Religia malklereco - 2009-07-16, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Religia malklereco
Venonte en Radio Vatikana: ampleksa resumo pri la nova encikliko 'Caritas in veritate'; raporto pri la Ekumena Esperanto-Kongreso

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Religia malklereco

Deklari onin malklera, povus aspekti ofende. Sed la aŭskultantoj kredu nin: ni havas nenian ofendan aŭ malŝatan intencon. Ni nur intencas stimuli al pripenso kaj demando, unue: kion do ni konas pri nia kredo kaj pri la doktrino de tiuj kiujn ni kritikas; due: kion konas la alireligianoj pri la katolika doktrino.
Antaŭ ĉio, ni devas agnoski ke plej granda parto de la katolikoj, koncerne konon de la doktrino de sia propra kredo, ne estas super la infan-aĝa katekismo. Sed al infanoj la kredon oni povas proponi nur je nivelo taŭga por tiu aĝo. Pli poste, en la adoleska kaj plenkreska aĝo, ĉiu homo devus kritike revizii tion kion oni lernis el la diversaj edukaj agantoj: familio, paroko, lernejo. Sed se mankas serioza studado, la revizion influos la regantaj ideoj, la supraĵaj sloganoj, la antaŭjuĝoj, kiujn disvastigas la amaskomunikiloj. Krom tio, ni devas konstati ke, malgraŭ la evidentaj progresoj post la Koncilio, la Biblio estas ankoraŭ ne konata de multaj eĉ fervoraj katolikoj.
En nia socio, jam nun plurisma eĉ el religia vidpunkto, la religia instruo de la infanaĝo estas malsufiĉa por ebligi la "vivo-navigadon" sen trafi en gravajn malhelpojn kaj malfacilojn. Tio veras ĉefe kiam oni ricevas novan aŭ fremdan religian proponon. Povus temi pri Jehova atestanto kiu frapetas de pordo al pordo, aŭ pri amiko kiu post vojaĝo en Hindio parolas kun entuziasmo pri reenkarniĝo.
En tiaj kazoj, plej ĝusta afero estus respondi: unue mi devas pristudi mian religion; kaj nur pli poste mi povas konfronti kun ali-religia propono. Oni serĉu la eblecojn kaj oportunojn por pristudi kaj profundigi la kristanismon. En pluraj parokoj aŭ katolikaj movadoj kaj asocioj oni organizas katekismon por plenkreskuloj. Ni rimarkigas ke ne taŭgas studi la kristanismon nur per izola legado de la Biblio (notu: ni ne diris ke oni ne legu la Biblion, sed ke oni ne legu nur ĝin kaj izole). Tiu individuisma metodo estigis milojn da kristanaj grupoj kaj grupetoj inter si diversaj. La kristana kredo ne tiele disvastigis, sed ĉiam ligite kun la eklezia komunumo kiu transdonas de generacio al generacio la kredon kaj la sakramentojn kiujn Jesuo konfidis al la apostoloj.
Foje katolikoj aŭskultas malfide kaj kritikeme la katolikan vidpunkton, kaj samtempe akceptas tute senkritike onin, kiu sin prezentas kiel orientan spiritan majstron. Kelke el tiaj majstroj estas kritikataj en Hindio mem, ĉar prezentas kiel hinduismon realaĵojn kiuj estas oportunismaj arangoj por la okcidenta mondo. Se ni volas prave kritiki tiujn doktrinojn, ni devos (post serioza pristudo de la kristanismo!) ilin esplori ne supraĵe. Ĉi-teme ni citas fragmenton el dokumento de la itala episkopara konferenco:
"Aparte oni devos fari seriozajn esplorojn pri la sektoj kaj la novaj religiaj movadoj... por ekkoni la diversajn doktrinojn, la vivo-kutimojn, la varbo-metodojn, la tipojn de homoj, kiuj aliĝas. Pri la fenomeno ofte cirkulas konfuzaj kaj memkontraŭdiraj ideoj; ni bezonas sciojn sen antaŭjuĝoj, kiuj ebligu distingi ekzakte unu grupon de la aliaj. El tia klopodo "ekkoni la homfratojn", kun libera kaj malfermita spirito, oni povos ankaŭ konstati kion do oni diras ankaŭ pri ni, kaj ni povos ricevi stimulon por kompreni pli profunde la rezonojn de nia kredo”.
Samtempe kun nia klopodo ekkoni la aliajn, ni devas peti ke ankaŭ la aliaj prezentu korekte la katolikan doktrinon eĉ kiam ili ne konsentas ĝin. Male oni konstatas ke ofte ne-kristanoj konfuzas la kristanajn sakramentojn kun magiasĵoj, aŭ deklaras ke Jesuo fariĝis esoteristo en Egiptio, ke la Biblio instruas aŭ instruis la reenkarniĝon, kiun la Eklezio laŭdire forviŝis. Sed kie estas la pruvoj?
La malklereco pri la kristanismo malfaciligas kompreni ties neakordigeblon kun aliaj doktrinoj, kiuj ne kredas Jesuon ununura savanto. Ĉi-tene sankta Paŭlo, estinte fervora kaj modela judo, post ekkono de Kristo deklaris: "Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive ni rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis perdon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubaĵon, por ke mi gajnu Kriston" (Filipianoj 3,7-8).

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):