo, ni konfesas ke ni ne ricevis la Kristan gracon... [Male la kristanoj] ne plu observas la sabaton, sed vivas laŭ la dimanĉo, en kiu estiĝis nia vivo per Jesuo kaj lia morto, kiujn iuj malkredas».

La letero de Barnabo, verkita ĉirkaŭ la jaro 130-a, skribas interalie: «Ne estas al mi agrablaj la sabatoj, sed... la oka tago, kiu estas komenco de la nova mondo. Pro tio ni travivas kun ĝojo la okan tagon, en kiu Jesuo leviĝis el morto».

La martiro sankta Justeno skribis ĉirkaŭ la jaro 150-a: «En la tago tiel nomata ‘de la Suno’, oni kunvenas ĉiuj kune, loĝantoj urboj kaj kamparoj... Ni kolektiĝas en la tago “de la Suno”, ĉar ĝi estis la unua tago en kiu Dio, transforminte tenebron kaj materion, kreis mondon; Kaj krome en ĉi tiu sama tago Jesuo Kristo, nia Savanto, resurektis el morto. Fakte oni lin krucumis antaŭ-tage de la Saturno-tago, kaj la post-saturnan tagon, kiu estas la Suno-tago, li aperis al siaj Apostoloj kaj disĉiploj kaj instruis al ili ĝuste ĉi tiujn doktrinojn».

Sed la sabatistoj deklaras, ke en la pagana religio la Suno estis kultata kiel Dio, kaj tial oni rajtas diri, ke la Eklezio forlasis la sabaton por la dimanĉo, por aliĝi al pagana kulto. Kion respondi?

Ni respondas, ke la Patroj de la Eklezio inter la diversaj titoloj donitaj al Jesuo, nomis lin ankaŭ “Suno de Justeco”, kiu estas biblia titolo, ĉar ni legas en la profeto Malaĥio: «Por vi, kiuj respektas mian nomon, leviĝos Suno de Justeco, kaj sanigo estas en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados kiel bone nutritaj bovidoj». Cetere Jesuo mem diris: «Mi estas la lumo de la mondo»; Kaj en la vizio de Jesuo, kiun Johano havis en Apokalipso ni legas (Apo 1, 16): «Lia aspekto brilis kiel brilas la suno en sia forteco».

Sed kiel oni transis de la sabato al la dimanĉo? Verdire en la unuaj kristanaj komunumoj estis diversaj tradicioj. La afero ne devas mirigi, ĉar tio koncernis ankaŭ la cirkumcidon, kiun plu praktikis la hebreaj kristanoj, sed neglektis la kristanoj el paganaj gentoj, kaj iom post iom la cirkumcido de la kristanoj ĉesis. Io simila okazis pri la sabata festo kiu iumomente ĉesis, tiel ke baldaŭ ĉiuj kristanoj havis kiel festo-tagon la dimanĉon.

La modernaj sabatistoj estiĝis ek de la deksepa jarcento kadre de la tiel nomata radikala reformacio, kiu celis malaperigi ĉiujn katolikajn (sed ankaŭ ortodoksajn) tradiciojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):