Kvakeroj (P. Cadei) - 2009-08-20, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kvakeroj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kvakeroj (P. Cadei)

Bonvenon, karegaj gefratoj, al nia elsendo de ĵaŭdo la 20an de aŭgusto 2009. Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj, kristana vidpunkto” ni parolos hodiaŭ pri Kvakeroj, responde al letero de nia aŭskultanto Francisko Lorrain, el Kebekio/Kanado.
La kristanan konfesion de la kvakeroj fondis en la deksepa jarcento George Fox, angla ŝuista meti-lernanto, kiu baldaŭ forlasis la ŝuistejon, por dediĉi sin al fervora kristana vivo-maniero. Ĉar li trovis la tiaman kristanismon senfervora kaj formala, li lanĉis novan konfesion, kies kerno estu la interna, mistika travivo de senpera kontakto kun la Spirito de Dio.
Fox kolektis aron da anoj, kiujn oni baldaŭ nomaĉis Kvakeroj, el angla termino kiu signifas «tremantoj», pro la tremoj, kiuj skuis ilin dum iliaj mistikaj travivaĵoj. Sed ilia vera nomo estas «Societo de Amikoj», surbaze de la vortoj de Jesuo (Joh 15,15): «Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi audis de mia Patro, mi sciigis al vi».
Fox sentis tre multe la socialajn problemojn de sia epoko. Li batalis por reformo de juĝo-procesoj kaj de malliberejoj, por aboli sklavecon, por disvastigi popolajn lernejojn. Pro tio la konfesio disvastiĝis  en la popolajn klasojn tra Anglujo. Sed la ne konformismaj kondutoj de kvakeroj estigis politikajn persekutojn, kun arestoj kaj kondamnoj. Sed tio ne haltigis la movadon, kiu estigis miron kaj admiron por la senperforto kaj milda konduto fronte al persekutoj.
Persekutate en Anglujo, multe da kvakeroj elmigris al Nordameriko. Tie la riĉega William Penn fondis ŝtaton, kiu el li ricevis la nomon Pensilvanio, kies ĉefurbo nomiĝis Filadelfio, kiu en la greka lingvo signifas «frata amo», nomo, kiu respegulas la kernon de la kvakera moralo.
Nuntempe la kvakeroj en la mondo estas kelk-centmiloj, plej grandparte en Usono.
♦ Kiuj estas la ĉefpunktoj de la kvakera doktrino?
Ilia unua kredo-artikolo tekstas: “la vera religio konsistas en persona kontakto kun Dio plimulte ol en rito kaj ceremonioj”. Kvakeroj kredas ke travivo de kontakto kun Dio estas ebla, pro tio ke en ĉiu unuopulo estas kaŝita «semo» de Dio, pri kiu oni bezonas konsciiĝi. Centro de la kvakera doktrino estas la "interna lumo", kiu fontas de Jesuo Kristo kaj tra la Sankta Spirito atingas senpere ĉiun homon ĉiuepoke: “lumo”, kiu gvidas ale al bono. Eĉ la Biblio submetiĝas al la “interna lumo”. Ne la Biblio estas kriterio pri la lumo, la sed la “interna lumo” mem estas kriterio, por interpreti la Biblion.
Entute la esenco de kristanismo laŭ kvakeroj konsistas en tio, ke oni spertu la lumon de Kristo en sia animo, kaj en morala konduto kohera kun tiu travivaĵo. Konsekvence de tio, malgravan rolon ludas la eklezio, la pastraro, la sakramentoj, la Biblio mem: male gravan rolon ludas la predikado, kiu celas konsciigi la aŭskultantojn pri la ĉeesto de Dio kaŝita en ĉiu homo. Sed ne ekzistas profesiaj predikistoj: ĉiu ajn, infano aŭ plenkreskulo, erudicia aŭ malklera, rajtas ekparoli, sed nur se li aŭ ŝi sentas en sia interno la ĉeeston de la Spirito de Dio, kiu donas inspiron. Pro tio, en la kvakeraj kunvenoj okazas longaj silentoj, celantaj al profunda absorbiĝo por trasenti sian unuiĝon kun Dio.
♦ Kiuj estas la elementoj, kiuj plejmulte allogas al tiu ĉi kristana konfesio?
1)      La sento de interna spiriteco sen ritoj nek ceremonioj. 2) La sindevigo de ĉiu individuo, sen pastoroj. 3) La laŭvorta apliko de la Evangelia surmonta Parolado de Jesuo, tiel ke kvakeroj neniam ĵuras, estas senperfortaj kaj ĉefe rifuzas la armean servon. 4) La universala egaleco de ĉiuj homoj, tiel ke kvakeroj ne malkovris sian kapon, eĉ ne fronte al la reĝo mem. 5) Ĝenerale admirigas ilia morala rigoro, laboremo kaj honesteco.
♦ Kiuj estas la kultaj praktikoj de la kvakeroj?
Principe la kvakeroj havas nek ritojn nek ceremoniojn. Iliajn asembleojn karakterizas tre longaj silentoj, kiel ni diris, en etoso de intensa absorbiĝo. La riskon de arbitra kaj eĉ ekstravaganca subjektivismo mildigas ne pastoroj sed la komunuma asembleo, en kiu kuŝas la aŭtoritato: laŭ ties kolektivaj decidoj oni voĉdonas pri akcepto de novaj membroj, pri edukado de la infanoj kaj la diversaj roloj por la komunuma funkciado.
♦ Kristana katolika vidpunkto
Modela estas la honesteco kaj morala rigoro, kiu ĝenerale karakterizas la kvakerojn. Rimarkindas la emfazo de la interneco de individua rilato kun Dio. Sed la ekstremismo de tiu emfazo forpuŝas la objektivecon de la Biblio, la senton  de la tradiciita kredo, la institucian dimension de la sakramentoj kaj de la Eklezio mem.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):