Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj - 2009-08-02, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 6 : 24-35
Julia leterkesto
Movada informo: Finiĝis la Universala Kongreso de Esperanto: anoncita la loko de la UK 2011: Kopenhago.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto, Movadaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - Movadaj informoj

El la Evangelio laŭ sankta Johano, ĉapitro 6a, versoj 24 ĝis 35: “En tiu tempo Jesuo diris al la hom-amaso: vere, vere, mi diras al Vi: vi serĉas min, ne ĉar vi vidis mirindaĵojn, sed ĉar vi manĝis panon kaj satiĝis. Zorgu ne por la nutraĵo pereema, sed por tiu, kiu daŭras kaj gvidas al la eterna vivo”.

Kial la hom-amaso serĉas Jesuon? Multaj ankaŭ nuntempe serĉas Jesuon pro la sama motivo. Ne estas malbone turni sin al Jesuo, kiam oni bezonas helpon. Li mem kuraĝigas fari tion. Sed se oni turnas sin al Jesuo nur kiam premas la bezono, oni riskas taksi Lin idole, amuleto , io aŭ iu, al kiu oni turnas sin por diri: “Ni provu ankaŭ tion”. Peti al Jesuo havas signifon kiam inter ni kaj Li ekzistas am-rilato, fidemo, dankemo, adoro, kaj tiu rilato ne estas hazarda. Kiam Jesuo eniĝas en nian vivon ĉiutage, Li estas tiu, kiu inspiras elektojn, al Li ni konformiĝas, je lia volo ni fidas.

 

Bonvenon karegaj gefratoj al nia elsendo en Esperanto de dimanĉo la 2an de aŭgusto 2009. Hodiaŭ ni malfermos la leterkeston de nia programo pri la monato julio. Bonvolu unue noti, ke ni faros ekstervican elsendon vespere de la 15a de aŭgusto. Plie, ni informas ke, ankoraŭ la 15an de aŭgusto la dua biblia legaĵo dum la latinlingva sankta Meso elsendata de RV estos en Esperanto.

La statistiko pri la juliaj korespondaĵoj parolas pri 20 leteroj el 11 landoj. Je la unua loko: Ĉeĥa Respubliko kun 5 leteroj, sekvas, Germanio kaj Pollando (po 3), Bulgario (2), kaj kun po 1 letero: Belgio, Francio, Hispanio, Koreio, Italio, Nederlando kaj Usono. La retpoŝtaj korespondaĵoj estis 17. Entute la juliaj korespondaĵoj estis 37.

Kiel ĉiam, kvankam malmultaj, la leteroj alportis interesajn komentojn kaj sciigojn, sed ankaŭ iom malbonajn informojn: meze de julio nia konstanta aŭskultanto s-ro Anton Kronshage devis enhospitaliĝi pro subita ega malbonfarto. Dum 4 tagoj li restis en hospitalo. Ni preĝe subtenas lin esperante, ke li reakiris bonan sanstaton. Ĉion bonan, karega Anton.

Julio estas kutime la monato de la esperantistaj kongresoj. Ekzemple en Vroclavo, Pollando, okazis la 19a Ekumena Esperanto-Kongreso. El ĝi ni ricevis plursubskribitan karton kaj la subskribojn oni faris nur per la personaj nomoj: ni taksas tion elmontro de amikeco.

Ni ja klopodis raporti pri la ekumena kongreso en Vroclavo sed ankaŭ pri la Uk en Bjalistoko, kiu finiĝis hieraŭ: s-ro Jiří Patera sendis dankojn pro la raportoj, kaj li plie sciigas: “ survoje al Bjalistoko, haltis en Prago la estro de la E-redakcio de la Ĉina Radio kun redaktorino Lina. Mi havis la honoron – skribas s-ro Patera - renkonti ilin kaj kune viziti poetinon Eli Urbanová. Ĝi estis por mi tre interesa kaj valora afero. Elkore salutas Jiří Patera”.

Aliajn salutojn ni ricevis el nia ferianta kunlaboranto pastro Stefano Hawkes Teeples, kiu el Alpine, Teksaso, Usono, skribis simpatie: “saluton al la vasta kunlaborantaro de la E-sekcio de RV; ĉiuj mankas al mi kaj mi ĝoje atendas mian revenon. Mi esperas – finas pastro Stefano - ke Italio estas iomete malpli varma ol Teksaso”. Nu, kara Stefano, ni kontrolis: en Alpine (Teksaso) hodiaŭ temperaturo variis inter 19 ĝis 33 celsiaj gradoj (respektive 66.2 kaj 91.4 laŭ Farenhejta skalo). En Romo la temperaturo variis inter 23 ĝis 34 celsiaj gradoj, kun altega procento da humideco.

