Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2008-11-02, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 6 : 37-40
Oktobra leterkesto: 1-a parto
Movada informo: en Ĉeĥio, Miloslav Svaĉek, prezidanto de IKUE, estas honorigita kiel esperantisto per la medalo Komenio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 6a, versoj 37 ĝis 40

Carlo: En tiu tempo Jesuo respondis al siaj disĉiploj dirante: “Estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.”

Stefano: La hodiaŭ liturgia memorigo de ĉiuj mortintoj komencis en la 10a jarcento en la benediktana monaĥejo de Kluni'. Je epoko de la unua mondmilito la tiama Papo Benedikto la 15a donis al ĉiuj pastroj la eblecon celebri tri mesojn dum la nuna tago, kiam oni parolas pri morto. La morto por la kristano ne estas momento je la fino de la surtera irado, momento fremda el la cetero de tiu vivo. La surtera vivo estas pretiĝo por tiu ĉiela, ni estas en ĝi kiel infanoj en la patrina ventro: nia surtera vivo estas periodo de formado, luktoj kaj unuaj elektoj. Per la morto la homo trovas sin fronte al ĉio, kio estas la objekto de liaj plej profundaj petsopiroj. Li staros fronte al Kristo kaj ĝi estos definitiva elekto, konstruigita per ĉiuj partaj elektoj de ĉi tiu vivo. Kristo atendas nin, per malfermitaj brakoj. La homo kiu elektas Kriston trovos en tiu amo la plenan kaj definitiva ĝojon.

......................................................................................................

Carlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. Bonvolu aŭskulti la oktobran leterkeston. En oktobro ni elsendis 14-foje. 13 estas la elsendoj dum novembro, inkluzive de la nuna.

Stefano: Koncerne la oktobran leterkeston la paperaj leteroj ricevitaj estis tridek unu el jenaj dek landoj:

Carlo: Germanio – dek unu leteroj

Stefano: Ĉeĥa Respubliko – dek

Carlo: Belgio kaj Pollando – po du

Stefano: sekvas po unu letero – Bulgario

Carlo: Brazilo

Stefano: Hispanio

Carlo: Koreio

Stefano: Italio

Carlo: kaj Nederlando. Koncerne ret-poŝtajn leterojn, en oktobro ili estis 24. Entute ni ricevis 55 korespondaĵojn.

Stefano: Mi devas konfesi, ke mi estis kortuŝita de la signoj de amemo kaj subteno, kiuj Vi havigis al ni okaze de la kvarmila elsendo de nia programo, la 5an de oktobro. Vere ĝojiga estas la fakto, ke la eta jubileo alportis mesaĝojn de aŭskultantoj, kiuj por la unua fojo skribis al ni. Ĝi estis la kazo ekzemple de s-ro Paŭlo Sergio Viana, el Brazilo. Jen lia retmesaĝo:

Carlo: “Mi ĵus aŭskultis vian lastan radioelsendon per la reto kaj mi skribas al vi por varma gratulo! Viaj elparolo kaj programenhavo estas eminentaj! La voĉoj estas agrablaj kaj la mesaĝoj klare kristanaj kaj humanismaj. Ĉiu Esperantisto – daŭrigas s-ro Viana – devus aŭskulti vian programon, sendepende de kredo kaj favore al tutmonda frateco. Mi intencas de nun fariĝi kutima vizitanto. Frate, Paŭlo Sergio Viana.”

Stefano: Ankoraŭ el Brazilo: s-ro Arno Volkmer gratulas, aldonante iom kuraĝan hipotezon: “de longe mi ĉiame auskultas viajn elsendojn, kun egaj profitoj spiritaj kaj lingvaj. Laŭdinda estas via laboro – nepre benata de Dio! Jesuo sendis homojn por diskonigi sian Dian mesaĝon... Eble hodiaŭ ankaŭ Li uzus kaj interreton, tiom bone kompreneblan kaj reaŭdigeblan, kaj Esperanton, kreitan por interfratigi la gentojn, ja tre taŭgan por prediki la Dian parolon kaj pacon... Denove mi dankas kaj gratulas vin. Ke Dio ĉiujn benu! Arno Volkmer.”

Carlo: El Portugalio, Cosme Resina tiel dankis: “aŭdi viajn informojn kaj instruojn en Esperanto, allogas min. Dankon pro la granda plezuro kiun mi sentis.”

