Astrologio (P. Cadei) - 2008-12-11, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Astrologio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Astrologio (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Bonan vesperon karegaj gefratoj! Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri “Astrologio”.

 

La astrologio estas pseŭdo-scienco kiu pretendas difini la karakteron de homo kaj ties estontan sorton surbaze de la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. La astrologio havas tre antikvan historion: verŝajne ekde ĉiam la homo deziras kredi ke li ne estas sencela kaj sensenca en la universo, kaj ke lia destino estas ligita kun la steloj. La astrologio naskiĝis kiam oni kredis ke la tero estas je la centro de la universo, kaj ke la steloj estas dioj loĝantaj sub la ĉiela kupolo, kiun oni imagis materia kaj ruliĝanta ĉirkaŭ la tero.

 

Unue ni demandas, ĉu povas esti ion vera en la astrologio. Ke la astroj havas ian influon en nia vivo, oni certe ja agnoskis. Ekzemple, en la tradicioj de ĉiuj mondo-partoj la kamparanoj faras agrikulturajn laborojn surbaze de la lunaj fazoj. Tre verŝajne plurjarcenta sperto evidentigis kongruecon inter la aranĝo de la astroj kaj la surtera vivo. Sed la astrologio estas tute alia afero: oni al ĝi atribuas rolon kiu superas ajnan fizikan influon. Eĉ riskante kontraŭdiri la opinion de multe da aŭskultantoj, ni provos pruvi ke la astrologio ne havas sciencajn bazojn.

 

La modernaj sciencaj malkovroj pruvis: unue ke la tero ne estas je la centro de la universo, sed ĝi estas kvazaŭ sablero forperdiĝinta en la kosmo, due ke la ĉiela kupolo estas nur iluziaĵo, kaj trie ke la konstelacioj aŭ stel-figuroj estas nur vidaj iluzioj. Steloj kiuj ŝajnas esti inter si proksimaj kaj konsistigi figuron (leonon, taŭron, fiŝojn, ĝemelojn, amforon, skorpion, ktp.) fakte povas esti inter si distancaj eĉ je milionoj da lum-jaroj, kaj ne havas influojn malsamajn ol aliaj steloj kiuj ne konsistigas gravajn konstelaciojn. Ĉio devenas el vida iluzio, kiu estigis la antikvan konvinkon, ke ĉiuj astroj estas samdistancaj de la tero kaj dismetitaj sub la interna flanko de konkava kupolo: oni do kredis, ke eblas kunligi, per ideala linio, la diversajn astrojn de tiu surfaco kaj atribui al tiu linio la formon aŭ figuron de leono, taŭro, ktp. Ali-vorte: la Leono, la Virgo, la Ŝafo... ŝuldas sian nomon al tio ke, kunigante per ideala linio diversajn stelojn, nud-okule videblajn, ŝajne inter si proksimajn, oni povas imagi ke ili havas la respektive formon de Leono, Virgo, Ŝafo ktp., al ili oni atribuas la ecojn kiujn fakte aŭ simbole la konstelacio havas aŭ simbolas: tial la Leono havas fortikecon, la Pesilo havas ekvilibrecon, ktp. Ĉiuj ĉi aferoj estas nur frukto de imago kaj fantazio, sen efektivaj bazoj. Ŝajnas ke la astrologoj ignoras ke la ĉielo ne estas duon-sfera kupolo samdistanca de la tero, sed ke ĝi havas trian dimension, nome profundecon, kaj ke ĉiela korpo faras fizikan influon inverse proporcian al sia distanco de la tero. Astrologoj konsidera la supozatan influon de astro tre forta, nur pro tio ke ĝi konsistigas iun astrologian signon, sed ili samtempe ignoras aliajn stelojn treege pli proksimajn kaj teorie multe pli infuajn!

 

Ĉu la kristana kredo rajtigas astrologion? Entute ĝi restas formo de diven-arto: ĉar ĝi strebas ekkoni la estontecon, kiu aprtenas nur al Dio. La Biblio kondamnas la sinturnon al la astrologio: en Jesajo 47, 13-14, ni legas: «Nun stariĝu la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. Jen, ili fariĝos kiel pajlo, la fajro forbruligos ilin». La Katekismo de la Katolika Eklezio diras: «Dio povas malkaŝi la estonton al siaj profetoj aŭ al aliaj sanktuloj. Tamen la ĝusta kristana sinteno konsistas el fido-plena sindono al la manoj de la Dia providenco koncerne la estontecon, evitante ĉian malsanan scivolon ĉi-teme» (KKK 2115). «Ĉiujn formojn de diven-arto oni devas rifuzi... same pri konsulto de horoskopoj, astrologio, kiromancio, la aŭgura interpreto de antaŭsignoj kaj sortoj, kaj klarvidaĵoj… (KKK 2116).

 

La konsulto de horoskopoj estas tiel kutima eĉ inter kristanoj, ke pli ol unu aŭskultanto eble miros pri tio kion ni diras. Sed tio ke iu afero estas kutima, ne signifas ke ĝi estas ĝusta el kristana vidpunkto. Ni finas per mallonga rimarko de Jean Vernette: «Laŭ sia kredo, la kristano sin agnoskas vokita de Dio konstrui libere sian destinon kunlabore kun la graco de la Sinjoro. Ne sama estas la konvinko de la “kredanto” je horoskopo: li eniras alian religian sintenon... Fronte al la "silento de la senfinaj spacoj," kiuj konsternis lin, Pascal ekpreĝis. La konsumanto de horoskopoj, male, atendas mesaĝojn; kaj la kredanto en la NIFOj atendas mesaĝistojn...»

 

Tute certe, necesas distingi inter ne-serioza scivolo, kaj la sinteno de tiu homo kiu elspezas multege da mono por konsulti la tiel nomitajn teknikajn horoskopojn, pruvante, per tiaj elspezoj ke tiuj horoskopoj estas fakta objekto de kredo.

 

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: Kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri “Astrologio”. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon. Carlo Sarandrea salutas vin. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Laudetur Jesus Christus.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):