Kiu estas Jesuo Kristo? Kiu estas la rolo de la papo rilate lin? (P. Cadei) - 2008-11-27, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kiu estas Jesuo Kristo? Kiu estas la rolo de la papo rilate lin?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kiu estas Jesuo Kristo? Kiu estas la rolo de la papo rilate lin? (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Kiu estas Jesuo Kristo? Kiu estas la rolo de la Papo rilate lin?”.

 

La termino "kristano" signifas "apartenanta al Kristo": kaj do, por difini la esencon de kristaneco, nepras difini kio estas Kristo. Kiel antaŭ du mil jaroj, la konceptoj pri Jesuo estas tre diversaj ankaŭ nuntempe. Oni trovas homojn, kiuj taksas Jesuon saĝulo, iluminito, magiisto aŭ sorĉisto, mediumo, ekster-terano, profeto, anĝelo, avataro, spirito plurfoje reenkarniĝinta kun diversaj nomoj, revoluciisto, socialisto, pacisto, vegetarano, ekologisto ktp. Iuj diras, ke ĉia homo povas fariĝi kiel Jesuo, kaj eĉ pli virta kaj pli potenca ol li; sufiĉus koni kaj regi la kristan energion per magiaj aŭ okultismaj procedoj.

 

Fronte al tiaj diversaj konceptoj pri Jesuo, plej granda parto dela kristanoj ortodoksaj, katolikaj, anglikanaj, evangeliaj, reasertas la du-miljaran seninterrompan kredon de la Eklezioj, kiuj laŭ la praaj universalaj koncilioj konfesas Jesuon "Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera". Ĉi tio akordas kun la konfeso de la apostolo Simono (evangelio laŭ Sankta Mateo, 16-a ĉapitro): "Vi estas la Mesio, la Filo de la vivanta Dio". Kaj ke ĝi estas konfeso de la dieco de Kristo, pruvas la reago de Jesuo mem, kiu diris: "Beatas vi, Simono, ĉar nek karno nek sango instruis vin, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo". Tio estas: nenia homa kapablo, sed nur supernatura inspiro el la ĉiela Patro donis al Simono la kredon ke la Filo de Dio en Jesuo la Nazaretano fariĝis homo. Pro amo al la homaro, li suferis sub Poncio Pilato; li resurektis kun sia vera korpo.

 

Ĉi tiuj estas la esencaj elementoj de la kristana kredo koncerne Jesuon. Li estas la ununaskito de Dio, kaj do la ununura Savanto, kaj definitiva revelacianto. La Patro, donante al ni sian ununuran Filon, donis al ni ĉion. Tial ni ne rajtas atendi alian savanton aŭ revelacianton: "En neniu alia estas savo" (Agoj 4, 12). Kaj la apostolo Paŭlo nin admonas jene: "Se eĉ ni mem aŭ anĝelo el la ĉielo al vi instruus Evangelion malsaman ol tiu, kiun ni al vi instruis, tiu estu anatemita!" (Gal 1, 8). La kristanoj do ne rajtas kun-miksi kun Jesuo Kristo aliajn savantojn ekster aŭ super Li.

 

Sed Jesuo ne nur proklamis Simonon beata pro lia kred-konfeso. Li donis al li la novan nomon Petro, tio estas Roko kaj fundamento de la Eklezio, kaj konfidis al li veran spiritan aŭtoritaton, dirante: "Mi diras al vi: Petro vi estas, kaj sur tiu ĉi roko mi konstruos mian Eklezion kaj la potenco de morto ne supervenkos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la ĉiela regno, kaj kion ajn vi ligos surtere, tio estos ligita ankaŭ en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos surtere, tio estos malligita ankaŭ enĉiele" (Mat 16, 17-19). Tio, ke Jesuo garantiis sian ĉeeston en sia Eklezio "ĉiujn tagojn, ĝis la la fino de la homa historio" (Mat 28, 20), konsistigas la fundamenton de la kredo en la eklezia sen-erareco. Tio ne signifas ke la Eklezio estas senpeka, sed ke ĝi ricevas de Dio helpon, por ne devii el la esencaj instruoj de Kristo. Povas devii unuopuloj aŭ grupoj, sed ne la tuta Eklezio. La katolika doktrino instruas, ke la Papo ja povas peki kaj fakte pekadas, kaj, kiel privata persono, li eĉ povus fariĝi herezulo. Sed kiam li rolas kiel majstro de la universala Eklezio koncerne la kredon kaj la moralon, li restas senerara. Kiam en la Eklezio iuj devias de la ĝusta kredo, aŭ estiĝas gravaj duboj pri la ĝusta interpreto de la Revelacio, devas interveni la ekleziaj animpaŝtistoj, ĉefe la episkopo de Romo, nome la Papo, kiu estas la posteulo de Petro, ricevinta de Jesuo la taskon konfirmi la kredon de la disĉiploj de Kristo. La unueco de la kredo estas esenca por la kristana vivo.

 

Sankta Paŭlo Apostolo rekomendas: "Vi penu konservi la unuecon de la spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, unu spirito, unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto" (Efezanoj 4,3-6). Ĉefa rolo de la papo estas servi al la unueco de la kristana popolo. Sed estas ja konate ke la ne-katolikaj kristanoj kontestas kaj eĉ malakceptas la rom-katolikan papecon. La katolika Eklezio havas la devon klarigi la rolon de la Papo kaj esplori, en ekumena kunlaboro kun la nekatolikoj, la reformojn necesajn por ke la rolo de la Papo fariĝu pli kaj pli fidela al la volo de Jesuo, kaj konforma je la novaj historiaj situacioj. En la encikliko "Ut unum sint" (de la jaro 1995), papo Johano Paŭlo la 2-a, instigante katolikajn kaj ne-katolikajn kristanojn al klopodoj por rekonstrui la unuecon de la kristanaro, skribis ke ĉiuj kristanoj, katolikaj kaj ne-katolikaj, devus kunlabori por trovi novajn formojn de papeco, kaj li preĝis jene: "La Sankta Spirito al ni donu sian lumon, kaj li lumigu ĉiujn animpaŝtistojn kaj teologojn de niaj Eklezioj, por ke ni kune povu esplori la formojn laŭ kiuj la papeco povu praktiki sian servon de amo, en maniero agnoskata de ĉiuj kristanoj".

 

La Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas vera Dio kaj vera homo, kiu estas la Paŝtisto de la paŝtistoj, kaj kiu diris al la apostoloj: "Kiel la Patro sendis min, mi sendas vin", faru ke ni, gvidate de la Papo kaj de la ceteraj animpaŝtistoj, iradu sur la vojoj de unueco kaj paco, laŭ la volo de Jesuo mem.

 

Por nia semajna rubriko, ni parolis ĉi-vespere pri la temo “Kiu estas Jesuo Kristo? Kiu estas la rolo de la Papo rilate lin?”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Ni prezentos la unuan parton de novembra leterkesto. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):