Stefano: El Belgio sendis siajn gratulojn ne nur al ni, sed rekte al la direktoro de la programoj de RV (kiu havigis kopion de la mesaĝo) s-ro Leo De Cooman. Li skribas: “mia edzino kaj mi tre aprecas, ke vi dissendas en la lingvo Esperanto kaj ni elkore gratulas vin kaj viajn kunlaborantojn pro la daŭra disaŭdigo de saĝaj vortoj al la tuta mondo, je la speciala okazo de la kvarmila elsendo. Ni tre deziras la kontinuadon de viaj esperantlingvaj elsendoj. Leo De Cooman kun Elisabeth Clément.”

Carlo: Kompreneble ankaŭ konataj korespondantoj deziris esprimi siajn sentojn pro nia jubileo. Unu el la pioniraj aŭskultantoj estas s-ro Jiří Laŭbe: “Karaj fratoj kaj samideanoj, tiu eksterordinara jubileo devigas min sendi al vi miajn plenkorajn salutojn kaj bondezirojn. Tute klare mi memoras la unuajn kelksekundajn elsendojn je la horo 0:30 nokte. Tio estis en la tempo de mia kvindekjariĝo, kiam mi ricevis de mia familio donace brak-horloĝon, kiu vekis min ĉiam por via elsendo. Ankoraŭfoje, koran dankon pro viaj informoj. Nun ĝojigas min precipe la rapida evoluo en la sfero de viglaj kontaktoj interreligiaj, dum la sinodo de episkopoj. Spirite mi travivas tion kvazaŭ reale. Kore salutas, Jiři Laŭbe, Ĉeĥio.”

Stefano: Alia dekomenca aŭskultanto estas s-ro Leopold Patek (Aŭstrio): “elkoran gratulon pro via kvarmila elsendo! - li skribas - ĉar mi jam en la jaro 1970 esperantiĝis, mi povis travivi la naskiĝon de via programo kaj sekvi la evoluon de la elsendo. En la jaro 1977 via programo havis pli da kolegoj kiuj produktas oficialajn radioprogramojn ol nun, kiuj bedaŭrinde malaperis, kaj la nun ekzistantaj Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia (tiam Radio Pekino).”

Carlo: “Kara Redakcio, lige kun la kvarmila Disaŭdigo de Radio Vatikana en Esperanto, estu bonvolaj akcepti mian plej koran gratulon kaj bondeziron - Dian benon, sanon kaj dankemon de la esperantistaj fideluloj. Kun estimo kaj salutoj el Pollando, Stanislao Smigielski.”

Stefano: “Karaj redakcianoj, gratulon pro via 4000a elsendo! Gratulon al ĉiuj kunlaborantoj de la E-programo! Vi pravas parolante pri la miraklo de Esperanto, kuniganta, komunikiganta, dialogiganta homojn el disaj partoj de la mondo. Inter ĉiuj malfacilaĵoj de la nuna mondo, ekzistas tamen lokoj, kiel via elsendo, kie homoj, trans opini-diferencoj, kore renkontiĝas. Frate salutas vin, Francisko Lorrain, Montrealo (Kebekio, Kanado).”

Carlo: “Per tiu ĉi eta mesaĝo, okaze de la 4000 elsendo en Esperanto, mi deziras danki kaj gratuli ĉiujn kiuj ebligas al la esperantaj elsendoj esti daŭre aŭskulteblaj. Aparte mi dankas la direktoron de la programoj de Radio Vatikana kiu gastigas la programojn kaj ege gratulas la amikojn de la Redakcio, kiuj per sia senlaca laboro semas etan greneron en la vasta kaj varia esperanto grundo. Tre elkore ĉiujn mi salutas. Silvia Garnero.”

Carlo: Karegaj, ni daŭrigos legi Viajn mesaĝojn venontdimanĉe: ni ripetas al ĉiuj, nian dankemon kaj esprimojn de kortuŝo kaj amikeco pro Viaj belaj kaj noblaj vortoj pri ni, sed ĉefe pro Via subteno. Ke Dio rekompencu Vin ĉiujn.

Stefano: Estas bele fini per ĝojiga movada informo: la 27an de oktobro dum impona solenaĵo frato Miloslav Ŝvaĉek, prezidanto de IKUE kaj konstanta aŭskultanto, estis honorigita kiel esperantisto per medalo de Komenio fare de ĉefurbestro pro liaj tutvivaj Esperanto-aktivadoj. El 25 proponoj estis elektitaj nur 5 personoj reprezente de diversaj agadoj. Ni kore gratulas al frato Miloslav Ŝvaĉek.

Carlo: Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):