Evangelio kaj religia penso - Komentario: Mateo 15:21-28 (P. Cadei) - 2008-08-17, dim | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Komentario: Mateo 15:21-28 La Biblio (daŭrigo): Kial la Biblio prezentas Dion perfortan? |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto
|
|
Evangelio kaj religia penso - Komentario: Mateo 15:21-28 (P. Cadei) Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto. EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 15a, versoj 21 ĝis 28: "En tiu tempo virino Kanaana venis kaj adorkliniĝis al Jesuo, dirante: Sinjoro, helpu min. Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al En la bibliaj legaĵoj de la hodiaŭa liturgio, oni facile trovas kunligan temon: en ĉiuj tri estas komenca kontraŭmeto inter la popolo de Izraelo, unuflanke, kaj la "fremduloj", la "nacianoj" (la ne-hebreoj), la kanaana virino, aliflanke. Sed samtempe, en ĉiuj tri legaĵoj estas la supero de tia kontraŭmeto, en rilato kun Dio aŭ kun Jesuo Kristo: la Sinjoro ĝojigos en sia preĝejo ne nur la filojn de Izraelo, sed ankaŭ la fremdulojn kiuj aliĝas al la Eternulo kaj observas lian leĝon, diras profeto Jesajo; en sia savoplano, Dio aranĝis ĉion, tiel ke ĉu hebreoj ĉu nacianoj, la paganoj, povas sperti lian mizerikordon kaj gracon, diras sankta Paŭlo; kaj Jesuo, kvankam li diras ke li estis sendita nur al la "perdiĝintaj ŝafoj de la domo de Izraelo", ĉar la irado de la savo estas komence ligita al unu popolo kaj teritorio antaŭ ol fariĝi universala, konkrete elaŭdas la humilan kaj fidoplenan petegon de la kanaana virino, pro ŝia vere granda fido. En ĉi tiu kaj en aliaj okazoj, Jesuo laŭdas la fidon de fremdulo, de iu kiu ne estas membro de la popolo de Dio. Ĉu ni kapablas akcepti kaj admiri tion, kio estas bona en la aliaj, en tiuj kiuj estas plej foraj el nia mondokoncepto? Bonan vesperon karegaj gefratoj! Kiel ni jam faras de kelkaj elsendoj, ĉi-vespere ni daŭrigas nian etan serion pri la Biblio. Ni traktas ĉi-vespere pri la temo "Kial la Biblio prezentas Dion perforta?". La tekston redaktis pastro Battista Cadei. Jen la problemo! La kristana leganto foje estas ŝokita legante en Oni provis solvi la problemon tra diversaj vojoj: * En la unuaj jarcentoj de la kristanismo, iuj asertis ke temas pri du diversaj dioj: * Aliflanke iu aŭtoro proponis kuriozan solvon, dirante ke komence Dio estis juna, malpacienca kaj kolerema, sed pli poste, fariĝinte maljuna, li estiĝis la «bonkora Dio», pacienca kaj kompatoplena. Ni ne scias, ĉu tiu aŭtoro diris tion ŝerce aŭ serioze. Ĉiuokaze temas pri neakceptebla solvo, ĉar Dio estas tute senŝanĝa. Por serĉi ĝustan solvon de la problemo pri la ŝajna krueleco de Dio, ni antaŭ ĉio rimarku, ke en Aliflanke, la Bibliaj deklaroj ke Dio batas la tutan klanon, kaj eĉ la idaron, konsciigas ke la malbono, kiun oni faras, havas ankaŭ socian efikon: «... per la bildo de la generacioj solidarece punitaj, la Biblio pripensigas ke la pekado havas ankaŭ socian disradiadon, trafante la komunumon per imitado, per influo, per solidareca konsento. La pekado neniam restas nur individua afero, sed kiel la bono, disradiiĝas.» (F. Ravasi). Aliflanke la teksto supre menciita el Eliro 34 pri solidara respondeco, deklaras ke la kompatemo de Dio kiu daŭras mil generaciojn, ege superas lian punan justecon, kiu daŭras nur ĝis la tri kaj kvara generacio: ni citas: «Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, ege pacienca, favorkora kaj fidela, kiu konservas favorkorecon por mil generacioj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa, kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj en la tria kaj kvara generacioj!» (Eliro 34, 6-7). Ni traktis pri la temo "Kial la Biblio prezentas Dion perforta?". Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontajn merkredon kaj ĵaŭdon per la dua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas Vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus. |
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):