Leterkesto - 2008-12-31, mer Radio Vatikana - Esperanto
Decembra leterkesto (2-a parto).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Leterkesto

Leterkesto

Bonan vesperon, karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia lasta elsendo por la jaro 2008. Al ĉiuj, kiuj aŭskultas nin, ĉu rekte per radioondoj ĉu laŭpete en la Interreto, ni esprimas niajn plej amikajn bondezirojn por steloplena nova jaro 2009. Dankon pro Via amikeco kaj estu bonvenaj al nia elsendo numero 4039, dum kiu ni daŭrigos kaj finos la decembran leterkeston, kies unua parto estis aŭdebla dum nia pasintdimanĉa elsendo.

Ni rememorigas, ke dum 2008 ni ricevis 371 leterojn el 19 landoj. La plej skribema lando estis Germanio (175 leteroj). La retpoŝtaj mesaĝoj estis 196; entute dum 2008 ni ricevis 567 korespondaĵojn.

Ni dediĉis la unuan parton de la leterkesto al la jarfinaj bondeziroj senditaj pere de ret-poŝto, grafike buntaj kaj ankaŭ inspiritaj, kiel poemo “Vigilo” per kiu bondeziris ĝia aŭtoro Bogusław Sobol. Ankaŭ la pli tradiciaj paperaj bondeziroj estis same poeziaj, ŝatataj, allogaj kaj plaĉaj. Kiel la anĝeloj kiuj aperas en la bondezira karto de Jiři Patera (Ĉeĥio) kiu skribas: “Agrablan Kristnaskon kaj firman sanon kaj feliĉon en la nova Jaro deziras al vi via ĉeĥa aŭskultanto Jiři Patera”. Li ankaŭ skribis, ke li bone aŭdis la latinan sanktan Meson, en kiu estis biblia fragmento en Esperanto. Ĉi-koncerne ni sciigas ke la latinlingva Meso de RV morgaŭ matene, unuan de januaro, kaj antaŭ tiu de la sesa de januaro havos la duan bibilan legaĵon en Esperanto.

Ankoraŭ el Ĉeĥio, fratino Jaroslava Humpova uzis unu el la kristnaskaj bondeziraj kartoj realigitaj de kripligitaj artistoj, kiuj uzas buŝon aŭ piedojn por pentri. La bildo sendita por bondeziri “gajan Kristnaskon, feliĉan kaj sukcesan novan jaron” montras agrablan vilaĝon kie la loĝantoj estas neĝaj pupoj.

Grandan ridetantan butonon kun teksto: gracoplenan Kristnaskon kaj multe da amo en la nova jaro sendis Roman Heřman, delegito de Uea en Ĉeĥio. Jes, ni deziru ke estu en la mondo multe da amo.

Per nur kelkaj plum-trajtoj - sed tre elvokivaj - estas farita la bildo de Maria kaj Jesuo Infaneto en la bondezira karto sendita de Giuseppe Venturini (Italio). Lia petdeziro estas la jena: “agrablajn Kristnaskajn tagojn kaj serenan novan jaron al ĉiuj de la E-redakcio de RV”.

Noktan bildon de neĝo-plena vilaĝo en kiu unuavice staras krad-pordo tra kiu pasas homoj (ankaŭ infanoj) kun lumeto enmane sendis Leopold Patek el Aŭstrio: li estas unu el niaj oftaj raportantoj per retpoŝto kaj ni ŝatis lian delikatan penson sendi ankaŭ agrablan bileton.

Tri lumantaj kandeloj meze de verdaĵoj kun presita bondeziro “Ĝojan Kristnaskon!” en esperanto kaj la estona lingvo sendis prof-ro Vjaĉeslav Hromov el Estonio, kiu skribas: “dankon pro la sendado de viaj programoj, kalendaro kaj disaŭdigo de mia intervjuo al via radio dum la UK de Esperanto en Roterdamo ĉi-jare. Dio benu vin kaj havu ĝojan kristnaskon kaj pacan, feliĉan novan jaron”. Prof-ro Hromov aludas nian elsendon de la 3a de aŭgusto. Tiujn intervjuojn ni povis elsendi dank’ al kunlaboro de Marija Belošević. Kompreneble la koncernan sondatenaron Vi trovos en radio-vatikana-esperanto.org

Ĉarman bildon de la Sankta Familio kun je la horizonto la tri saĝuloj sendis Marian Łaba el Pollando, por deziri “gracoplenan Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron.

