Kiu estas Dio? - 2009-07-09, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kiu estas Dio?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto, Movadaj informoj

Kiu estas Dio?

Ni ne konsentas kun tiuj kiuj opinias ke « ĉiuj religioj esence kredas en la sama Dio, kvankam nomante lin diversa-nome: Alaho, Krishno, Bramo, Universala Energio, Jehovo, aŭ Eternulo ». Kial ni ne konsentas? Ĉar eĉ minimuma kono de la  religioj montras ke la konceptoj pri Dio estas tre diversaj. Laŭ iuj Dio estas kruela aŭ indiferenta, laŭ aliaj li estas kompatema kaj providenca: la du aferoj ne estas akordigeblaj...  Ni ne rajtas diri ke la dio de la antikvaj Aztekoj en la antaŭ-kolumba Ameriko, kiu postulis ĉiutage homajn oferojn, estas sama kun la ĉiela Patro pri kiu Jesuo Kristo diris: « Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian ununaskitan Filon » (Joh 3,16) por ke Li mortu surkruce por ni.

La strebado al Dio estas konstatebla ĉe ĉiuj popoloj kaj ĉiuj civilizacioj, sed estis kiel blinda palp-serĉado (Agoj 17,27), tiel ke konceptoj pri Dio estas tre diversaj. Iuj imagis ne unu Dion sed plurajn fortojn, aŭ spiritojn, aŭ diojn, eĉ se ofte oni metis super ili unu plej eminentan dion. Aliflanke la orientaj religioj ne havas la koncepton de kreado: laŭ ili, la mondo kaj la homo estas emanaĵo de Dio, kiu ne estas persono, sed energio, kies parto ni estas. Similajn konceptojn ni trovas en New Age, aŭ movado de la Amforo, laŭ kiu Dio estas la Granda Tutaĵo, la Universala Energio de la Kosmo, kiu konsistigas ĉiujn aĵon kaj ulojn, kaj nin mem. Ekzistas laŭdire universala kosma  konscienco en kiu la homo, la naturo kaj la tuta universo formas homogenan Tuton, sen distingo inter spirito kaj materio, kreaĵo kaj kreinto, homeco kaj dieco. Unu el la  ĉef-konsekvencoj de tiu koncepto, estas ke la homo ne bezonas elaĉeton, sed nur «instruon» por memori sian dian originon kaj denove dieciĝi.

Kiel trovi la veron pri Dio inter tiom da diversaj doktrinoj? Jam la helena filozofo Platono, rimarkante la diversajn antikvajn religiojn, deklaris ke nia kono de Dio estos ĉiam malcerta kaj miksita kun eraroj, krom se iu el la dia mondo venus, por al ni malkaŝi, kia do estas la vero. Nia kredo al ni diras ke efektive Dio venis malkaŝi sin al la homaro. Temas pri la revelacio komencita per la Malnova testamento kaj plenumita per Jesuo.

Al Moseo Dio sin revelaciis kiel unu solan, tute ne kompareblan kun ajna dio kultata de aliaj popoloj. Lia grandeco estas transcenda, tio estas, super ĉia kreaĵo. La Mosea Leĝo malpermesas elformi bildojn de Dio, por esprimi, ke li estas super ĉio imagebla, super kaj ekster ĉia natura realo aŭ potenco, trans ĉio, senkompare unika. Tondro, la fulmo, fajro, tertremo estas ĉiam kaj nur elementoj akompanantaj liajn sinmontrojn, kaj esprimantaj lian potencon, sed Dio neniam identas kun tiuj ĉi kreaĵoj. Dio estas persono: oni povas do paroli pri li per esprimmanieroj, kiuj priskribas hompersonon, sed li ne estas kiel la homoj.

Sed la definitiva revelacianto de Dio estas Jesuo Kristo. Kion li aldonis al la malnovtestamenta revelacio? Multege, ĉar la Evangelio diras: « Dion neniu iam vidis; la ununaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, lin revelaciis » (Gv 1,18). Jesuo estas la revelacio de Dio. Kaj li revelaciis lin ne tiom per vortoj, kiom per siaj faroj, mortante surkruce por ni. Kaj li revelaciis ke Dio estas Patro, Filo kaj Sankta Spirito.

La kristanoj sentas la ĝojon, la fidemon kaj la tenerecon de tio, ke ili estas filoj de Dio: « Vi ne ricevis la spiriton de sklaveco, por reveni al timo, sed vi ricevis la spiriton de adopta fileco per kiu ni krias: "Abbà, Patro!". La Spirito atestas kun nia spirito ke ni estas filoj de Dio. Kaj se filoj, tial heredantoj: heredantoj de Dio, kun-heredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni  ankaŭ estu glorataj kun li» (Rom 8,15-17).

Konklude: nia kono de Dio ne estu nur rezultato de homa esploro kaj strebo, sed ĝi ĉerpu el la revelacio kiu devenas el la Malnova testamento, sed ĉefe el Jesuo Kristo. Kaj ĝi ne estu nur teoria kono, sed sindevigo en la kredo kaj en la espero; ĉi-sence sankta Paŭlo, en la letero al la Efezanoj, skribis ke li preĝas, «por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj revelacio por pli profunda kono de li. Li vere lumigu la okulojn de via koro, por ke vi sciu, kia estas la espero al kiu vi estas vokataj, kaj kia la riĉeco de la gloro de lia heredaĵo inter la sanktuloj» (Ef 1,17-18).

Alivorte: la vera kono de Dio estas tiu kiu kondukas nin al tio, ke ni akceptu savon, kiun Li li havigis al ni per Jesuo Kristo.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):