Influo kaj manipulado (P. Cadei) - Internaciaj informoj - 2008-09-11, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Influo kaj manipulado
Itinero de papo Benedikto en Francio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Internaciaj informoj

Influo kaj manipulado (P. Cadei) - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia elsendo en Esperanto.

Por nia semajna rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Influo kaj manipulado”.

 

Pri influo kaj manipulado estas granda debato inter fakuloj. Unu partio asertas ke «sektoj aplikas cerbo-lavon»; la alia diras ke tio estas danĝera legendo, ĉar surbaze de ĝi povus estiĝi religia diskriminacio, eĉ kontraŭ la katolika religio, ĉar iuj supozus, ke ankaŭ ĝi mem faras cerbo-lavon. Krom tio, supozi ke tiuj kies ideojn ni ne konsentas estas viktimoj de cerbo-lavo, povus esti tro facila elturniĝo, por eviti la klopodon esplori la verajn motivojn kaj la personajn respondecojn.

Transe de la ekstremaj starpunktoj, ni rimarkas antaŭ ĉio, ke la psiĥa influo estas normala en la interhomaj rilatoj. Sur ĝi baziĝas la politika propagando, la reklamado, sed ankaŭ la religia predikado, la edukado kaj la lernejo. Sed oni devas distingi influon pravan kaj eĉ devan, spirite liberigan, ekzemple la edukadon; kaj formojn de kondiĉado diskutindajn kaj eĉ malaprobindajn, kiaj estas ekzemple kiam oni aplikas trompon, kaĵolojn, aŭ male kulpo-sentojn, faston, maldormon, fizikan aŭ psiĥan izoladon, persekutadon de la eks-adeptoj. Memkompreneble tiaj kondutoj devas esti pruvitaj sen antaŭjuĝoj.

Reciproka influo estas do necesa. Ĉiu homo naskiĝas kaj evoluas en medio de reciprokaj influoj, sen kiuj ne ekzistus vera homo. La sperto pri «sovaĝaj infanoj» (infanoj trovitaj pasint-epoke en la hinda ĝangalo) pruvis, ke sen homa influo dum la unuaj vivo-jaroj, mankas homaj ecoj en tiuj infanoj, kiuj restas handikapitaj sur la kampo psiĥologia, socia kaj morala. En tiaj “sovaĝaj infanoj” senrimede mankas parolkapablo kaj racio.

La influo do povas esti prava kaj deva, aŭ malbona. Malbona estas la influo kiu aplikas manipuladon, stumpigante aŭ blokante la evoluon de la persona libereco. La etimologia senco de “manipulado” signifas apliki manon por modli, movi, delokigi, ekspluati. Figura-sence, manipulado signifas do trakti personon kiel objekton, sen moralaj konsideroj, forigante de li aŭ ŝi spiritan liberecon, fundamentan dignon, personan originalecon.

Influo do estas duspeca: unu honesta, kaj la alia malhonesta, unu senprofita, la alia ekspluatema. La manipulado agadas super kun homo nur siaprofite. Eĉ kiam la manipulanto lasas al la manipulato kelke da profitoj, li tion faras nur taktike, por pli efike trompi lin, kredigante ke oni nur celas helpi lin, sen persona profito. Prava influo, male, celas al vera avantaĝo por la influato, rigardata kiel partnero, interparolanto kun agnoskata digno, libero kaj originaleco. Prava influo estas nur instigo, invito, propono, foje firma kaj rezoluta, foje necesa kaj utila, ekzemple por eduki la gefilojn. Male la manipulado estas nur trudo, diktaĵo, ordono, deviga, absoluta, eĉ se foje maskita.

Ofte la manipulado sin prezentas sub plaĉaj, flataj trajtoj, ruzoj subtilaj kaj ŝajne avantaĝaj, kiuj tamen kamuflas trudajn celojn. La prava influo helpas la evoluon, la edukan formadon, la aŭtentikan sanon korpan, mensan kaj spiritan de la individuo. Ĝi helpas la memstarecon de la personeco. La manipulado kondukas tre ofte al malaktivemo, al reduktiĝo, al malprogreso en la rilatoj personaj, familiaj kaj sociaj, al dismembriĝo de la personeco, al sentaŭgeco, kaj al etaj aŭ gravaj mensaj malsanoj. Tragike estas, kiam la manipulito iluziiĝas ke li apartenas al privilegia supera klaso kaj nivelo, al elito, ke li posedas la tutan veron; ke entute li estas feliĉa, dum fakte li tute ne kapablas pritaksi sian situacion, nek kritiki la ricevitan manipuladon, nek kompreni kio estas vera libereco, sendependeco, memstareco. La manipulado kondukas al sentoj de supereco aŭ malsupereco, al disiĝo, al rifuzo, al ekskluziveco, al malkonsento kaj malamo. Male la honesta interhoma influo helpas por starigi verajn, firmajn, fortikajn kaj konstantajn rilatojn de reciproka amikeco aŭ amo.

 

Por nia semajna rubriko ni parolis ĉi-vespere pri “Influo kaj manipulado”. Karegaj gefratoj, morgaŭ komenciĝos la vojaĝo de la Papo al Francio en la 115-a datreveno de la aperoj de la Dipatrino en Lurdo. La Papo forlasos Romon je la loka horo 9:30 kaj estos akceptita en Parizo je la horo 11:15. Post omaĝa vizito al la prezidanto de la respubliko kaj renkontiĝo kun la ŝtataj aŭtoritatuloj, la Papo morgaŭ posttagmeze havos renkontiĝon kun la reprezentantoj de la hebrea komunumo; sekvos renkontiĝo kun la mondo de kulturo, kaj la tago finiĝos per la celebro de la vesperaj preĝoj kun pastroj, gereligiuloj, seminarianoj kaj diakonoj en la Katedralo de Nia Sinjorino el kiu vespere la Papo adresos saluton al la gejunuloj. Ekde sabato la Papo estos en Lurdo. Ni raportos pri ĉi tiu vojaĝo de Benedikto la 16-a al Francio dum niaj venontaj elsendoj.

Nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):