Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2008-11-16, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mateo 25:14-30
Parolado al konferenco pri paŝtista agado ĉe malsanaj infanoj
Ĉiam pli urĝa estas la apostola agado de la katolika laikaro en la eklezio kaj la mondo, kaj precipe tiu de virinoj; pinta renkontiĝo 'Kulturo de Paco' ĉe UN; situacio de genocido en Kivu, DR Kongolando; renkontiĝo pri katolika-hebrea kunligo en Budapeŝto; religiaj gvidantoj kaj lernantoj vizitas Auschwitz-Oswiecim; Monda Tago de Diabeto; israelano arestita en Kosovo kiel suspektata peranto por neleĝaj transplantoj de homaj organoj; la urba loĝantaro en Afriko atingos pli ol 500 milionojn.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MATEO, ĉapitro 25a, versoj 14 ĝis 30

Carlo: La sinjoro diris al la servisto, "Bone, vi estas lerta kaj fidela servisto. Vi estis fidela pri malgravaj aferoj; mi transdonos al vi pli gravajn. Venu partopreni en la ĝojo de via sinjoro."

Stefano: La hodiaŭa parabolo klare havas eskatologian temon, tio estas pri la fino de nia homa vivo. Same kiel la sinjoro de la parabolo donis monon al la servistoj, tiel ankaŭ Dio al ni talentojn, kapablojn, kaj homajn eblecojn plibonigi kaj plibeligi nian vivon kun Dio kaj nian mondon. Dio ne deziras, ke ni simple redonu tiujn talentojn neuzitajn, sed donis ilin al ni ĝuste por ke ni uzu ilin. Kiam oni uzas la talentojn donitajn, same kiel la monon, kiun ricevis la servistoj de la parabolo, oni akceptas riskon. Tute ne estas certe, ke niaj projektoj sukcesos. Evidente oni riskas malsukcesi kaj iel perdi. Sed la parabolon ŝajne diras al ni, ke ni devas riski je la servado de nia vera sinjoro, Dio. Certe la riskoj de la vivo ne estas facilaj kaj foje la perdoj povas esti ja dolorigaj. Tamen la Sinjoro daŭre invitas nin kunlabori en la Dia Regno kaj promesas akompani nin tra la ĝojoj kaj la doloroj. Dankon, do, al Dio pro Ties kunestado kaj kunhelpo al ni, diaj servistoj kaj gekunfratoj.

..............................................................................

Carlo: Bonan vesperon karegaj gefratoj. La petdeziron ke multaj situacioj de misekvilibro, ankoraŭ ekzistantaj, estu baldaŭ solvitaj per decidaj intervenoj, esprimis la Papo hieraŭ matene, per la konkluda parolado al la internacia konferenco pri paŝtista agado ĉe malsanaj infanoj. Benedikto la 16-a volis substreki la kunligon inter socialaj maljustaĵoj kaj la suferoj de la infanoj. «Mi pensas - li diris - ĉefe al la etuloj kiuj estas orfaj aŭ forlasitaj pro mizero aŭ familia diseriĝo. Mi pensas al la infanoj senkulpaj viktimoj de AIDoSo aŭ de militoj kaj multaj armitaj konfliktoj; mi pensas al la infanaro kiu mortas pro mizero, sekeco kaj malsato”.

Stefano: La Eklezio ne forgesas ĉi tiujn siajn pli etajn gefilojn kaj ,se unuflanke ĝi plene aprobas la iniciatojn de la pli riĉaj nacioj por plibonigi la vivokondiĉojn por ilia kresko, aliflanke ĝi tre sentas la devon laŭte inviti ĉiujn havi pli grandan zorgemon pri tiuj niaj gefratoj.

Carlo: VATIKANURBO. Hodiaŭ estas pli kaj pli urĝa la apostola agado de la katolika laikaro en la Eklezio kaj en la mondo: tion deklaris hieraŭ la Papo, akceptante la partoprenantojn en la plena kunveno de la papa konsilio de laikoj. Laŭ Benedikto la 16-a la laikaj fideluloj estas vokataj atesti la belecon de la vero kaj la ĝojon esti kristanaj, en ĉiu medio, okazo kaj agado en kiu oni atendas, ke povu brilegi la unuecon inter kredo kaj vivo.

