Irenismo (P. Cadei) - 2008-11-13, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Irenismo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Irenismo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Irenismo”.

 

Estas konate ke la rilatoj inter la religioj povas esti tre diversaj: ek de malamikecaj kaj persekutaj kondutoj, ĝis akcepto kaj dialogo. La dialogo mem povas esti tre diversa, kaj ne ĉiuj formoj de dialogo estas akcepteblaj. La ĝusta dialogo devas antaŭ ĉio eviti du ekstremojn:

 

1) la 'polemikon' (el la greka lingvo «pòlemos» = milito), kiam oni emfazas nur la negativajn aspektojn de alies religio, kaj oni ne respektas la konsciencan liberecon;

 

2) la 'irenismo' (el la greka «eiréne» = paco), kiam por amo al paco oni rezignas esencajn elementojn de sia propra kredo. Ni konsentas ke la religia paco estas valoro, al kiu oni strebu kun granda klopodo, sed ni ne akceptas irenismon, kiu estas strebado al iluzia paco, bazita ne sur respekto al la vero. Estas iluzia la dialogo en kiu oni ne malkaŝas la vidpunktojn de ambaŭ partioj, malŝajnigante, pro misa ekumenismo aŭ mallaŭdinda relativismo, la diversecojn de la du doktrinoj.

Por esti frukto-dona, la interreligia dialogo devas esti un «kunaĵo de pozitivaj kaj konstruaj rilatoj, kun homoj kaj komunumoj de aliaj kredoj, por interkonatiĝo kaj reciproka spirita pliriĉiĝo, intencante obei la veron kaj respekti la liberecon». Tial:

 

«Oni ne taksu la dialogon kiel specon de cedo, marĉando, kvazaŭ forvendo de la kredo, aŭ de sia propra identeco. Male, ne eblas fari seriozan dialogon kun reciproka pliriĉiĝo, sen klareco pri sia kaj alies identeco.» Skribis Martin Buber: "Kiam du personoj dialogas kun sincereco, unu el la duopo estas Dio".

 

Sed kiel eblas vera dialogo en kiu unuflanke estu rigora aserto de la ne rezigneblaj punktoj de sia propra religia konvinko, kaj aliflanke estu tiu respekto kaj reciproka pliriĉiĝo al kiu ni aludis pli supre? La vatikana dokumento titolita 'Dialogo kaj anonco’, de la Papa Konsilio por la interreligia dialogo donas jenajn instruojn:

 

«La dialogo postulas ekvilibran sintenon, ĉu flanke de la kristanoj ĉu flanke de la anoj de aliaj religiaj tradicioj. Oni devus esti nek tro naiva nek tro kritikema, sed malfermita kaj akceptema. Ni jam menciis neprofitemon kaj senpartiemon, kiel akceptemon de la divesercoj, kiel ankaŭ de eventualaj memkontraŭdiroj. La aliaj postulitaj ecoj estas la volo kunlabori por servo al la vero kaj la preteco al tio, ke la dialogo povu transformi nin. Tio ne signifas ke, kiam oni dialogas, oni devas forlasi siajn religiajn konvinkojn. Veras la malo: la sincereco de la interreligia dialogo postulas, ke oni en ĝi partoprenu kun sia tuteca kredo».

 

Por ke la dialogo estu aŭtentika, ĝi devas antaŭ ĉio esti klara: tio signifas klopodi kompreni kaj komprenigi en tuta klareco la respektivajn starpunktojn. Multfoje oni uzas la samajn vortojn, sed kun malsama senco. Ni ne rajtas, pro toleremo, maski la doktrinajn malkonsentojn: tio ne estus vera toleremo sed kompromisemo. Tia sinteno ne utilus por vera dialogo:

 

Skribis Joseph Sudbrack, jezuito studulo pri mistiko: «...La manko de propra vidpunkto malebligas veran dialogon, kaj rezultigas sendistingan interŝanĝon kaj do sensencajn babiladojn. La manko de vidpunkto estas nur karikaturo de vera toleremo.»

 

Konklude, la kristanoj havas la devon disponigi al ĉiuj hom-fratoj la riĉaĵojn de Kristo, en tuteca respekto de ĉies konsciencoj, kiel nin admonas kardinalo Francis Arinze:

 

«Nur Dio konas la tempojn: Li al kiu ĉio estas ebla, Li kies mistera kaj silenta Spirito malfermas al la personoj kaj popoloj la vojojn de la dialogo por superi la rasajn, socialajn kaj religiajn diferencojn, kaj povu estiĝi reciproka pliriĉiĝo. Jen do la tempo de la pacienco de Dio en kiu aktivas la Eklezio kaj ĉiu kristana komunumo, ĉar neniu povas devigi Dion agi pli rapide ol kiom li mem decidis. Sed antaŭ la nova homaro de la tria jarmilo, povu la Eklezio disradii malfermitan kristanismon, por atendi kun pacienco ke ĝermu la semo ĵetita kun larmoj kaj fidemo.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri “Irenismo”. Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Restas la tempo nur por memorigi al vi nian adreson: Radio Vatikana – Esperanto-redakcio – 0020 – Vatikana Civito. Retpoŝte: esperanto@vatiradio.va. Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon per la unua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):