Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2009-08-16, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 6: 51-58
Letero okaze de la miljariĝo datreveno de la hungara diocezo Pécs; akordo aprobita inter Brazilo kaj la Sankta Seĝo; perfortaj agoj en disputo pri havaĵoj de la eklezio en Vjetnamio; pliaj viktimoj de tajfuno en Tajvano; altiĝis la averaĝa enŝuldiĝo de italaj familioj; Barato en listo de landoj kie minoritatoj suferas gravan diskriminacion; 168 landoj kun porka gripo; deklaro de ĉilia episkopo pri la murdo de 24-jaraĝa mapuĉe-ano; denunco pri subnutrado de infanoj en Centrafrika Respubliko.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 6a, versoj 51 ĝis 58.
"En tiu tempo Jesuo responde al la judoj diris: "Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.".
Hodiaŭ la liturgio proponas la daŭrigon de la longa parolado de Jesuo en la sesa ĉapitro de la evangelio laŭ sankta Johano. La parolado okazas dum la predikado de Jesuo antaŭ la starigo de la Eŭkaristio en la Sankta Vespermanĝo. Jesuo diras, ke lia korpo estas manĝaĵo kaj ke lia sango estas trinkaĵo. La hebreoj de la epoko de Jesuo havis aparte severajn regulojn pri permesitaj kaj nepermesitaj manĝaĵoj; do tio, kion diras Jesuo estas preskaŭ blasfemaĵo. Evidente ne eblas fizike transdoni la korpon kaj la sangon por esti manĝata kaj trinkata. Do, oni facile komprenas la konfuziĝon de la ĉeestantoj. Tiu ĉi antaŭ-eŭkaristia predikado de Jesuo indikas la neeviteblan centran rolon de Jesuo mem. La kristanismo ne estas religio de reguloj, kiel vivi bone, sed religio de unuiĝo kun Dio en Kristo. La persono mem de Jesuo ne estas nur unu aspekto, sed la vera centro de la kristanismo. La kristanaj moralo kaj Diservoj instruas al ni vivi la Kriston - la solan celon de la kristana vivo
...........................................................................................
Bonvenon karegaj gefratoj al nia elsendo en Esperanto de dimanĉo la 16an de aŭgusto 2009. Ni prezentos informojn el la Eklezio kaj la mondo.
VATIKANURBO. Favora okazo por ke la fideluloj elmontru renovigitan kredon kaj apartan amon al la Evangelio kaj al la Eklezio: tion skribis Papo Benedikto la 16a en sia letero al kardinalo Christoph Schoenborn, speciala papa sendito al la solenadoj okaze de la miljariĝo de la hungara diocezo Pécs, venontan dimanĉon.
BRAZILIO. La komisiono pri eksterlandaj aferoj de la brazila ĉambro de la deputitoj aprobis merkrede la interkonsenton, subskribitan pasintnovembre en Vatikano, inter la federacia respubliko de Brazilo kaj la Sankta Seĝo. La akordo reglas diversajn sektorojn de la ĉeesto de la katolika Eklezio en la lando: interalie, ĝia jura statuso, ŝtata valido de la diplomoj de katolikaj lernejoj, instruo de religio en la ŝtataj lernejoj, valido de laŭkanonjura geedziĝo kaj fiska normaro. Antaŭ la definitiva aprobo fare de la brazila parlamento, la tekston devos aprobi la diversaj koncernataj komisionoj.
HANOJO. “La lastaj disputoj koncerne la havaĵojn de la Eklezio finiĝis per perfortaj agoj fare de la registaro, kiu juĝprocezis kaj enkarcerigis katolikajn fidelulojn”. Tion denuncas la episkopoj de Vjetnamio post la streĉitecoj pro la eksproprietigo de terpecoj posedataj de la Eklezio. En Vjetnamio la katolikoj protestas ĉar oni ne respektas ilian religian liberecon kaj ankaŭ ĉar la ŝtataj ĵurnaloj akuzas ilin ofendi la patrujon. La vjetnamia episkopara konferenco klarigas ke la motivo de ĉio estas la malaktuala leĝo, kiu ne rajtigas la privatan proprieton: laŭ la episkopoj oni devus ŝanĝi tiun leĝon, por certigi rajton sankciitan ankaŭ de la universala deklaracio pri la homaj rajtoj.
