Ĵurado en la eklezio (P. Cadei) - 2009-08-19, mer Radio Vatikana - Esperanto
Ĵurado en la eklezio

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Ĵurado en la eklezio (P. Cadei)

Bonvenon, karegaj gefratoj, al nia elsendo de merkredo la 19an de aŭgusto 2009. Kiel ni antaŭanoncis hodiaŭ ni respondos al letero de nia aŭskultanto Albert Reiner pri ĵurado en la Eklezio. La respondon verkis pastro Battista Cadei.
Kara aŭskultanto: laŭ via vidpunkto, la kristanoj kiuj ĵuras, malobeas klaran evangelian ordonon, kaj des pli gravas la malobeo, se la ĵuro okazas interne de la eklezio, inter kristanoj.
Fakte el la Evangelio laŭ sankta Mateo 5,33-37 ni legas, ke Jesuo diris: «Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo; sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio; nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalemo, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo. Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra. Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono».
La diro de Jesuo ŝajnas tute klara kaj absoluta. Kial do la katolikoj kaj multe da aliaj kristanoj ĵuras malgraŭ la evangelia malpermeso? Mi respondas ke, se la citita evangelia frazo estus la ununura deirpunkto por la kristana konduto koncerne ĵurojn, ĉia ĵurado estus peka.
Sed pri ĵuroj ni trovas en la Nova Testamento kaj en Jesuo mem pli vastan kuntekston, kiu malebligas konkludi unuflankece, ke la Dia Parolo ĉiuokaze malpermesas ĵuri. Ni pruvas ĉi tiun aserton deirante el la vortoj de Jesuo mem, kiu, laŭ la Evangelio laŭ Sankta Mateo 23,16-22, riproĉas la fariseojn jene:
«Ve al vi, blindaj gvidantoj, kiuj diras: se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? Kaj: se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio kuŝanta sur ĝi. Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi».
La senco de la Jesuaj vortoj estas, ke ĉiaj ĵuroj estas devontigaj, kaj do la fariseoj malprave distingas validajn ĵurojn kaj ne validajn. Se ĵuroj estas validaj, ili do ne estas pekaj.
Aliflanke ni trovas en la apostolaj skriboj ne la verbon «ĵuri», sed ties egalvaloron, tio estas «voki» Dion, kiel atestanton de verdireco. Jen kelke da ekzemploj:
– 2 Korintanoj 1,23: Mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraŭ ne venis al Korinto.
– Galatoj 1,20: Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas.
– Filipianoj 1,8: Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj.
La Letero al la Hebreoj (6,16) deklaras: Homoj ĵuras per la pli granda, kaj ĉe ili la ĵuro por certigo estas fino de ĉia disputado.
Entute ĉi tie oni mencias la ĵuradon ne kiel pekon, sed kiel garantion de verdireco.
Oni do devas agnoski ke en la Nova Testamento troviĝas tekstoj, kiuj al kristanoj tute malpermesas ĵurojn, kaj aliaj tekstoj, kiuj taksas la ĵuron normala kaj devontiga. Se la kristana parolmaniero devas esti nur: «jes, jes; ne, ne», kial do sankta Paŭlo skribas: «Mi vokas Dion kiel atestanton»?
La diversaj kuntekstoj, kiujn ni citis, entute konkludigas, ke la vera kristano ĉiam parolas ĉeeste de Dio, kaj do iusence li ĉiufoje ĵuras, eĉ ne uzante la verbon «ĵuri». Aliflanke la kristanoj, laŭ la ekzemploj de sankta Paŭlo, en gravaj situacioj rajtas alvoki Dion kiel atestanton de la vero. Laŭ la kristana tradicio oni do rajtas ĵuri sed nur pro seriozaj kaŭzoj kaj en tuta sincereco.
Nia afabla aŭskultanto aldonas trian demandon, kiu al mi ne estas tute klara, kaj do mi ne ŝcias ĉu mi ĝuste ĝin interpretis. Li skribas interalie: «Almenaŭ per la "ĵuro de fideleco", latine "iusiurandum fidelitatis", kaj eble ankaŭ en aliaj okazoj do la eklezio postulas ion, kio rekte kontraŭas la instruon de Jesuo». Ŝajnas al mi, ke la aŭskultanto aludas tion ke, laŭ la eklezia leĝaro, kristano, antaŭ ol transpreni gravan eklezian oficon, devas fari ĵuron pri fideleco al siaj novaj devoj. Tiu ĉi postulo, laŭ la aŭskultanto, estas riproĉinda pro diversaj kialoj: unue ĉar la Evangelio malpermesas ĵuri; due ĉar tio «ŝajne montras sisteman malfidon je la sincereco de la ĵuronto, kies simplan "jes" aŭ "ne" kaj kies supozatan lojalecon, necesan por transpreno de ajna ofico, evidente oni trovas nesufiĉaj»; trie ĉar la Eklezio per tio rajtigus la kristanon malobei sian propran konsciencon.
Mallonge mi respondas: unue: mi montris ke, laŭ la biblia kunteksto, ne ĉia ĵuro estas malpermesata; due: la kanona kodo (tio estas eklezia leĝaro) koncernas la kristanojn, ne kiaj ili devus esti, sed kiaj ili fakte estas, kaj sperto montras ke ne ĉiuj estas ĉiam sinceraj; trie: mi neniam aŭdis, ke ĵuro de fideleco al la Eklezio rajtigas malobei sian konsciencon: tio estus absurda. Ĉi-teme sufiĉu citi la Katekismon de la Katolika Eklezio, kiu je la numero 1782 tekstas: «Neniu rajtas devigi homon agadi kontraŭ sia konscienco».
Ni respondis al letero de nia aŭskultanto Albert Reiner pri ĵurado. Morgaŭ, ĵaŭdon la 20an de aŭgusto, ni respondos al alia letero: tiu de Francisko Lorrain, kiu petis informojn pri kvakeroj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):