Meditado (P. Cadei) - 2008-07-24, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Meditado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Meditado (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto!

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri "Meditado".

 

Meditado estas profunda atento kaj pensa kaj mensa koncentriĝo pri spirita au religia objekto aŭ temo. Ni konstatas, ke meditadon praktikas plej diversaj religiaj tradicioj en la tuta mondo. Pra-hinduismaj prezentas la meditadon kiel vojon al la kono aŭ sperto pri la Absoluto. Diversaj jogo-skoloj ellaboris metodon aŭ procedaron de meditado.

En ĉi-lastaj jardekoj populariĝis en okcidento diversaj «orientaj aŭ orienteskaj metodoj» de meditado, kiel la «Zen-metodo», la «Transcenda Meditado» kaj diversaj formoj de «Jogo». Tiajn ĉi metodojn el ne kristana deveno ofte praktikas ankaŭ kristanoj. Endas do respondi la demandon, ĉu tio estas senproblema aŭ, male, oni devas prudente distingi. Jen kelke da konsideroj, surbaze de la Katekismo de la Katolika Eklezio (numeroj 2705 ĝis 2708), kaj de la Letero de la papa Kongregacio de la Instruo de la Kredo pri Iuj aspektoj de la kristana meditado (letero eldonita en la jaro 1983).

La kristana meditado estas, antaŭ ĉio, strebo kompreni la kialon kaj kielon de la kristana vivo, por aliĝi al Dio, kaj plenumi lian volon. Al tio povas helpi diversaj iloj, kiel la Evangelio, la libroj de spirita pieco, la kontemplado de la naturo, la pripenso de la historio aŭ de personaj spertoj kaj travivaĵoj... La meditado ĉiuokaze devas konduki al jena preĝ-peto: «Sinjoro, kion vi volas, ke mi faru? ».

La metodoj aŭ skoloj de kristana meditado estas pluraj, sed ĉiuj relativaj: nur gravas spirite progresi, avanci, per la Sankta Spirito, sur la ununura vojo de preĝado, tio estas: Jesuo Kristo. «Ĉiu metodo de preĝado valoras nur laŭmezure ke ĝi devenas el, kaj kondukas al Kristo, Vojo, Vero kaj Vivo...», deklaris Johano Paŭlo la II-a; temas pri klara starpunkto fronte al «iuj metodoj de preĝado kiujn ne inspiras la Evangelio, kaj kiuj praktike tendencas flanken meti Jesuon Kriston, kaj strebi al mensa malpleno, kiu en la kristanismo estas sensenca». Nepras ke Jesuo estu la centro de la kristana preĝo.

Kion do diri pri orientaj formoj de meditado? Antaŭ ĉio oni devas konscii la diversan religian kaj kulturan radikon de certaj medit-metodoj. Ofte ĝi havas kiel bazon negativan koncepton pri la korpo kaj la materio, kaj konsekvence ili taksas ke la «malpleno» aŭ la «nenio» estas la plej alta nivelo de meditado; aŭ kredas la karman kaj la reenkarniĝon, kiujn la kristana kredo ne povas akcepti; aŭ instruas ke ni mem estas fajrero de Dio, kiun ni reatingas per la meditado. En ĉi-lasta kazo Dio koincidas kun la hama subjekto, kaj ne estas la Kreinto (Alia ol la homo) kiu amis nin kiel unua, oferante por ni sian ununuran Filon.

La dokumento de la Kongregacio por la instruo de la kredo nin avertas kontraŭ la «...provo – ni citas - , ne imuna el riskoj kaj eraroj, kunfandi la kristanan meditadon kun la ne kristana. La ĉi-sencaj proponoj estas multnombraj kaj pli malpli radikalaj: iuj aplikas orientajn metodojn nur cele al vere kristana kontemplado; aliaj plu-iras kaj klopodas estigi, per diversaj teknikoj, spiritajn travivaĵojn analogajn al tiuj priskribitaj en la libroj de katolikaj mistikuloj; triaj aŭdacas meti tiun absoluton sen imagoj nek konceptoj, propran de la budaisma teorio, sur la sama nivelo de la Majesto de Dio, revelaciita en Jesuo Kristo, «...malkonfesante ke la mondaj aĵoj povas konsistigi spuron kiu resendas al la senfineco de Dio» (Pri iuj aspektoj..., 12).

Post tiu firma averto kontraŭ eblaj riskoj por la kredo, la Kongregacia dokumento parolas pri la pozitivaj riĉaĵoj, kiujn la okcidenta spiriteco povus ricevi de orientaj medit-metodoj. «Tio ne malhelpas – agnoskas la dokumento – ke aŭtentikaj medit-praktikoj el la kristana Oriento kaj el la grandaj ne-kristanaj religioj, kiuj logas la nuntempan homon, splitigitan kaj erarvojan, povas konsistigi taŭgan rimedon por helpi la preĝanton resti en si mem malfermita antaŭ Dio, eĉ meze de la eksteraj ekscitoj». Cetere aliaj ekleziaj dokumentoj rekomendas la komunikon de spiritaj valoroj en la interreligiaj rilatoj. Kaj ne mankas anim-paŝtistoj, kiuj faras laŭdindajn provojn alpreni elementojn el aliaj religioj kaj spiritaj vojoj. Sed – ni tion diru klare! – ne estas afero por amatoroj aŭ diletantoj: por esti frukto-dona, ĝi postulas firman radikiĝon en la kristana kredo kaj en la Eklezio; grandan kompetentecon por klarigi la reciprokajn punktojn neakordigeblajn, krom la konverĝojn. Krome, oni konsciu la riskon de relativismo, nuntempe tre populara.

Konklude, la proponojn de apliko de orientaj medit-metodoj al la kristana preĝado oni devos daŭre ekzameni, diligente distingante enhavojn kaj metodojn, por eviti danĝeran sinkretismon (kio estas malkoheran kunmeton de divers-originaj religiaj elementoj).

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “Meditado”.

Karegaj gefratoj, ni havas tempon por anonci, ke estas presata nova numero de revuo Espero Katolika. Nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):