TAIPEI. Pligraviĝas la bilanco de la viktimoj pro tajfuno Morakot: la prezidanto de Tajvano deklaris, ke en la suda vilaĝo Hsiaolin, kovrita de lavango da koto, la mortintoj estus pli ol 500. Pasintmerkrede la Papo dum la ĝenerala aŭdienco esprimis sian solidarecon al la loĝantaroj trafitaj de la katastrofo. Intertempe en Tajvano ek-aktivis la solidareco interalie de la katolika Eklezio, malgraŭ la limigitaj rimedoj: en la insulo nur unu procento de la loĝantoj estas katolikoj. Preĝomomento okazis hodiaŭ ankaŭ je la ĉeesto de papa reprezentanto. kiu alportis mondonacon de la Papo.
ROMO. La averaĝa enŝuldiĝo de la italaj familioj superis, pasintdecembre, 15mil eŭrojn (en kelkaj regionoj de la lando temas eĉ pri 20mil eŭroj). Tion sciigas statistiko de itala asocio de metiistoj kaj et-industroj. Dum la lastaj 6 jaroj la uzo de monpruntoj kreskis 81% en Italio kaj laŭ la datumoj, oftege tio okazis por ke familio povu havi monon ĝis la posta salajro-pago.
VAŜINGTONO. La usona komisiono pri internacia religia libereco enigis Baraton en la tiel nomatan “watch list” (listo de atento) kiu inkluzivas la landojn en kiuj religiaj kaj etnaj minoritatoj suferas gravajn diskrimaciojn. La usona komisiono petis al prezidanto Barak Obama elpaŝi ĉe la registaro de NovDelhio, kiu meritas la enlistigon pro la netaŭga respondo, fronte al la fundamentistaj perfortaĵoj kontraŭ islamanoj de Guĵarato en 2002 kaj kontraŭ la kristanoj de ŝtato Oriso en 2008-2009.
Kolera estis la reago de Barato, kiu nun estas komparata kun landoj kiel Pakistano, Afganistano, Egiptujo, Indonezio, Somalio kaj Kubo. Vishnu Prakash, proparolanto de la barata ministerio pri eksterlandaj aferoj difinis la enlistigon “aberacia kaj senrajta entrudiĝo en la politikan vivon de la lando”. La rilatoj inter la lando kaj Usono koncerne religian liberecon estas delongtempe streĉitaj: pasintmonate kelkaj reprezentantoj de la usona komisiono petis viziti ŝtaton Oriso’n por konstati la situacion de la kristanaj rifuĝintoj; la registaro de NovDelhio ne donis al la komisiono la necesajn enirvizojn.
ĜENEVO. Svislando. La monda organizaĵo por la sano konfirmis ke estas 168 la landoj koncernataj de la nova gripo AH1N1 kaj, laŭ la datumoj de la eŭropa centro por prevento kaj kontrolo de malsanoj, la viruso daŭre plivastiĝas: pli ol 220mil estas la kontaĝitoj; pli ol 1900 la forpasoj. En Eŭropo kreskas la nombro da infektitoj en Germanio, sed Britio restas la plej trafita lando, kun 12.400 infektiĝoj.
SANTIAGO DE ĈILIO. Perforto certe ne estas la ĝusta vojo: tion deklaris la episkopo de Temuco, Ĉilio, mons-ro Manuel Camilo Vial, komentante dolorplene la murdon de 24-jaraĝa aktivulo de la etna grupo Mapuche, Jaime Facundo Mendoza Collío, murdita pasintmerkrede de policano, dum oni klopodis ĉesigi la okupacion de tero en regiono Araucania, kie vivas plejmulto el la ĉiliaj indiĝenoj. Temas pri regiono je 650 kilometroj sude de la ĉefurbo. Tie de jaroj daŭras nesolvita grava interalfronto inter la indiĝenoj kaj la terkultivistoj kiuj akuzas sin reciproke pri uzurpado. En Ĉilio troviĝas preskaŭ 605.000 mapuĉoj laŭ la censo de la jaro 2002, tio signifas ke 4% de la ĉilia loĝantaro estas mapuĉa.
NOVJORKO. En noto Uniĉef denuncas la teruran pligraviĝon de subnutrado de infanoj en Centrafrika Respubliko. 700.000 el ili ĝis la 5a vivojaro riskas morti pro malsato.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):