Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj - 2008-04-27, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano: 14:15-21
Meso por la ordino de diakonoj: la ĝojo kaj la espero de la Evangelio; alvoko por kelkaj afrikaj landoj
Aprila leterkesto: unua parto
Gratulojn al UEA pro ĝia 100-jariĝo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - Movadaj informoj

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 14a, versoj 15 ĝis 21

En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: “Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian gvidanton, la Spiriton de la vero, kiu estos kun vi por ĉiam”.

Jesuo parolas pri la Sankta Spirito kaj ties rolo en la vivo de la tiamaj disĉiploj. Sendube, la Spirito donas ankaŭ al nuntempaj kredantoj la samajn diajn amon kaj forton, kiujn Li donis ĉe la komenco de la kristanaro. La laboro de la Spirito en niaj vivoj estas kaŝita. Verŝajne ĝuste pro tio Jesuo longe kaj klare prezentis Lian rolon en nia vivo. Plej grave, la Spirito daŭre igas Jesuon ĉeestanta en nia vivo. La Sinjoro ne iras plu en normala homa korpo en nia mondo; Li tamen ĉie ĉeestas kun ni kaj laboras. Ĉi tiu ĉeesto de la Sinjoro estas ne nur rememoro, sed io pli forta, pli efika, kaj pli aktiva. Se ni per nia vivo permesas tion, la Sankta Spirito transformas nin en korperojn de Kristo en la nuna mondo. Dankon kaj gloron al Dio pro la Spirito donita al ni!

 

BONAN VESPERON karegaj gefratoj! Ĉi-vespere post raporto pri la hodiaŭa agado de la Papo ni prezentos al Vi la unuan parton de nia leterkesto pri monato aprilo.

Benedikto la 16a ĉi-matene gvidis la solenan Meson por la pastra ordino de 29 diakonoj de diocezo Romo. Al ili la Papo donis la mision semi en la mondo la ĝojon de la Evangelio. En mondo ofte malĝoja kaj malpozitiva – diris la Papo – necesas ke la fajro de la Evangelio brulegu en vi. Sen amo al Jesuo – li aldonis – oni ne partoprenas en la Triunua irado, kaj oni enfermiĝas en si mem perdante la kapablon ricevi kaj transdoni Dion. Kio povas esti pli bela ol tio, kio pli granda, pli entuziasmodona ol la kunlaboro por la disvastigo en la mondon de la Parolo de vivo, ol komuniki la vivantan akvon de la Sankta Spirito? La pastroj estas vokataj alporti la Evangelion al ĉiuj, por ke ĉiuj spertu la ĝojon de Kristo kaj estu ĝojo en ĉiu urbo. Ili estas vokataj esti heroldoj de ĉi tiu ĝojo, multobligi ĝin kaj transdoni ĝin, aparte al tiuj, kiuj estas malfeliĉaj kaj angoroplenaj. Via espero – klarigis la Papo – estas Dio, en Jesuo kaj en la Spirito.

Pri la ĝojo kaj la espero, kiuj fontas el la Evangelio, Papo Benedikto la 16a parolis ankaŭ antaŭ la trapreĝo de Regina Coeli je tagmezo, memorigante la apostolan vojaĝon al Usono, kies slogano estis “Kristo, nia espero”. La Papo poste esprimis sian spiritan proksimecon al la multaj orientaj Eklezioj, kiuj hodiaŭ celebras Paskon, laŭ la Julia kalendaro. “Mi invitas ĉiujn – diris la Papo – en la preĝalvoko al la Dipatrino, por ke la vojo, kiun oni ekiris de longa tempo, al dialogo kaj kunlaboro, konduku baldaŭ al pli konkreta kunuleco kun ĉiuj disĉiploj de Kristo, por ke ili estu signo, pli kaj pli lumanta, de espero por la tuta homaro.

Post la trapreĝo de Regina Coeli la Papo ankaŭ lanĉis alvokon por kelkaj afrikaj landoj, petante ke oni ne forgesu la tragikajn eventojn, kiuj trafas aparte Somalion, regionon Darfur kaj Burundion. Mia petdeziro – finis la Papo – estas ke la lokaj politikaj aŭtoritatuloj, la respondeculoj de la internacia komunumo kaj ĉiu bonavola persono ne preterlasu ĉiun klopodon por ĉesigi perfortaĵojn kaj por plenumi la alprenitajn sindevigojn, por ke oni metu firmajn fundamentojn por la paco kaj la progreso.

