Kio estas ekzorcado? (P. Cadei) - Movadaj informoj - 2009-02-12, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kio estas ekzorcado?
Movada informo: Esperanta Meso en Bruselo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Movadaj informoj

Kio estas ekzorcado? (P. Cadei) - Movadaj informoj

En unu el niaj antaŭaj konversacioj, precize tiu de la 22a de januaro, parolante pri la manieroj por liberiĝi el la diablo, ni diris: “Nur post apliko de la menciitaj armiloj, oni rajtas peti ekzorcon, tio estas rito por elpeli diablon”. Kio estas ekzorcado? Al ĉi tiu temo ni dediĉas la nunan elsendon. La kristana ekzorco estas preĝo kaj rito (ne magia!) por forpeli diablon per la forto kaj aŭtoritato de la Sinjoro Jesuo Kristo. Ĉi-koncerne oni devas eviti tri diversajn riskojn. La unua estas la pozitivisma racionalismo, kiu malkredas influon kaj eĉ ekziston de la diablo, kiu estus nur frukto de malaktualaj superstiĉoj kaj fabeloj. La dua estas la emo imagi ĉeeston kaj aktivecon de la diablo preskaŭ ĉiuloke kaj ĉiuokaze, eĉ kiam la kaŭzo de problemoj dependas de psikiatriaj malsanoj. La tria estas kredi ke sufiĉas magiaĵo por forigi eventualan influon de la diablo.

Koncerne la ekziston de la diablo, kiun forneas aŭ pridubas eĉ kelke da teologoj, la Eklezio ĝin reasertas energie, surbaze de la Biblio kaj de la seninterrompa apostola tradicio. La malbono ne estas nura abstraktaĵo, sed persono, estulo, ja kreita de Dio, sed ribelinta al Li, kaj tentanta la homon al simila ribelo. Aliflanke, la animpaŝtistoj neniam rajtas esti indiferentaj aŭ ignori, des malpli primoki homfratojn kiuj estas fakte aŭ supoze turmentataj de la diablo. Ili devos ilin akcepti amo-plene, distingi, gvidi, kaj konsoli.

Aliaj kristanoj estas eĉ tro emaj imagi la aktivadon de la diablo preskaŭ ĉiuloke. Iuj malsanuloj malakceptas eĉ normalajn kuracojn kaj flegojn, kredante ke sufiĉas forpeli diablon por resaniĝi. Male, necesas distingi malsanojn, ĉefe psikajn, pri kiuj kompetentas la medicino. Atribui ĉion al diabla agado estas superstiĉa sinteno.

Koncerne sinturnon al sorĉaĵoj, magiaĵoj, envultoj ktp., por forpeli diablon, ni jam diris en la antaŭa konversacio, ke la Eklezio admonas, ke tiuj rimedoj estas kontraŭ la volo de Dio, kiel plurfoje la Biblio instruas. La kristana ekzorco ne estas magiaĵo (kiel fuŝe ĝin difinis la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto), sed plenumo de la ordono: «Forpelu demonojn» de Jesuo, kiu diris: «Jen estas la signoj, kiuj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn» (Marko 16,17). Oni devas emfazi ke la kristana ekzorcisto elpelas demonojn ne per supozebla magia potenco, sed pro la kredo en la forto de Jesuo Kristo, kiu, resurektinte, havas ĉian aŭtoritaton «en la ĉielo kaj sur la tero» (Mateo 28, 18).

Kiel do kontraŭbatali la aktivadon de la diablo? La ekzorco estos nur la lasta rimedo, kiun oni apliku nur tre malofte. La pli komunaj armiloj kontraŭ la diablaj influoj estas, laŭ la Bibliaj instruoj, la kredo (1Joh 5,4); la Vorto de Dio (Efe 6,17); la preĝado (Efe 6,18); la Eŭkaristia pano (Joh 6,51); la pekkonfeso (1Joh 3,8). La pastroj, petitaj, povas preĝi kaj beni personojn, objektojn kaj lokojn, sed ili admonu, ke tiaj ritoj estus sensencaj kaj eĉ superstiĉaj kaj magiaj se ne ilin akompanus kredo, rezigno al pekado, preĝado kaj ricevo de sakramentoj.

Alia fortika armilo estas pardono, repaciĝo, kaj konkordo, ĉar la diablo triumfas tie kie regas malamo kaj skismo, kaj male li timas kaj evitas pacon kaj amon. Se tiuj ĉi armiloj ne efikis, oni apliku ekzorcon. Ĝin rajtas apliki nur pastro specife rajtigita de sia episkopo. Oni do malfidu aliajn homojn, eĉ religiulojn kaj pastrojn, kiuj ne ricevis tian taskon de la Eklezio. Malobeo al la eklezio estas en si mem venko de satano! La episkopoj devas elekti ekzorcisto pastron kun specifaj ecoj, nome: pieco, klereco, prudento, virteco.

En la konkretaj kazoj, la unua devo de la ekzorcisto estas distingi la efektivajn situaciojn disde diabla obsedo aŭ posedo. Laŭ la plurjarcenta sperto de la eklezio, tiaj signoj estas:

Unue: la kapablo paroli ne-konatajn, fremdajn lingvojn, malkaŝi aferojn malproksimajn aŭ sekretajn, elmontri tute eksterodinaran korpan fortikecon.

Due: esprimo de tuteca malamo al Dio, al Jesuo Kristo, al la Di-patrino kaj sanktuloj, al la kultaj objektoj, al la sanktaj bildoj.

En la jaro 1998a la Eklezio publikis renovigitan ritaron por ekzorcado, kun la doktrino, la instrukcioj, la ritoj kaj preĝoj por regula plenumo de ekzorcoj. La libro klarigas ke tiaj ritoj devas okazi kun ordo, digno kaj diskreteco, tute sen uzo de amaskomunikiloj (televidoj, fotoj aŭ simile), kaj evitante ĉion kio povus aspekti magia aŭ superstiĉa.


La venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon la 22an de februaro 2009 je la 18a horo, kiel kutime, en la Foyer Catholique Européen, rue du Cornet /Hornstraat 51, 1040 Bruselo. Pastro Peter Knauer prezidos la celebradon.

 (fina muziko: peco el “diablo-sonato” de Giuseppe Tartini

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):