La uzo de la Biblio en la kristana vivo (P. Cadei) - 2008-08-28, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La uzo de la Biblio en la kristana vivo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La uzo de la Biblio en la kristana vivo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto ! Ĉi-vespere ni daŭrigas kaj finas la mallongan serion de niaj rubrikoj dediĉitaj al la Biblio. La lasta konversacio temas pri "La uzo de la Biblio en la kristana vivo". Dum niaj konversacioj ni jam parolis pri la fakto, ke la Biblio laŭ la kristanoj estas la sankta libro kiu enhavas la revelacion, kiun Dio malkaŝis al la homaro. Sed la Biblion oni povas uzi aŭ misuzi; unu el la bibliaj misuzoj estas la “biblio-mancio” kiu intencas solvi problemojn serĉante supernaturajn respondojn en la Biblio legante la unuan frazon kiu hazarde trafas la okulon ĉe malfermo de biblia paĝo. Evidente temas pri magio kaj superstiĉo.

 

Sed, do kiel devas roli la Biblio en la vivo de la kristanaj komunumoj kaj unuopuloj? Ek de ĉiam la Biblio konsistigas la kernon de la unua parto de la eŭkaristia celebro. La Patroj de la Eklezio igis la Biblion bazo de siaj predikoj kaj katekezoj. En Mezepoko la "lectio divina" (Dia legado) konsistigis la bazon de la preĝado de la monaĥoj. Sekve de la Protestanta Reformacio (ek de la 1517-a jaro) kiu starigis la Biblion kiel ununuran aŭtoritaton, la katolika Eklezio emfazis ke persona biblia legado ne estas en si mem nepra devo. Tia legado, se ĝi okazas ekster la kadro de la eklezia kredo, estas eĉ danĝera. Tial la Eklezio malpermesis legi bibliajn tradukojn, se ili ne estis eklezie rajtigitaj kaj akompanataj de oportunaj komentarioj. Sed dum la lastaj jardekoj, danke al la biblia movado kaj al la Dua Vatikana Koncilio, la Eklezio lanĉis novan biblian apostoladon.

Kompreneble, la diversaj katolikaj komunumoj en la mondo travivas diversajn situaciojn koncerne la Biblion. Hodiaŭ ni faros kelke da rimarkoj, deirante el noto de la episkopara konferenco de Italio. La italaj episkopoj rimarkas, ke la uzo de la Biblio lastatempe disvastiĝis laŭ rimarkinda maniero, sed ankoraŭ ne sufiĉe. Krom tio ili emfazas ke foje kaŭzas zorgojn la ne korekta interpreto de la biblia teksto, kiu bezonas historiajn kaj kritikajn kriteriojn. Krom tio oni devas ĉiam konsideri la kadron de la kredo de la Eklezio, kaj ties vivantan tradicion doktrinan, liturgian, moralan kaj socialan.

La Eklezio rekomendas preparon de servantoj kaj animantoj de la Dia Parolo, kiuj inicu la kristanan popolon al la Biblio, por ĝin aŭksulti, pripreĝi, aktualigi kaj apliki en la ĉiutaga vivo. Oni rekomendas la Dian legadon: ĝi estas "individua aŭ komunuma legado, de biblia fragmento, kiun oni akceptu kiel vorton de Dio, kaj kiu evoluas sub la stimulo de la Sankta Spirito en medito, preĝado kaj kontemplo". Oni ankaŭ konsilas al la kristanaj familioj prepari la dimanĉan eŭkaristian celebron legante kune la bibliajn tekstojn de la venonta dimanĉo. La nepre necesa baza inico al la Biblio estas ebla danke al divers-nivelaj enkondukaj kursoj, kaj per diversaj presitaj kaj aŭd-vidaj didaktikaj helpiloj. Tio necesas por distingi kaj eviti la misuzojn de la Biblio flanke de fundamentistoj kaj sekvantoj de novaj religioj.

Beata Papo Johano la 23a deklaris ke nuntempe estas nepardoneble, por kristano inda je tiu nomo, ignori la sanktajn skribojn. Post papo Johano fariĝis eĉ pli urĝa la devo sin prepari al korekta legado de la Biblio, pro tio ke intertempe plimultiĝis la misaj interpretoj de la Biblio (ekzemple la Jehovaj Atestantoj de domo al domo, la fundamentistoj, la esoteristoj, la spiritistoj, la reenkarnistoj, la anoj de ufologiaj religioj, kiuj misinterpretas la Biblio). La kristanoj do rajtas kaj devas esti gvidataj al ĝusta legado de la parolo de Dio.

Sed iuj katolikoj kontraŭdiras ke oni devas eviti la riskon troigi la emfazon pri Biblio, por ne imiti la fundamentismon aŭ la protestantan principon pri sola Biblio, kaj do oni kontentiĝu per nur aŭskulto de liturgiaj legaĵoj kaj predikoj. Kion respondi al ĉi tiu tezo?

Ni respondas per ekzemplo. Foje, kiam alvenas nutraĵoj al tre malsatantaj homoj, ili dekomence manĝegas avide, kaj tio kaŭzas misdigestojn, gravajn intestajn problemojn, kaj foje eĉ la morton. Fronte al tiaj problemoj, la solvo ne estas: lasi tiujn homojn en malsato, sed zorgi laŭgradan nutradon, konsiderante ke iliaj stomakoj kaj intestoj ankoraŭ ne kapablas elporti grandajn kvantojn da nutraĵo. Analoge koncerne la Biblion: por eviti unuflankecajn troigojn, la solvo ne estas rezigni la Biblion, kaj lasi la popolon malklera pri ĝi, sed prizorgi metodan kaj laŭgradan enkondukon. La enkonduko devas koncerni la bazojn lingvajn, historiajn, literaturajn kaj interpretajn. Ĉio laŭ la kredo de la Eklezio, kiu estas la maniero laŭ kiu dum du mil jaroj la kristana komunumo komprenis la Parolon de Dio.

 

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", ni parolis pri "La uzo de la Biblio en la kristana vivo”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Karegaj gefratoj, kiel ni diris komence, finiĝas nia malgranda serio pri la Biblio, sed ni restas je via dispono por eventualaj demandoj pri la Sankta Libro de la kristanoj. Venontan ĵaŭdon 4-an de septembro ni pritraktos denove la temon pri la kristana meditado instigita de letero de nia aŭskultanto Francisko Lorrain el Kanado. Venontan dimanĉon ni prezentos la unuan parton de nia aŭgusta leterkesto kaj malgrandan raporton pri la IKUE-Kongreso kiu inaŭguriĝos post-morgaŭ en Rimini - Italio. Karegaj gefratoj, do ĝis reaŭdo! Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):