Nun ni prezentas la unuan parton de nia aprila leterkesto. En aprilo ni faris 13 Esperanto-elsendojn, inkluzive de la venontmerkreda. Ni informas ankaŭ ke biblia legaĵo en Esperanto enestos en la latinlingvaj Sanktaj Mesoj, kiujn Radio Vatikana elsendos la unuan, 22an kaj 30an de majo. Por la realigo de la elsendoj kunlaboras: Pastro Stefano Hawkes-Teeples kaj Carlo Sarandrea. La ĵaŭdan rubrikon redaktas pastro Battista Cadei.

En aprilo ni ricevis 32 leterojn el dek landoj. Duono el la leteroj alvenis el Germanio (16), 7 estis tiuj el Ĉeĥa Respubliko, du el Bulgario, kaj krome ni ricevis po unu leteron el Belgio, Francio, Hispanio, Italio, Koreio, Norvegio kaj Slovakio. La retpoŝtaj leteroj estis 18. Entute dum aprilo ni ricevis 50 korespondaĵojn.

Ankaŭ ĉi-monate, dank’ al la malrapideco de la papera poŝto, ni ricevis paskajn bondezirojn: koran kaj fratan dankon al Roman Heřman (Ĉeĥa Respubliko) kaj al gesinjoroj Lubomir kaj Věra el Slovakio. Ĉi-koncerne, permesu ke ni adresu la plej fratajn bondezirojn kaj salutojn al niaj kristanaj gefratoj, kiuj sekvas la julian aŭ mezepokan kalendaron: kiel ni memorigis antaŭ ne multe per la vortoj de la Papo, hodiaŭ la orient-ritaj Eklezioj celebras Paskon. Interalie, jen la motivo pro kiu Vi nun ne aŭskultas la voĉon de Stefano Hawkes-Teeples: li estas orient-rita pastro kaj nun li celebras Paskon ĉe norditalia komunumo. Al ĉiuj orient-ritaj gefratoj, kiuj aŭskultas nin: “Kristo leviĝis!”

En aprilo alvenis ankoraŭ eĥoj pri la paska bondeziro de la Papo en E-o; el Brazilo, s-ro Gersi Alfredo Bays skribis: “Mi spektis la Paskan meson kaj fakte vidis la panelon de la vorto Esperanto dum televida sendado, tamen ne dum la saluto en Esperanto. Sed mi memoras ke ankaŭ dum la antaŭa Kristnaska papa saluto, kiam oni menciis ke la Papo salutis ankaŭ en la gvarania, oni montris ĝuste la panelon de Esperanto... Korajn salutojn de Gersi Alfredo Bays”.

Ni ĉiam volonte akceptas rimarkojn kaj proponojn por plibonigo: ĉi-monate alvenis 2 atentigoj, S-ro Leopold Patek skribis: “hodiaŭ mi, por prepari radiopaĝon, kontrolis viajn frekvencojn ĉe via retejo kaj mi rimarkis ke ili ne estas aktualaj”. Post la grava rimarko de s-ro Patek ni petis ĝisdatigon de la Esperanto-paĝo en la TTT-ejo de RV.

Alian rimarkon, ĉi-foje pri la papera program-bulteno sendis el Nov-Zelando s-rino Gwenda Sutton, kiu ankaŭ sciigis: “la elsendoj al Sud-Ameriko estas pli bone aŭditaj ĉi tie ol tiuj al Eŭropo. Mi ĝojas ke la elsendoj ankoraŭ ekzistas”, ŝi komentas. Koran dankon al Leopold Patek kaj Gwenda Sutton, ĉar ilia kunlaboremo valoras!

Sinceran resaluton al S-ro Jorma Ahomäki, ĉe kiu – li skribas – ekestis emo rakonti, ke ankaŭ en Finnlando oni sekvas niajn elsendojn. “Dankon pro ĉio – li skribas – kaj ankaŭ pro viaj program-informiloj. Jam nun tagoj estas longaj lumaj eĉ en suda Finnlando. Bonfarton, sanon kaj forton por labori en la internacia lingvo Esperanto. Amike: Jorma Ahomäki en Turku, Finnlando”. Koran dankon pro la bondeziroj, kiujn ni frate kaj amike reciprokas.

Karegaj gefratoj, ni daŭrigos la aprilan leterkeston venontĵaŭde. Fine de la programo ni deziras aliĝi al la ondo da gratuloj kaj bondeziroj, kiujn oni havigas al Universala Esperanto Asocio, kiu morgaŭ solenos la 100an datrevenon de sia fondiĝo, okazinta la 28an de aprilo 1908. Gratulojn kaj bondezirojn al UEA! Carlo Sarandrea salutas Vin. Estu laŭdata Jesuo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):