Al ĉiuj, kiuj sendis al ni salutojn el kongresoj kaj feriado ni elkore kaj frate reciprokas la salutojn.

En julio la Papo feriis en norda Italio kaj la restado estis markita de eta akcidento: Benedikto la 16a glitis kaj rompis la oston de sia dekstra pojno. Hodiaŭ je la anĝeluso li dankis pro la ricevita spirita subteno. Kun alta estimo kaj ŝato ni ricevis el d-ro Hideki Harada (ĉefdelegito de UEA por Japanio) jenan ateston de solidareco: “Hodiaŭ mi legis en japana versio de CNN, ke la papo falinte rompis la oston de sia dekstra pojno. Tamen tio ne estas grava por li. Mi esprimas mian sinceran simpation al li kaj al via skipo. Mi esperas lian plej baldaŭan resaniĝon”. Ni kore dankas d-ron Hideki Harada pro la ege ŝatata mesaĝo.

La ĵaŭdaj rubrikoj pli kaj pli altiras atenton. En julio venis du tem-proponoj. El Aŭstrio s-ro Albert Reiner skribis: mi volus proponi la temon de ĵurado, kaj specife pri la ĵuroj ene de la eklezio, elirante de Mat 5:33-37. Almenaŭ per la “ĵuro de fideleco” kaj eble ankaŭ en aliaj okazoj la eklezio postulas ion - skribas s-ro Reiner - kio rekte kontraŭas la instruon de Jesuo”.

Alian tem-proponon levis s-ro Francisko Lorrain el Montrealo (Kebekio, Kanado): “ĉu pastro Cadei – li skribas - povus diri ion pri kvakeroj, t.e. pri la t. n. "Societo de amikoj"? Kompreneble ni ĝiris la demandojn al pastro Cadei: liajn respondojn ni proponos dum niaj elsendoj de merkredo la 19a (pri ĵurado) kaj ĵaŭdo la 20a (pri kvakeroj).

S-ro Leopold Patek komentas la informon pri la fakto, ke la E-programo de la Pola Radio ne plu elsendas sabate kaj dimanĉe. “Mi esperis ke la redakcio de Pola Radio – skribas s-ro Patek - ricevos unu kunlaboranton pli en la jaro kiam okazas la Universala Kongreso en Pollando. La redukto de la elsendo-tagoj estas malĝojiga surprizo por mi”. Jes, kun vi, kara samideano Patek, ni bedaŭras pro la malapero de la sabataj kaj dimanĉaj elsendoj en Esperanto de la Pola Radio.

Komentojn pri la aŭskultitaj informoj sendis ankaŭ dum julio nia kara frato Miloslav Šváček. “Tre karaj – li skribas - tre doloriga estas la raporto pri la terorista atako en Filipinoj fronte al la katedralo dum la dimanĉa sankta Meso. Nekompreneblaj estas tiuj ĉi teroristaj faroj kontraŭ senkulpaj homoj. Nur aliancanoj de la diablo – finas s-ro Miloslav Šváček - povas tion fari”.

Ni kore dankas s-ron Šváček. Cetere, pri li ni ricevis leteron de s-ro Jaroslav Chodniček: li deziras gratuli pere de RV al nia frato Miloslav ĉar li ricevis, la 5an de julio, medalon de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco. La motivo estas lia multjara “konstruado de pontoj inter nacioj” pere de la agado kadre de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La livero de la medalo al s-ro Šváček okazis post solena Meso dum pilgrimo en Velehrad. Ankoraŭfoje ni gratulas al nia frato Miloslav. Dio benu.

Finiĝis hieraŭ en Bjalistoko, Pollando, la ĉi-jara UK kiu havis 1860 aliĝintojn. Hieraŭ matene, dum la solena fermo de la kongreso, oni anoncis ke en la jaro 2011 la UK okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Kiel konate, venontjare la UK okazos en Kubo.

Karegaj gefratoj, nia unua programo de aŭgusto 2009 finiĝis. Ĝis reaŭdo.

(elsendo n-ro 4133)

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):