Antikva kaj nova paganismo (P. Cadei) - 2008-07-03, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Antikva kaj nova paganismo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Antikva kaj nova paganismo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto, dediĉita al nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", kiun redaktis pastro Battista Cadei. Ĉi-vespere ni parolos pri la temo "Antikva kaj nova paganismo".

 

En la okcidenta mondo, oni ĝenerale difinas pagana ĉiun religion, kiu ne agnoskas ununuran personan Dion. Ĉi-sence estas paganaj ĉiuj religioj krom la hebrea, la kristana kaj la islamana. Estas konate ke la popoloj de la antikva Eŭropo - Helenoj, Romianoj, Ĝermanoj, Slavoj - sekvis diversajn paganajn religiojn, kiuj kultis plurajn virajn kaj virinajn diaĵojn, kiuj reprezentis la naturajn fortojn (la tondron, la fekundecon, ktp...) aŭ la homajn aktivadojn (la militon, la komercadon, la amon, ktp). La kristanismo komencis disvastiĝi ek de la predikado de la apostoloj de Jesuo, sed la kristanigo de Eŭropo estis malrapida, kaj daŭris ĉirkaŭ mil jarojn. Eŭropon unuecigis la kristanismo, kiu pli poste disvastiĝis ankaŭ en Ameriko kaj Aŭstralio, kaj iomete en aliaj mondo-partoj. Ek de la sepa jarcento disvastiĝis alia monoteisma religio, nome la islamana, kiu nuntempe konsistas el ĉirkaŭ unu miliardo da kredantoj kaj koncernas la nordan Afrikon kaj parton de Azio. En la regionoj, kie disvastiĝis la monoteismaj religioj, ne tute malaperis la paganismo, kiu transvivis sub formo de sorĉadoj, magiismo kaj diversaj superstiĉoj.

Sed oni ne kredu, ke tiaj restaĵoj de paganismo estas heredaĵo nur de malklera kampula popolo: pluraj kulturaj homoj de la pasinteco, kaj ankaŭ de la nuna epoko, ŝatis kaj ŝatas kaj propagandas paganajn valorojn. En Eŭropo oni nomis Renesanco la deksesan kaj deksepan jarcentojn. La vorto Renesanco signifas Renaskiĝon de la paganaj kulturo kaj artoj post la supozata obskurantismo de la meza epoko. La dekoka jarcento estis la epoko de la klerismo kaj de la franca revolucio, dum kiu oni tute malŝatis la katolikan eklezion kaj laŭdegis la paganismon. Io simila direblas ankaŭ pri la romantikismo. En la Germana mondo, paganaj mitoj kiel la Nibelungoj kaj la Valkirioj, prezentas ne nur estetikajn sed ankaŭ moralajn valorojn. Ni menciu ankaŭ la germanan poeton kaj dramverkiston Goethe, kies verko, nome Faust, prezentas paganan idealon de homo, kiu allasas sian animon al diablo, por perforti la diajn leĝojn, kaj per tio atingi superhomajn nivelojn. Sub la influo de alia germana aŭtoro, nome Nietzsche, kiu priploris la klasikajn diojn, la artistoj konkure pritraktis paganajn diaĵojn kiel aktivajn realaĵojn en la kosmo. Pli poste Hitler kaj la naziisma movado laŭdegis la paganajn prapatrojn de la arjana raso.

Ankaŭ nuntempe konstateblas grandioza reviviĝo de la paganismo. La sorĉ-arto ne plu estas estas taksata afero de malkleruloj, sed io laŭmoda. Al dioj de la antikva Eŭropo oni aldonas diaĵojn egiptajn, hindajn, japanajn, afrikajn, indianajn, ktp. En Ameriko la paganaj kaj sorĉismaj kultejoj estas ege multnombraj. Se oni esploras la interreton oni povas konstati, ke la paganaj kaj sorĉismaj centroj pli kaj pli multiĝas. Foje al la paganismo oni aldonas miksaĵojn el ekologio kaj feminismo. Ekzemple la sorĉistino nome Ŝan el Londono sendas siajn mesaĝojn al "ĉiuj bonavolaj virinoj", ilin instigante al magiaĵoj kaj adorado de la antikvaj paganaj dioj. En pluraj urboj abundas princinoj de Mallumo, fakaj pri okultaj sciencoj, sorĉistinoj praktikantaj ritojn de reĝo Salomono kaj kiuj sin deklaras konantaj la nigran magion, majstrinoj pri okultismo kaj egipta paganismo. Ne nur virinoj, sed ankaŭ viroj praktikas kaj majstras paganajn kaj sorĉajn ritojn.

Oni pretendas ke la paganismo, pro tio ke ĝi estas tre antikva, gardas praajn sekretajn magiajn trezorojn, ĉerpitajn kiam la prahomoj senpere kontaktis la diojn kaj la naturajn fortojn.

La nunepoka paganismo do ne estas post-restaĵo de arkaikaj kulturoj, aŭ propraĵo de malkleraj homoj. Ĝi resendas al sentoj kaj pensomanieroj de la homoj de la tria miljaro. Fakte ĝi proponas elementojn de la post-moderneco, kiel ekzemple la seksa libereco kiel absoluta valoro. La nuna paganismo estas foje feminisma, kaj proponas ekzalton de la virino kiel havanta antikvan kaj okultan potencon kaj sciencon. Alia post-moderna eco estas la narcisismo, kiu pretendas al senlima potenco, al nuligo de la moralaj reguloj, al akra kritiko kontraŭ la kristanismo, taksata kiel religio de pekado, sinofero, rezigno kaj nuligo de la volupto. La novpaganaj religioj proponas la iluzion de individua feliĉo kiun oni atingu ĉiakoste, eĉ per sangaj paktoj kun la obskuraj diaĵoj de la pagana mondo, aŭ eĉ kun la diablo mem.

Bedaŭrinde la paganaj pseŭdo-valoroj ne donas la feliĉon kaj la koran pacon, kiu nur povas deveni el la agnosko de Dio, kiu pro amo kreis nin, per la dek ordonoj gvidas nin, kaj per la kruco de Jesuo Kristo pardonas kaj savas nin.

 

Por nia semajna rubriko, ni parolis pri la temo “Antikva kaj nova paganismo”.

Karegaj gefratoj, venontan dimanĉon ni prezentos interalie la duan parton de la junia leterkesto. Nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):