Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2008-10-26, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 22:34-40
Papo Benedikto vizitos Afrikon en marto; raporto pri la konkluda mesaĝo de la Sinodo de Episkopoj pri la Parolo de Dio
Movada informo: forpasis Bernard Golden.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 22a, versoj 34 ĝis 40

Carlo: En tiu tempo Jesuo responde al la leĝomajstro diris: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.”

Carlo: Ami la homon por ami Dion. Ambaŭ demandoj ricevis de Jesuo esencan respondon: la unua ordono estas ami Dion; la dua, kiu estas simila, estas ami la homojn. Oni ne povas, sekve, pensi ke la alveno de Dio en ies konscienco estigas la forigon de la homo. La renkonto kun Dio renovigas kaj perfektigas la atenton kaj zorgemon rilate al la homoj. Kiam Dio persone riveliĝas, li faras tion uzante la kategoriojn de la homoj. Tial, li montras sin Patro, Filo, spirito de amo kaj li eminente riveliĝas en la humaneco de Jesuo Kristo. Pro tio, ne estas troigi aserti: necesas koni la homon por koni Dion; ami la homon por ami Dion.

...........................................................

Carlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Ni dediĉas la ĉi-vesperan elsendon al la konkudoj de la sinodo de la episkopoj. La oktobran leterkeston Vi povos aŭskulti venontan dimanĉon. Per solena eŭkaristia celebro, gvidata de la Papo Benedikto la 16-a en la Baziliko de Sankta Petro, finiĝis ĉi-matene la laboroj de la sinodo de la episkopoj pri la Parolo de Dio. Je la centro de la prediko de la Papo estis speciala penso por la pastroj kaj espiskopoj de la kontinenta Ĉinio kaj la anonco de apostola vojaĝo, kiun li faros al Afriko en marto 2009; la Papo iros al Kamerunio por liveri al la reprezentantoj de la afrikaj episkoparaj konferencoj la labor-dokumenton de la sinodo dediĉita al la Afriko; de tie, li iros al Angolo por soleni la 500-an datrevenon ekde la apero de la Evangelio en tiu lando. Je tagmezo antaŭ la anĝelusa preĝo la Papo plie adresis alvokon por la paco de la kristanoj en Hindio kaj en Irako, kaj favore al la religia libereco en la tuta mondo. Nun ni revuas la konkludojn de la sinodo.

Stefano: Hieraŭ matene la konkluda kunveno aprobis la 55 finajn proponojn. La latinlingva teksto tamen estas rezervita por la Papo, kiu uzos ĝin por prilabori la oficialan postsinodan instigon. Intertempe, hieraŭ matene, estis prezentita la konkluda mesaĝo de la sinodo. La mesaĝo invitas pli kaj pli ami kaj koni la Parolon de Dio.

Carlo: Al la Biblio oni alproksimiĝas ne nur per la rigoro de la interpreto (ekzegezo) sed ankaŭ per la koro. Laŭ ĉi tiu eldiro, strukturiĝas la 4-parta fina mesaĝo. 4 partoj laŭ la aspektoj de la Parolo de Dio: ĝia voĉo (la revelacio), ĝia vizaĝo (Jesuo Kristo), ĝia domo (la Eklezio), ĝiaj vojoj (la misiado).

Stefano: En siaj unuaj du partoj la dokumento memorigas la grandecon de la Parolo de Dio, kiu estas efika, kreanta kaj savodona, principo de la estaĵoj kaj de la historio, de la kreaĵaro kaj de la elaĉeto. Sed ankaŭ la teksto memorigas la forton de la Parolo kiu fariĝis karno, kaj eniris la spacon kaj tempon, kaj alprenis homan vizaĝon, tiun de Jesuo Kristo. Pro tio la alproksimiĝo al la Biblio okazas per la renkonto kun Persono, kiu donas novan horizonton al la vivo.

Carlo: En la paĝoj dediĉitaj al la misiado, la mesaĝo akcentas la familion, kiel fundamentan lokon en kiun enirigi la Parolon de Dio, kaj en kiu la novaj generacioj devas ricevi taŭgan instruadon kiu gustumigu al ili la allogecon de Kristo. La dokumento aludas ankaŭ la tiel nomatajn “miskvartalojn de la mondo”, kie ennestiĝas suferado kaj malriĉeco. La kristanoj devas misiadi por anonci la dian parolon de espero.

