Cerbolavado kaj konvertiĝo (P. Cadei) - 2008-11-20, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Cerbolavado kaj konvertiĝo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Cerbolavado kaj konvertiĝo (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia ĵaŭda elsendo en Esperanto! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Cerbolavado kaj Konvertiĝo”.

 

"La sektoj lavas la cerbojn": tiuj ĉi kaj tiaj frazoj ofte aperas en la amaskomunikiloj, por aludi tion, ke religiaj grupoj, kiujn oni kvalifikas "sektoj", allogas al sia kredo per metodoj, kiuj malebligas liberan kaj konscian elekton. Kiel taksi tiun ĉi deklaron? Antaŭ ĉio nepras precizigi, ke tia ĝeneraligo estas malprava. Se oni nomas "sektoj" la alternativajn, aŭ novajn, aŭ minoritatajn religiojn, ne estas vere, ke ĉiuj, aŭ multe da ili, forigas la psikan liberecon. Due, la termino mem "cerbo-lavado" ne estas scienca (ne eblas lavi la cerbon, kiel oni viŝus diskedon aŭ sonbendon!). Cerbo-lavado estas ĵurnalisma dir-maniero por indiki la ŝokan fenomenon de usonaj soldatoj kaptitaj dummilite en Koreio kaj Vjetnamio, kiuj, "reedukite", fariĝis konvinkitaj malamikoj de la usonaj politiko kaj milito. Kun la paso de la tempo, la termino cerbolavado aplikiĝis al aliaj situacioj.

 

En la kazo de apliko de la termino cerbolavado al iuj formoj de kondiĉanta religia propagando, nepras precizigi, ke ĝenerale tiuj grupoj ne malliberigas homojn kiel okazis aŭ okazas dummilite. Ordinare temas pri homoj, kiuj libervole akceptas la propagandan proponon, kaj ne pri soldatoj kaptitaj kaj tenataj kontraŭvole en "reedukejoj".

 

Post tiuj ĉi precizigoj, nepras agnoski, ke efektive okazas fenomenoj de "mensa regado", de "reformo de la penso", de "psikologia kondiĉado", "endoktrinigo", "manipulado", "senrajta influo": entute rafinitaj metodoj, kiujn iuj religiaj aŭ politikaj aŭ komercaj grupoj ne lasas al koncernatoj praktikan eblecon de liberaj elektoj.

 

Interhoma influo ne estas en si mem ĉiuokaze malaprobinda. Ĝi estas esenca en la sociaj rilatoj. Sen ĝi, nek edukado, nek politika propagando, nek religia misiado estus eblaj. La efikoj de tia influado dependas de la individuaj karakterizoj, de la medio, de la pasintaj travivaĵoj, de la mensa saneco, kaj de multe da aliaj faktoroj. Ĉiuokaze oni devas distingi pravan kaj malpravan kondiĉadon. Malpravas la kondiĉado, kiu ne respektas la liberecon de la personoj. Fakte konstateblas kazoj, en kiuj la kondiĉado celas al jeno, ke la personoj rezignu sian volon. En la komercado, la ŝtataj leĝoj klopodas protekti la aĉetantojn kaj konsumantojn kontraŭ mallojalaj vendantoj, por garantii liberajn decidojn. Ĉi-cele la leĝoj rajtigas la tiel nomatan rezigno-rajton, per kiu aĉetinto havas limtempon por rezigni aĉetitan varon aŭ servon, se eventuale la aĉeto evidentiĝus malkonvena. Tion celas ankaŭ la leĝoj pri reklamado, kiu devigas deklari malkaŝe ke temas pri reklamaj anoncoj, tiel ke la eventuala kliento estu avertita ke tiu sciigo ne estas io neŭtrala, sed ke ĝi estas propagando kiu celas aĉetigi la proponotan varon aŭ servon. (Sed oni gardu sin, ĉar la reklamistoj ja obeas formale la leĝon, sed foje skribas ĝin tute malgrande, por ke la leganto aŭ spektanto preteratentu ĝin).

 

Ankaŭ en la religia kampo foje (sed oni ne rajtas ĝeneraligi) okazas senrajtaj kondiĉadoj. Nur maloftege temas pri korpaj mistraktoj. Plejgrandparte temas pri psikologia influo, kiun la influato tute ne konscias nek suspektas, kaj do akceptas pasive kaj senkonscie.

 

Kiuj povas esti la indicoj, por suspektigi, ke temas pri maljusta kondiĉado?

Unue) kiam oni malkovras mallojalan metodon: la religia propagandanto komence proponas ion, kaj poste havigas alion por la proponitaĵon. Mi klarigas per ekzemplo: se komence oni proponas nur psikologian teston, aŭ terapion por flegi malsanon, kaj pli poste oni kondukas al religia praktiko, la adresato suspektu. Alia ekzemplo: se komence oni proponas procedojn tute aŭ preskaŭ senkostajn, kaj pli poste oni postulas altegajn monsumojn, oni tute suspektu.

Tria ekzemplo: se la religio promesas tromulte: kuracon de ĉiaj malsanoj, solvon de ĉiaj problemoj, grandegajn gajnojn de mono, tute eksterodinaran feliĉon kaj properon, oni rajtas suspekti ke temas pri iluzioj.

Kvara ekzemplo: se la religio instigas rompi la rilatojn kun sia familio, la afero estas suspektiga.

 

Oni foje kontraŭdiras, ke ĉia religia konvertiĝo estas frukto de kondiĉado kaj do en si mem maljusta. Ni respndas ke la konvertiĝo al religio, eĉ ŝanĝante la konduton kaj parte la personecon de la konvertiĝinto, tamen, se ĝi okazas en plena libereco, tute ne lasas kaj eĉ postulas plenan konsciencan liberecon. La aliĝo al la religio ne kaŭzas rompon de la antaŭaj afekciaj ligoj, sed nur ŝanĝon de ilia maniero kaj stilo, krom konscia kaj informita aliĝo al homaj kaj spiritaj valoroj, kiuj transformas la vivon de la konvertiĝinto, tute garantiante ties liberecon de penso kaj de decido.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis ĉi-vespere pri “Cerbolavado kaj Konvertiĝo”. Karegaj gefratoj, nia venonta elsendo okazos kiel kutime venontan dimanĉon. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):