Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2008-12-14, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 1:6-28
Fundamentaj etikaj principoj por la privata kaj publika vivo; Monda Tago de la Paco: batali malriĉecon, konstrui la pacon; venonta nova encikliko pri socialaj temoj; instrukcio 'Dignitas Personae' pri bioetiko kaj la digno de homestuloj; milionoj kaptitaj en 30 areoj de krizo; raporto pri mortoj de infanoj pro akcidentoj; Togolando forigos mortopunon; kolerao ankaŭ en aliaj landoj krom Zimbabvo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo. Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

 

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro unua, versoj 6 ĝis 28

Carlo: En tiu tempo la Judoj sendis al Johano pastrojn kaj Levidojn el Jerusalemo por demandi lin: “Kiu vi estas?” Kaj li konfesis kaj ne kaŝis: “Mi ne estas la Kristo.”

Stefano: La heroldo, anoncita en la evangelia fragmento de pasinta dimanĉo, estas pli detale priskribita de evangeliisto Johano. Pastroj kaj levidoj demandas, ĉu li estas la atendita Mesio. Ne, respondas Johano la Baptisto. Sankta Aŭgusteno komentas: “Li estis voĉo, sed je la komenco la Sinjoro estis la Vorto. Johano estis voĉo dum kelka tempo, sed Kristo, kiu komence estis la Vorto, estas la Vorto eterna”. Johano volas doni ateston pri Li. Kaj ankaŭ ni devas esti atestantoj de Kristo kaj tio, antaŭ ĉio, en la sankteco de nia vivo, ĉar, diras profeto Jesajo: “Li vestis min per vestaĵoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris”. Temas pri anonco de ĝojo, kiun la liturgio de la hodiaŭa tria dimanĉo de Advento, tradicie nomata “de la ĝojo”, respegulas en ĉiuj legaĵoj. Ĝi estas la ĝojo de la esperoplena atendo de la alveno de la Sinjoro: ĉar venas en la mondon “la vera lumo, kiu lumas ĉiujn homojn”.

..........................................................................................................

Carlo: Bonan vesperon, karegaj gefratoj. “La Eklezio ĝojas pro la distingo inter Ŝtato kaj Eklezio, sed ĝi volas reveki en la socio la moralajn kaj spiritajn fortojn, kaj elvoki la valoron de kelkaj fundamentaj etikaj principoj kiuj validas por la privata kaj publika vivo”: tion diris la Papo hieraŭ matene vizitante la italan ambasadorejon ĉe la Sankta Seĝo.

Stefano: “La Eklezio - aldonis la Papo - bone konscias, ke al la fundamenta strukturo de kristanismo apartenas la distingo inter tio, kio estas de Cezaro kaj tio, kio estas de Dio. Tia distingo kaj tia memstareco inter ŝtato kaj Eklezio estas ne nur agnoskata kaj respektata de la Eklezio, sed ĉi-lasta ĝojas pri ili kiel pri granda progreso de la homaro kaj kiel fundamenta kondiĉo por sia libereco. Samtempe la Eklezio - daŭrigis la Papo - sentas kiel sian taskon reveki la moralajn kaj spiritajn fortojn en la socio. Tiel la Eklezio kontribuas al certigo kaj akcelo de la homa digno kaj de la komuna bono de la socio.”

Carlo: ROMO “Batali malriĉecon, konstrui la pacon” estas la titolo de la mesaĝo de la Papo por la monda tago de la paco, solenota la unuan de januaro. La mesaĝon oni prezentis ĵaŭde matene en la gazetara salono de la Sankta Seĝo, kiam oni ankaŭ aludis la aperon de la nova encikliko de la Papo.

Stefano: “La tragedio de mizero - skribas la Papo - subtretas la rajtojn de centoj da milionoj da personoj akcelante kaj pligravigante la konfliktojn. Pro tio, la Papo invitas batali malriĉecon en la mondo por konstrui la pacon. Sed necesas por tio ŝanĝi vivo-stilojn, ŝanĝi la modelojn de produktado kaj de konsumado. Necesas entute forlasi la ideon laŭ kiu la malriĉuloj estas balasto aŭ ĝeno. Necesas rigardi al la malriĉuloj en la konscioplena perspektivo ke ĉiuj partoprenas en la unika dia projekto: la vokiĝo starigi unikan familion.”

