Novaj revelacioj (P. Cadei) - Internaciaj informoj - 2008-10-16, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Novaj revelacioj
Solenado de la 30-a datreveno de la elekto de papo Johano Paŭlo la dua kun nova biografia filmo; celebro de la vesperaj preĝoj kun papo Benedikto kaj patriarko Bartolomeo; politka interveno de la eklezio ne estas entrudiĝo; eraraj valoroj estas la baza motivo de la manko de nutraĵoj; konkuro de la latina lingvo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Internaciaj informoj

Novaj revelacioj (P. Cadei) - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj! La semajna rubriko de pastro Battista Cadei pri “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, parolas al ni ĉivespere pri “Novaj Revelacioj”.

 

Kiom da katolikaj episkopoj nunepoke frontas al delikataj problemoj por distingi “privatajn revelaciojn”, fenomenojn kiuj aspektas miraklaj, kaj supozajn aperojn de Maria aŭ de Sanktuloj! Ĝi estas temaro tre malfacila por konstati, des pli por esplori kaj pritaksi. Sed oni ne rajtas neglekti ĝin, se konsideri la intereson, kiun ĝi estigas ĉe multe da personoj, kaj kiu jam nun trairas ĉiujn kulturajn nivelojn de la socio.

 

Ĉu la kristano rajtas agnoski novajn revelaciojn? Doktrinajn revelaciojn tute ne, ĉar la apostolo Paŭlo (Gal 1, 8) skribas: “Eĉ se ni mem, aŭ eĉ anĝelo el la ĉielo al vi instruus Evangelion malsaman ol tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita”. La profunda kialo de tiu starpunkto, estas nia kredo en Jesuo definitiva Revelacianto de la Patro.

 

Iuj protestantaj grupoj kredas, ke ĉiuj tiel nomataj aperoj kaj revelacioj, devenas de la diablo. La katolika eklezio malakceptas doktrinajn revelaciojn, sed agnoskas la eblecon de praktikaj revelacioj, tiel nomitaj “privataj revelacioj”, por ilin distingi dis de la “publika revelacio”, tio estas la enhavo de la Biblio. Mondkonataj estas la aperoj de Lurdo en Francio kaj de Fatimo en Portugalio, kiuj rolas sufiĉe gravan rolon en la popola devoteco. Sed krom tiuj, kiujn la eklezio agnoskas kiel eblajn (kvankam ne devigajn), estas multege da aliaj supozitaj aperoj, pri kiuj endas distingi. Jen la kriterioj por distingi:

 

Unue) Diligenta kaj preciza analizo de la faktoj, per la helpo de fakuloj (medicinistoj, psikologoj ktp.).

 

Due) Ortodokseco, tio estas, ĝusta kristana katolika kredo, konforme al la instruoj de Kristo kaj al la doktrino de la Eklezio. Tiu ĉi sola kriterio ne pruvas ke iu privata revelacio estas aŭtentika, sed ke ĝi povas esti tia.

 

Trie) Pozitivaj fruktoj, ĉefe konvertiĝoj. La viziulo ne devas eltiri el tio gajnojn aŭ profitojn; kaj li ne devas kontraŭi al la unueco de la eklezio.

 

Kvare) Akcepto de la juĝo de la Eklezio, kiu devas distingi tion kio devenas el la Sankta Spirito disde tio kio havas malican aŭ suspektindan fonton.

 

Ne tiel pruvo-povaj estas la eksterordinaraj kaj mirigaj okazaĵoj, kiuj ne ĉiam estas veraj mirakloj.

 

Kion fari koncerne privatajn revelaciojn? Ili povas esti karismoj, kiuj helpas en la kristana vivo. Sed oni ĉiam devas ilin taksi laŭ la supre menciitaj kriterioj, ne donante al ili tutecan kredon, sendepende de la Evangelio kaj de la Eklezio.

 

Surbaze de la kristana principo, ke Jesuo estas la lasta kaj definitiva Revelacianto de Dio, la Eklezio ne povas akcepti la doktrinojn de la Mormonoj, nek de la korea respektinda Moon, nek de la hinda Sai Baba, kiuj sin prezentas kiel perantojn de novaj revelacioj.

