Paŝtista instruo de la Papo - 2009-03-12, ĵaŭ | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Resumo de la letero de Benedikto la 16a pri la forigo de la ekskomunikoj de 4 episkopoj konsekritaj de mons-ro Lefebvre. Pozitiva reago al la letero fare de la monda hebrea Kongreso. Aŭdienco de la Papo kun delegacio de la Granda Rabenejo de Izraelo, kiu same laŭdis la Papon.
|
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo
|
|
Paŝtista instruo de la Papo Bonvenon, karegaj gefratoj, al nia ĵaŭda elsendo en Esperanto. Estis publikigita hodiaŭ la letero de Benedikto la 16a al la episkopoj de Benedikto la 16a parolas pri la perpleksoj de multaj episkopoj fronte al la forigo de la ekskomunikoj, pri ilia urĝo kaj pri ilia taŭgeco. Kelkaj grupoj - aldonas la letero - malferme akuzis la Papon, ke li volas reveni malantaŭen, antaŭ la 2a vatikana Koncilio. Estiĝis lavango da protestoj kies maldolĉeco malkaŝis malnovajn vundojn. “Misaventuro por mi neantaŭvidebla - skribas la Papo - estis la fakto ke la “afero Williamson” surmetiĝis sur la forigo de La Papo esprimas sian sinceran bedaŭron pro la eraroj faritaj dum la mastrumado de la evento; pro la fakto, ke plibona utiligo de la Interreto estus povinta doni utilajn informojn pri la kazo; pro la fakto, ke la decidon oni ne prezentis laŭ sufiĉe klara maniero je la momento de ĝia publikigo. “Tamen - diras Benedikto la 16a - mi malĝojiĝis pro la fakto, ke ankaŭ katolikoj, kiuj entute estus povintaj koni plejbone kiel statas la aferoj, pensis devi trafi min per malamikeco preta je la atako”. “Ĝuste pro tio - li aldonas - mi des pli dankas la hebreajn geamikojn, kiuj helpis por forigi tuj la miskomprenon, kaj restarigi la etoson de amikeco kaj konfido, kiu, samkiel dum la papado de Johano Paŭlo la 2a, ankaŭ dum la tuta periodo de mia papado, ekzistis kaj, dank’ al Dio, daŭre ekzistas”. La letero poste memorigas la fakton, ke Fronte al tiuj, kiuj sin demandis ĉu la forigo de la ekskomunikoj estis afero vere urĝa kaj unuaranga, la Papo redeklaras la prioritatojn de sia papado: konduki la homojn al Dio, en epoko kiam la Kredo riskas, en diversaj regionoj de la mondo, malaperi, kun ĝi la ekumenismo, la interreligia dialogo je la servo al paco, la atesto de la karitato (sociala dimensio de Sed fronte al ĉi tiuj grandaj prioritatoj - klarigas la Papo - okazis silenta gesto de etendita mano el kiu fontis granda bruo. Kaj tamen - sin demandas la Papo - ĉu estas tiom erare iri renkonten al la frato, kiu havas ion kontraŭ vi, kaj klopodi serĉi repaciĝon? Temas pri gestoj kiuj helpas ankaŭ preventi radikalecojn kaj ŝanĝi ankaŭ la internan etoson de komunumo, kiu ĝuste dank’ al etendita mano, povas esti instigita forlasi rigidecon. Krome - aldonas la Papo - ĉu povas lasi nin tute indiferentaj komunumo en kiu estas 491 pastroj, 215 seminarianoj, 6 seminarioj, 88 lernejoj, 2 universitataj institutoj, 117 fratuloj, 164 monaĥinoj kaj miloj da fideluloj: ĉu ni vere devas lasi ilin drivi for el la Eklezio? Ĉu ni povas simple ekskludi ilin - kiel reprezentantojn de marĝena radikala grupo - el la serĉo de repaciĝo kaj de unueco? Sed kio estos pri ili poste? La Papo parolas ankaŭ pri la multaj mistonaj aferoj, kiujn li aŭskultis el la lefebvranoj: tromemfiereco kaj saĝistemo, fiksiĝo je unuflankaĵoj. Kaj ankaŭ: kortuŝaj atestoj de dankemo. Sed mistonoj - aldonas la Papo - alvenis ankaŭ el la eklezia sektoro: foje - li rimarkigas - oni havas la impreson, ke nia socio bezonas almenaŭ unu grupon al kiu rezervi neniun toleremon, kontraŭ kiu povi trankvile sin ĵeti kun malamo. Kaj se iu kuraĝas alproksimiĝi al tiu grupo (en ĉi tiu kazo temas pri la Papo) ankaŭ li perdas la rajton je toleremo, kaj ankaŭ li povas esti traktata kun malamo, senrespekto kaj humileco. Benedikto la 16a finas la leteron menciante la inviton de sankta Paŭlo al Galatoj “ami kaj respekti sin reciproke”: “se vi reciprokas mordas kaj voras vin - diras la Apostolo de la Gentoj - klopodu almenaŭ ne detrui vin komplete”. Bedaŭrinde - aldonas la Papo - ĉi tiu “mordi kaj manĝegi” ekzistas ankoraŭ hodiaŭ en la Eklezio, kiel esprimo de miskomprenata libereco. Pli kaj pli denove - finas la Papo - ni devas lerni la superan prioritaton: la amon. Grandan ŝaton esprimis hodiaŭ la monda hebrea Kongreso rilate al Benedikto la 16a pro la ĵus aŭskultita letero. “La Papo - deklaris la prezidanto de la monda hebrea Kongreso - utiligis klarajn kaj nemiskompreneblajn vortojn, kaj oni devas laŭdi lin, ĉar li agnoskis, ke oni faris erarojn interne de Vatikano koncerne la mastrumadon de la evento”. La prezidanto de la monda hebrea Kongreso laŭdas la sincerecon kaj la volon de la Papo, dum la alfronto laŭ rekta maniero, de malfacilaj problemoj. Kaj ĉi-matene la Papo ankaŭ renkontis delegacion de Je la fino de la aŭdienco kun la Papo, la delegacio de Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Salutas vin Carlo Sarandrea. Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus. |
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):