Carlo: “La nuna nutrada krizo ne estas tiom karakterizita de la nesufiĉo de nutraĵoj kiom de malfacilaĵoj aliri al ĝi kaj de ekonomia spekulado. Estas skandalo, ĉi-sence, la problemo de malriĉeco kaj la intervenoj kontraŭ ĝi unuflanke, kaj la kreskego de la elspezoj por la armiloj”. Alia zorgado fontas el la grandaj epidemioj (malario, tuberkolozo, AIDoSo) kontraŭ kiuj la internacia komunumo malmulton ankoraŭ faras. Kaj fronte al tiuj kiuj rilatigas malriĉecon kun la demografia kresko, la mesaĝo de la Papo lanĉas kritikon kontraŭ la kampanjoj por limigo de naskoj: temas pri ekstermado de la plej mizeraj homaj estuloj ennome de la lukto kontraŭ mizero. Ŝoka estas la datumo kiun la mesaĝo relanĉas: preskaŭ la duono de ĉiuj malriĉuloj de la mondo estas infanoj. Pro tio, la mesaĝo invitas subteni la familion, ĉar la unuaj viktimoj de ĝia krizo estas la infanoj.

Stefano: Kion do fari? Inter la multaj proponoj la mesaĝo pledas por ke la globalizado estu akompanata de solidareco: ĉar ĝi per si mem ofte kreas dividojn kaj maljustaĵojn. Necesas investi en la eduko de la personoj, aparte kreskigante la tiel nomatan iniciatemon. Fakte tiuj politikoj kiuj celas nuran asistadon estas la motivo de la malsukceso de la helpoj al malriĉaj landoj. Sed ĉefe la lukto kontraŭ mizero bezonas virojn kaj virinojn kiuj travivu profunde la fratecon, rekonante en la malriĉuloj laj vizaĝon de Jesuo”.

Carlo: La prezento de la papa mesaĝo estis okazo ankaŭ por pritrakti kelkajn aktualaĵojn: pri la estonta apero de nova encikliko de Benedikto la 16a, kardinalo Martino diris: “ni ĉiuj atendas la enciklikon, kaj ni esperas, ke ĝi povu esti publikigita komence de la nova jaro. Mi supozas - aldonis kardinalo Martino - ke la temoj de la mesaĝo por la paco estos pli vaste pritraktataj en la nova encikliko pri socialaj temoj”.

Stefano: VATIKANURBO. Al ĉiu homa estulo, ekde koncipiĝo ĝis morto, oni devas agnoski la dignon de homa estulo. Tiel komenciĝas la teksto de instrukcio “Dignitas personae”, pri kelkaj bioetikaj problemoj, eldonita de la kongregacio por la doktrino de la kredo kaj prezentita hieraŭ matene. La instrukcio volas esprimi grandan jeson al la homa vivo; pro tio la plurajn “ne” ĉeestantajn en la teksto oni devas konsideri pozitive kiel oni taksas pozitive la “ne” kontraŭ malrespekto de homaj rajtoj, kontraŭ rasismo, sklaveco, diskriminacioj de virinoj, infanoj kaj malsanuloj.

Carlo: NOVJORKO. Ses milionoj da personoj en la mondo estas kaptitaj, por tiel diri, en 30 areoj de krizo, kiel longdaŭraj rifuĝintoj (tio signifas, rifuĝintoj ekde minimume 5 jaroj ĝis eĉ dekoj da jaroj), metataj al risko de malsatego kaj al la komercado de homaj estuloj. Tion denuncis la supera komisario de Unuiĝintaj Nacioj por la rifuĝintoj, Antonio Guterres.

Stefano: HANOJO. Pli ol dumil infanoj ĉiutage perdas sian vivon pro “hazardaj akcidentoj”. kaj almenaŭ la duonon el ili oni povus savi. Tion denuncas la unua monda raporto pri preventado de akcidentoj de neplenkreskuloj, prezentita en la vjetnamia ĉefurbo fare de la monda organizaĵo por la sano. Surstrataj akcidentoj kaj dronado estas la ĉefaj kaŭzoj de akcidentoj de infanoj.

Carlo: LOME’ Ankaŭ Togolando decidis forigi mortopunon el sia leĝaro. La registaro prezentis leĝoprojekton kiun nun la parlamento devos voĉdoni. En Togolando tamen de 30 jaroj oni ne aplikas mortopunon nek okazas ekzekutoj.

Stefano: ĜENEVO. Svislando. Deko da afrikaj landoj estas koncernataj de kolerao, aldone al Zimbabvo, kie la infektitoj estas preskaŭ dek ses mil, kaj jam mortis sepcent kvindek personoj. Tiun ĉi alarmon lanĉis la monda organizaĵo por la sano, kiu ankaŭ sciigas ke la plej gravaj kazoj de kolerao estas en Gvineo Bisaŭo, Angolo kaj Kongolando.

Carlo: Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin:

Stefano: Pastro Stefano Hawkees-Teeples

Carlo: kaj Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo

Stefano: Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):