Stefano: Ankoraŭfoje la Papo substrekis la rolon de la virinoj en la vivo de la Eklezio kaj de la socio: al la kristanaj virinoj, li diris, oni petas ek-konscion kaj kuraĝon, por alfronti postulemajn taskojn: tamen fronte al ili, la virinojn subtenas vigla emo al sankteco, aparta lerteco en la distingo de la kulturaj fluoj de nia epoko kaj la aparta pasio por la prizorgo de la homo. Neniam - konkludis la Papo - oni sufiĉe diros pri la maniero laŭ kiu la Eklezio agnoskas, ŝatas kaj valorigas la partoprenon de la virinoj je la servo al Evangelio.

Carlo: NOVJORKO. “Akceli la dialogon inter popoloj kaj kulturoj, kaj la respekton inter la diversaj religioj”: jen la devontigo kiun oni hieraŭ matene relanĉis, fine de la pinta renkontiĝo “Kulturo de paco” okazinta en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. En la fina deklaracio oni redeklaris la rifuzon de laŭcela uzo de religioj kiu pravigu la murdon de senkulpuloj per terorismaj aŭ perfortaj agadoj. En la renkonto partoprenis delegacioj de pli ol 75 landoj kaj multaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj: inter ili estis kardinalo Jean-Louis Tauran, prezidanto de la papa konsilio por la interreligia dialogo, reprezente e la Sankta Seĝo.

Stefano: BUKAVU. En regiono Norda Kivu okazas silenta genocido, meze de la ne-zorgemo de la internacia komunumo. Tion denuncas la episkopoj de Demokratia Respubliko Kongolando, en propra deklaro. La situacio en Kivu treege pliaĉiĝas, kun kruelecoj el eksterordinara forto. Kaj ĉio tio sub la sen-reagaj okuloj de tiuj, kiuj ricevis la taskon konservi la pacon kaj defendi la civilulojn.

Carlo: Kivu estas unu el la dek unu provincoj de Demokratia Respubliko Kongolando, ĝi situas oriente en la lando. Plurfoje la Papo lanĉis alvokon por la restarigo de paco kaj por la defendo de senkulpuloj, favore al la reveno de senhejmuloj al siaj loĝejoj. La mortintoj de la ĵusdataj jaroj dum la diversaj sinsekvaj konfliktoj en Kongolando estas milionoj: oni parolas pri la plej impresodona masakro de la lastaj dek kvin jaroj.

Stefano: Se mankas politika agado, tamen ne mankas la humanecaj intervenoj. La unuaj aviadiloj kiuj transportas medikamentojn kontraŭ kolerao kaj spir-malsanoj atingis Nordan Kivun kaj Kongolandon. Baldaŭ sekvos aliaj alsendoj realigitaj de la partneroj de UNICEF, por havigi ankaŭ urĝajn helpojn al rifuĝintoj.

Carlo: BUDAPEŜTO. «La hebrea-katolika dialogo povas fariĝi signo de espero kaj inspiro»: ĉi tiujn tre signifajn vortojn entenas la fina deklaracio de la 20a renkontiĝo de la internacia komitato por katolika kaj hebrea kunligo, okazinta en Budapeŝto de la 9a ĝis la 12a de novembro.

Stefano: LONDONO. La religiaj estroj de Britio kaj kun ili 200 dekses-jaraĝaj studentoj kaj iliaj instruistoj, vizitis vendrede Aŭŝvic/Oŝvienĉim. La vizito volis montri la solidarecon de la religiaj estroj fronte al la ekstremismoj de malamikeco kaj genocido kiun atestas tiu koncentrejo.

Carlo: ROMO. “Ni ekzercu nin por la venko sur diabeto”: ĝi estas la slogano de la ĉi-jara monda tago de diabeto kiu soleniĝis hieraŭ. 160 landoj aranĝis diversajn eventojn por atentigi la publikan opinion pri patologio, kiu, ene de la jaro 2025, povus koncerni 380 milionojn da personoj.

Stefano: PRIŜTINO. En Kosovo oni arestis izraelian civitanon, suspektita ke li estas peranto por neleĝaj transplantoj de homaj organoj, realigitaj en privata kliniko de Priŝtino. Li, laŭ la polico, prizorgis la serĉon de viktimoj en Turkio, Moldavio, Izraelo kaj aliaj landoj.

Carlo: NOVJORKO. Ene de 2030 la enurba loĝantaro de Afriko kreskos el la nunaj 373 milionoj al pli ol 579 milionoj. Tion konjektas la lasta raporto de Unuiĝintaj Nacioj: Afriko travivas periodon de grandaj demografiaj ŝanĝiĝoj, kvankan laŭ ne egala maniero. La plej loĝataj urboj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, en Afriko estos Kinŝaso, Kairo kaj Lagoso, kiuj eniros la liston de la 20 plej loĝataj urboj de la mondo.

Carlo: Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):