Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"? (P. Cadei) - 2008-08-21, ĵaŭ | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"?
|
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto
|
|
Kial ni ne akceptas la principon pri "sola biblio"? (P. Cadei) Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto. Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto ! Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni daŭrigas la etan serion da konversacioj pri la Biblio. Ĉi-vespere ni parolos pri la temo Biblio "Kial ni ne akceptas la principon pri 'sola Biblio'?". Kiam, ek de la jaro 1517a, ekestis disputoj inter la Reformaciantoj (tiel nomitaj protestantoj) kaj la Romkatolikoj, iuj protestantoj asertis jenon: anstataŭ baziĝi sur homaj tradicioj, ni baziĝu nur sur la Biblio (latine: Sola Scriptura): pri ĝi ĉiuj kristanoj devas konsenti! Male Kial Kiel okazas la tradiciado de la kredo? Dumil jaroj de kristanismo pruvas ke la deirpunkto por fariĝi kristano, ĝenerale ne estas la legado de la Biblio, sed la kredo de la kristana komunumo. Kiam sankta Paŭlo parolas pri la Evangelio, li ne aludas la skribitan tekston (kiu ankoraŭ ne ekzistis), sed sian predikadon. Al la Korintanoj li skribas: «Vi estas letero de Kristo verkita de ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de Oni ankaŭ rimarku ke la Biblio ne enhavas... la indekson de la Biblio! Kiel difini ke la Evangelio laŭ Mateo apartenas al la Biblio, dum tiu laŭ Tomaso estas apokrifa, tio estas, ne apartenas al ĝi? Tio ne eblas surbaze de La opinio laŭ kiu, se deiri el la Biblio, ne okazos malkonsentoj, estas iluzia revo. Historie eblas konstati ke la disfragmentiĝo de la kristanoj en diversaj eklezioj, kongregacioj, grupoj, kaj eĉ sektoj, rimarkinde plimultiĝis ĝuste ek de kiam, post Sed atentu! Deklarante (kaj pravigante) ke la Biblio kutime ne estas la deirpunkto en la transdono de la kredo, kaj ke la «sola Biblio» estas nesufiĉa, ni tute ne intencas malpliigi nek relativigi la fundamentan rolon de la Biblio en la kristana vivo. Tute ne! La esenca graveco de la Biblio estas eksterduba. Ni nur intencas diri ke la Biblio sen la kredo de la Eklezio fakte ne plu estas sekura gvidanto. Sed la Eklezio tute ne estas reganto de la Biblio: la Eklezio havas la devon gardi la Biblion, servi ĝin, esplori ĝin, aŭskultante tion, kion Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la temo "Kial ni ne akceptas la principon pri 'sola Biblio'?". Karegaj gefratoj, ĉi tiu rubriko estas je via dispono; se vi havas demandojn, skribu al: Radio Vatikana, Esperanto Redakcio, 00120, Vatikana Civito; retpoŝte: esperanto@vatiradio.va. Carlo Sarandrea salutas Vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus. |
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):