 

Egalmaniere ni ne povas akcepti la tiel nomatajn esoterajn revelaciojn, tio estas, revelaciaĵojn sekrete havigitajn ne al la tuta kredantaro sed nur al malmultaj elitaj, privilegiitaj inicitoj. Sed la Krista Evangelio estas por ĉiuj: ĝi tute ne ekskluzivas simplajn kaj malklerajn disĉiplojn!

 

La samon ni devas diri koncerne la spiritismajn aŭ mediumajn revelaciojn, per supozitaj kontaktoj kun mortintoj, aŭ kun alispecaj spiritoj kaj eĉ kun eksterteranoj. La Biblio tiaĵojn malpermesas. Estas do suspektindaj la mesaĝoj sciigitaj per la tiel nomata psikoskribado aŭ aŭtomata skribo, tio estas, la fenomeno per kiu foje oni skribas ion kun la impreso ke ne la subjekto mem intencas skribi, sed ekstera forto kondukas onies manon kiu skribas alies mesaĝon, kaj oni taksas ke tion efektivigas spirito aŭ animo de mortinta familiano.

 

Konklude, ni memoru ke nia kredo ne dependas de miraklaj kaj mirigaj faktoj, sed ĝi havas kiel fundamenton unu Personon, nome Jesuo Kristo, kiu al la dubema Tomaso diris: “Ĉar vi vidis, vi kredas; beatas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.”

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto” ni parolis ĉi-vespere pri la temo “Novaj Revelacioj”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

 

Kaj nun aliaj informoj: la hodiaŭa 30-a datreveno ekde la elekto de papo Johano Paŭlo la 2-a estis solenata per multaj eventoj en la tuta mondo. Hodiaŭ posttagmeze Benedikto la 16-a spektis filmon “Atesto” kiu baziĝas sur la libro “Vivo kun Karol”, verkita de kardinalo ĉefepiskopo de Krakovo Stanislaw Dwicz kun la verkisto Gianfrancos Widerkosk. Kardinalo Dwicz mem, kiu dum 27 jaroj estis sekretario de papo Wojtila, celebris ĉi-matene meson memore pri Johano Paŭlo la 2-a en la Baziliko de Sankta Petro.

Romo: post morgaŭ sabate, en la Siksta Kapelo, okazos la celebro de la vesperaj preĝoj je la ĉeesto de la Papo kaj de la Ortodoksa Ekumena Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a.

Romo: “kiam la Eklezio intervenas en la politika debato, ĝi ne faras entrudiĝon”, tion redeklaris hodiaŭ la Papo okaze de aŭdienco donita al la episkopoj de Ekvadoro. La Papo substrekis, ke kvankam la agado de la Eklezio ne povas esti konfuzita kun tiu politika, ĝi tamen proponas al la tuta homa komunumo sian kontribuon, pere de medito kaj moralaj juĝoj, ankaŭ pri tiuj politikaj temoj kiuj aparte koncernas la dignon de la homa persono.

Romo: baza motivo de la manko de nutraĵoj por ĉiuj estas eraraj valoroj sur kiu baziĝas la internaciaj rilatoj. Ĝi estas la alvoko de Benedikto la 16-a entenita en la mesaĝo al la direktoro de FAO, Jacques Diuf, okaze de la hodiaŭa monda tago de nutrado. La Papo petas al la internacia komunumo realigi kuraĝajn decidojn kiuj ĉiam respektu la dignon de la homa persono.

Rimini, Italio: venontsemajne, 28-an de oktobro, en Rimini okazos konkuro de la latina lingvo; al ĝi povos partopreni seminarianoj kiuj aĝas inter 18 ĝis 22 jaroj. La konkuron lanĉas klasika liceo rememore pri mons-ro Guilhermo Zanoni, de Rimini, unua latinisto ĉe la Sankta Seĝo dum pli ol 20 jaroj. La konkuro konsistos el la traduko en la italan de teksto en la klasika latino.

 

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):