Sanktaj bildoj kaj devoteco (P. Cadei) - Internaciaj informoj - 2008-05-08, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Sanktaj bildoj kaj devoteco
Raporto pri la situacio de patrinoj kaj naskontinoj en la mondo

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Internaciaj informoj

Sanktaj bildoj kaj devoteco (P. Cadei) - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Sanktaj Bildoj kaj Devoteco”.

 

La kulto de sanktaj bildoj aŭ ikonoj apartenas al la plej antikva kristana tradicio. Ni trovas pri tio atestojn en la romaj katakomboj (tio estas, kristanaj tombejoj en subteraj galerioj), kie ankoraŭ nuntempe eblas admiri bildojn de Jesuo kaj de lia patrino Maria.

La hebrea kaj islama religioj malpermesas bildojn de Dio por emfazi, ke Dio estas tute ne videbla, tute alia, tute supera, tute transcenda kompare kun la videblaj kreaĵoj.

La malnova testamento malpermesas fari sanktajn bildojn, kiel ni legas en Eliro (20, 4): «Ne faru al vi idolon nek bildon de io...». Tamen Dio en la sama malnova Testamento ordonis fari iujn bildojn por religiaj celoj, ekzemple fabriki kupran serpenton kaj orajn kerubojn.

Sankta Johano la Damaskano pravigas la ikon-kulton per jenaj vortoj: «Iam Dio, havante nek korpon nek figuron, tute ne povis esti bildigita. Sed nun, post kiam li vidigis sin en la karno kaj vivis inter homoj, ni povas fari bildon de tio, kion ni vidis pri Dio».

En la Orienta eklezio en la 8-a jarcento estiĝis la ikonoklasta herezo, kiu taksis ĉian sanktan bildon idolaĵo. La bizanca imperiestro Leono la 3-a aliĝis al tiu herezo kaj ordonis rompi kaj detrui ĉiujn sanktajn bildojn. Sed la ekumena koncilio Nicea dua, en la jaro 787-a, deklaris: «Ni difinas kun ĉia rigoro kaj strebo ke, same kiel la bildo de la valorega kaj vivo-dona kruco, la respektindajn kaj sanktajn bildojn, ĉu pentritajn, ĉu mozaikajn aŭ el ajna taŭga materialo, oni devas elmeti en la sanktaj preĝejoj de Dio, sur la sanktaj kultiloj, sur la sanktaj ornatoj, sur la vandoj, sur la tabuloj, en la domoj kaj en la stratoj; ĉu temas pri bildo de nia Sinjoro Dio kaj Savanto Jesuo Kristo, ĉu de nia senmakula Sinjorino, la sankta Di-patrino, de la sanktaj anĝeloj, de ĉiuj sanktuloj kaj justuloj».

En Okcidento, komence de la 16-a jarcento kontraŭbatalis sanktajn bildojn Lutero, la reformaciisto. El katolika flanko la koncilio de Trento en 1563 pravigis la bildo-kulton kaj kondamnis ties kontraŭulojn.

Ni demandas: Ĉu sanktaj bildoj helpas al la kristana pieco? Jes. Antaŭ ĉio ili helpas al analfabetuloj, kiuj povas esti instruitaj per la bildoj, tiel ke en mezepoko oni nomis la pentraĵojn sur la muroj de katedraloj ‘biblio de la malriĉuloj’. Krom tio, la beleco kaj koloro de la sanktaj bildoj estas instigo al meditado kaj preĝado.

La katoliko, kiam li eniras preĝejon, devas antaŭ ĉio serĉi la tabernaklon, kie, se tion indikas lumanta lampo, ĉeestas Kristo-Eŭkaristio en maniero vera kaj, reala: Korpo, Sango, Animo kaj Dieco. La esprimo de nia saluto kaj preĝo iru unue al li. Pli poste oni turnu sin al la bildoj.

Ĉu la katolikoj adoras bildojn? Tute ne. La adorado apartenas nur al Dio. Rilate bildojn ne temas pri adorado, sed pri respekta omaĝo.

La katoliko omaĝas ne la bildon mem, ĉar temas pri materia objekto (statuo, pentraĵo, simbolo). Tio estus idolkultado, kiu estas grava peko. Sed la kristano omaĝas tion aŭ tiun, kiun la bildo prezentas, ekzemple Jesuon Kriston, la Dipatrinon Maria, la Sanktulojn.

La Koncilio Nicea dua klarigas: «Ni intencas ĵaluze gardi sentuŝaj ĉiujn ekleziajn tradiciojn, ĉu skribajn ĉu parolajn. Unu el tiuj koncernas la figuradon per bildoj, laŭ tio ke ĝi tute konkordas kun la evangelia mesaĝo, kaj konfirmas la veran kaj ne fantazian enkarniĝon de la Dia Verbo, ĉar la bildo resendas al tio aŭ tiu, kiun la modelo signifas».

Kiu estas la plej grava sankta bildo? Ĝi estas la bildo de Jesuo krucumito, la tiel nomata Krucifikso, ĉar per la kruco Jesuo estis mortigita sed samtempe glorita, kiel ni legas en pluraj lokoj. Ekzemple en la evangelio laŭ Sankta Johano, Jesuo, aludante sian estontan surkrucan morton, diris: «“Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin… “Kiam mi estos suprenlevita de sur la tero, mi altiros al mi ĉiujn homojn”. Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos».

Kaj Sankta Paŭlo en la letero al la Galatoj: «Por mi estu nenia singloro krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo».

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri la temo “Sanktaj Bildoj kaj Devoteco”. Ni finas per informo: Londono “Save the Children” (Savu la Infanojn) eldonis la naŭan raporton pri la situacio de la patrinoj en la mondo. La situacio estas alarmodona: en la mondo, pli ol ducent milionoj da infanoj ne ricevas kuracadon, kaj pli ol dek milionoj mortas ĉiujare pro netaŭga sanitara asisto. La raporto substrekas profundajn malsamecojn: dum en la skandinaviaj landoj estas ŝtatoj kiuj proponas la plej bonajn kondiĉojn por la patrinoj kaj naskontinoj, en afrikaj landoj - inter ili Niĝerlando, Ĉadlando, Angolo kaj Eritreo - la bonstato de la infanoj kaj patrinoj estas multe pli aĉa. Por kalkuli ĉi tiun statistikon oni konsideris la riskon de mortigebleco de gravedulinoj, la kvaliton de la asistado dum la nasko, la averaĝan vivodaŭron, la leĝon por defendo de patrineco kaj la ĉeeston de la virinoj en la naciaj registaroj. La raporto sciigas, ke oni estas tre for de la atingo de la kvara celo de la jarmilo: malkreskigi dutrione la infanan mortigeblecon ene de 2015.

Karaj gefratoj, bonvolu reaŭskulti nin venontan dimanĉon per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):