Stefano: Sekvas la ĉapitro kiu emfazas la gravecon de la dialogo kaj renkonto kun la hebrea popolo kaj kun Islamo. Plie la teksto mencias ankaŭ budhismon kaj konfuceanismon.

Carlo: Estas menciitaj ankaŭ la nekredantoj kiuj zorgas praktiki justecon kaj ami bonecon: al ili oni devas proponi la puran ateston pri la horizontoj de vero kaj amo revelaciitaj de la Parolo de Dio.

Stefano: Pivotaj estas la partoj kiuj parolas pri predikoj kaj ekumena dialogo. Surbaze de la agoj de la apostoloj, kiam la didake’ - la instruo pri la Parolo - estis unuigita kun la dispecigo de la pano, la eŭkaristio, la dokumento diras ke la fundamenta instruo pri la Biblio ricevata de la fideluloj okazas per la predikoj, antaŭ la celebro de la eŭkaristio.

Carlo: Alia realaĵo estas, ke interne de la kristana Eklezio, kvankam ne laŭ plena unueco, ĉeestas ankaŭ la ortodoksaj kaj evangelianaj gefratoj, kiuj sentas profundan honoradon kaj respekton por la Parolo de Dio. Pro tio la dokumento diras, ke la unua, baza realaĵo de unueco okazas ĝuste ĉirkaŭ la Parolo de Dio, atende de la plena unueco.

Stefano: La mesaĝo finiĝas per esprimo de dankoj al tri grupoj da personoj. Antaŭ ĉio al la studantoj pri la Parolo de Dio. Sekvas dankemo por tiuj kiuj instruas la Biblion, aparte al la katekistoj - ĉefe al tiuj, kiuj aktivas en landoj, kie la manko de pastroj igas, ke ili estu la unuaj anoncantoj de la Parolo: granda energio, kiu ebligas, ke la Parolo de Dio daŭre iru laŭ la vojoj de la mondo. Plia danko iras al la martiroj pro la Parolo, tiuj gefratoj, kiuj pro fideleco kaj kohereco al la aŭskultita Parolo, estas persekutataj aŭ eĉ mortigitaj pro sia atesto. “Kiel atestantoj kaj martiroj - skribas la episkopoj - ili diras pri la forto de la dia Parolo, origino de ilia kredo, espero kaj amo al Dio kaj al la homoj.”

Carlo: Ni raportis la mesaĝo de la Sinodo pri la parolo de Dio. Kiel ni diris komence, la episkopoj faris 55 proponojn rezervitajn al la Papo. Ili ĝenerale emfazas la neceson disvastigi kaj enkulturigi la Biblion. En tio multe helpas la familioj, la misiistoj, sed ankaŭ la soci-komunikiloj kaj – diras la dokumento – utilas la pli kaj pli necesaj tradukoj de la Biblio en la lokaj lingvoj. Unu el la proponoj redeklaras la gravecon de la liturgio de la horoj kaj de la etaj ekleziaj komunumoj, kie aŭskulti, mediti kaj studi la Parolon de Dio.

Stefano: Gravas la 22a propono, kiu instigas pli oftan praktikon de la grupa preĝanta legado de la Biblio, el kiu fontu karitataj agadoj. Fine la proponoj emfazas, ke la misiista tasko anonci la Bonan Sciigon apartenas al ĉiuj baptitoj; la proponoj avertas kontraŭ la sektoj, redeklaras la neceson defendi la rajton kaj liberecon de la personoj aŭskulti la Parolon de Dio, kaj substrekas la neceson dialogi kun la hebreoj, la islamanoj, kaj aliaj religioj, kadre de la komuna biblia bazo kaj de la respekto de la homaj rajtoj.

Carlo: Ni parolis pri la konkludaj dokumentoj de la sinodo de la episkopoj. Ni finas per funebra informo: la 19-an de oktobro, 82-jaraĝa, forpasis la konata esperantisto Bernard Golden. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de tiom da tekstoj, ke oni lastatempe uzis la novan vorton “Goldeni” en la signifo “abunde verki por ĉiaj periodaĵoj”. Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ni esprimas kondolencon al la familio Golden. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):