Manfarita arta bildkarto estas tiu kiun sendis Karlo Ĝelozo el Italio. Li persone aranĝis la bildkarton eĉ per orumita purpurino. La bildo estas pentraĵo de Marco Palmezzano (artisto de la 15a/16a jarcento de urbo Forli’, Italio). Ĝi bildigas la Senmakulan kun la Eternulo en gloro, anĝeloj kaj sanktuloj. Kun la bondeziroj s-ro Ĝelozo sendis ankaŭ jenan konsideron: “la oficialaj Eklezioj nur tre marĝene aŭ tute ne atentas la lingvo-problemon. Kiam esperanto estos en seminarioj?”

Tute aparte ni ŝatis la foton, kiun sendis al ni Anton Kronshage. Ĝi montras momenton de familia vivo. Anton, fotita de edzino Agnes, estas ĉetable kun sia pli aĝa filo Alfred, kiu estas misiisto pastro Johannes Maria. Post restado kun la gepatroj li reflugis al Quito (Ekvadoro). Siatempe ni ĝojis anonci lian diakoniĝon respektive pastriĝon: nun ni tre ĝojas vidi lian foton. Diajn benojn al pastro Johannes Maria kaj al liaj gepatroj, Anton kaj Agnes Kronshage.

Karegaj gefratoj, ni denove sincere reciprokas la senditajn bondezirojn. Dankon al ĉiuj pro Viaj konstantaj amikeco kaj rememoro. Vi alte subtenas nin kaj ni esperas, ke ankaŭ dum la nova jaro Vi daŭre konservos amikecon.

La decembraj leteroj kompreneble revuis ankaŭ la enhavon de niaj elsendoj. Frato Miloslav Švaček sendis jenan konsideron: “Advento estas tempo de espero. Kristo venis loĝi inter falinta homaro. Dio estas kun ni. Tiu ĉi mesaĝo akompanu nin dum la tuta vivo. La espero je savo kaj ĝia celado estu nia vivprogramo”.

Dum la pasintaj leterkestoj ni levis la proponon kunfandi la merkredan kaj ĵaŭdan elsendojn en unu, por ke ĝi restu en la reto dum tuta semajno. Venis favoraj kaj malfavoraj reagoj. Inter la favoraj estas tiu de Francisko Lorrain (Kebekio, Kanado), kiu skribas ke li tute ne kontraŭus tiun kunfandiĝon. “La enhavo, kiun proponas pastro Stefano - komentas s-ro Lorrain - ŝajnas al mi interesa kaj mi certe daŭre aŭskultus vian elsendon”.

Malfavoraj reagoj venis el prof-ro d-ro Rokuro Makabe, kiu timas ke la kunfandiĝo estigus malkreskon de la nombro da korespondaĵoj. Ankaŭ d-ro Godfredo van Bergeijk preferas tri elsendojn semajne, por senti sin pli ofte “partoprenanto en tutmonda samideana komunumo”.

La kunfandiĝo estas ankoraŭ je nivelo de projekto: viaj rimarkoj certe helpos ĝian pristudon.

D-ro Godfredo Van Bergeijk krome komentis niajn eseojn pri la temo “astrologio”. “Astronomio estas mia kara ŝatokupo. Mi multe legis pri ĝi kaj fervore observadis la fenomenojn sur la firmamento. Ĝuste pro tio mi ĉiam miras kiam mi konstatas ke instruitaj homoj, ankaŭ sincere kredantoj, okupiĝas pri tiaj evidente pseŭdosciencaj aferoj” (kiel astrologio).

D-ro Van Bergeijk krome prezentas demandon pri la tri Saĝuloj de Epifanio: “kio okazis post kiam ili venis hejmen? Ĉu ili fariĝis atestantoj pri tio, kion ili spertis? Eble - konkludas d-ro van Bergeijk - tio estus temo por iu venonta elsendo”. Jes, ni volonte akceptas la proponon kaj ni reciprokas viajn bondezirojn, karega samideano.

Finiĝas nun nia lasta elsendo por la jaro 2008. Denove: tutagrablan komenco de la nova jaro.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):