Kio estis la rilato de la Katolika Eklezio kun la Biblio dum pasintaj jarcentoj? (P. Cadei) - 2008-06-19, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kio estis la rilato de la Katolika Eklezio kun la Biblio dum pasintaj jarcentoj?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kio estis la rilato de la Katolika Eklezio kun la Biblio dum pasintaj jarcentoj? (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo dediĉita al la tradicia rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto".

 

Kiel ni raportis plurfoje, venontan monaton oktobron okazos en Vatikano la ĝenerala asembleo de la Sinodo de la Episkopoj, en kiu oni pritraktos la temon pri la Parolo de Dio. Prezentante ĝian labor-dokumenton, la sekretario de la Sinodo deklaris, ke hodiaŭ la Biblio, kvankam ĝi ekzistas en pluraj centoj da lingvaj eldonoj, tamen daŭre estas malmulte legata. Sed kiu estis la rilato de la katolika Eklezio kun la Biblio dum la pasintaj jarcentoj ? Al ĉi tiu demando respondas la ĉi-vespera eseo pretigita de pastro Battista Cadei.

Se oni legas iujn kontraŭkatolikajn librojn aŭ artikolojn, ŝajnas ke en la pasintaj jarcentoj la katolika Eklezio nenion faris krom bruligi bibliojn kaj ties legantojn ! Ĉu tio estas vero?

Senpartia kaj kompetenta historia esploro pruvas ke plejtempe la Biblio havis en la Eklezio honoran rolon, kaj ke bedaŭrindaj misuzoj kaj malpermesoj apartenas al malfeliĉa periodo de la historio, kiel reago al la Protestanta Reformacio. Do, ni faru historian resumon pri tiuj ĉi rilatoj inter la katolika eklezio kaj la Biblio.

1) La unua historia periodo estas tiu de la patroj de la Eklezio, kiuj konsistigas la oran epokon de la kristana penso. La bibliaj komentarioj de la ekleziaj patroj, kiel Aŭgusteno, Ambrozo, Bazilio, Johano Krizostomo, Hieronimo ktp, konsistigas ankoraŭ aktualan riĉegan trezorejon por la kristana vivo. Ni menciu la sloganon de sankta Hieronimo (vivinta ekde la jaro 347 ĝis 420): "Ignori la sanktajn Skribojn signifas ignori Jesuon Kriston".

2) La dua periodo estas la mezepoko. Ĝin karakterizis la monaĥismo, kies preĝado havis kiel kernon la meditadon de la Biblio. Ni menciu kelke da ekzemploj.

- La plej fama devoteca libro de mezepoko estas certe "La imitado de Kristo" (de ĝi haveblas du versioj en Esperanto). Nu, en tiu ĉi ora libreto, preskaŭ ĉiu frazo estas biblia citaĵo aŭ parafrazo.

- Sankta Gregoro la Granda (vivinta de la jaro 540 ĝis 604) skribis ke la Biblio "estas anonco de vero kiu vokas al la ĉiela patrolando, deturnas ties legantojn dis de la surteraj deziroj, por ke ili brakumu la ĉielajn bonaĵojn...".

- La angla klerulo sankta Bedo (vivinta ekde 674 ĝis 735) skribis: "La Sankta Skribo superas ĉiujn ceterajn skribaĵojn ne nur pro sia aŭtoritato, ĉar ĝi estas Dia, aŭ pro sia utileco, ĉar ĝi kondukas al la eterna vivo, sed ankaŭ pro sia antikveco kaj formo".

- La germana monaĥo Rabano Maŭro (vivinta de 784 ĝis 856) skribis: "Al instruantoj sin mem, aŭ taskitaj instrui aliulojn, ne licas ignori la sciencon de la sanktaj skriboj".

3) La tria periodo estas la humanismo. Humanistoj lernis la bibliajn lingvojn kaj plifortikigis la bibliajn studojn. La itala humanisto Lorenzo Valla (vivinta de 1407 ĝis 1457) skribis: "Ĉiuj simplaj vortoj da la Sankta Skribo estas juvelŝtonoj per kiuj estas konstruita la ĉiela Jerusalemo...". En tiu epoko oni komencis disvastigi nacilingvajn tradukojn de la Biblio. Gravega evento estis la invento de la presado, kiu ege malpliigis la koston de la libroj, kiuj ĝis tiam estis luksaĵo havebla nur de malmulte da homoj. Historie, la unua presita libro estis ĝuste la Biblio, kies unua eldono okazis en 1452. En 1516, la nederlanda Erasmo el Roterdamo skribis: "Mi volus ke eĉ ĉiuj virinetoj legu la Evangelion, legu la leterojn de Paŭlo. Kaj dezirinde ke ili tradukiĝu en ĉiujn lingvojn, tiel ke povu ilin legi ne nur Skotoj kaj Irlandanoj, se eĉ Turkoj kaj Saracenoj".

4) La kvara periodo estas tiu de Protestantismo kaj Kontraŭreformacio. Bedaŭrinde post la ekesto de la protestanta movado, lanĉita de la germana monaĥo Lutero (vivinta de 1483 ĝis 1546), la katolika eklezio fariĝis rigora. La animpaŝtista intenco estis bona: rimedi la doktrinan ĥaoson kaŭzitan de la protestanta reformacio, kiu rajtigis personajn interpretojn, kiuj foje deturnis for de la ĝusta kredo. Ĉi-cele en 1546 la Koncilio de Trento decidis: a) Prizorgi latinan tradukon de la Biblio laŭeble plej fidelan al la originalo; b) ne allasi la biblian interpreton al la individua libera arbitreco; c) subigi al la kontrolo de la Eklezio la presadon kaj disvendon de Biblioj. Pli poste eĉ por posedo de tradukita biblio oni postulis eklezian rajtigon. Tiaj ĉi ekleziaj dispozicioj, kvankam faritaj por protekti kontraŭ eraroj aŭ misuzoj, fakte deturnis la katolikojn dis de la kontakto kun la Biblio, escepte de la bibliaj fragmentoj kutime legataj en la liturgiaj celebroj. Bonŝance ne ĉesis en la Eklezio la esploroj kaj la eldonoj de la Biblio en la originalaj lingvoj. La religia arto plu havas bibliajn enhavojn. - Iuj sanktuloj instigas al spirita uzo de la Biblio. Sankta Alfonso (vivinta de 1696 ĝis 1787), ekzemple, skribis: "Ja belas kaj bonas la amasoj da kontemploj pri la pasiono de Jesuo, kiujn komponis devotaj verkistoj: sed certe plimulte impresas kristanon unu sola vorto de la Sanktaj Skriboj ol cent kaj mil kontemploj kaj revelacioj kiujn skribis devotuloj."

5) En nia epoko konstateblas reflorado de la biblia apostolado en la Eklezio. Al ĝi celos interalie la venont-oktobra Sinodo de Episkopoj.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “Biblio en la pasintaj jarcentoj”.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon ! Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):