Papa Mesaĝo Kristnasko 2010 - E-lingva bondeziro - 2010-12-25, sab Radio Vatikana - Esperanto
"La Naskiĝo de Jesuo estas motivo de espero por ĉiuj homoj, ĉefe por tiuj kiuj konstatas ofendon de sia propra digno"

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Papa Mesaĝo Kristnasko 2010 - E-lingva bondeziro

Dibenitan Kristnaskon, karegaj gefratoj kaj bonvenon al nia ekstervica elsendo en Esperanto en la tago de Kristnasko 2010.

La Naskiĝo de Jesuo estas motivo de espero por ĉiuj homoj, ĉefe por tiuj kiuj konstatas ofendon de sia propra digno: tion deklaris ĉi-matene Benedikto la 16a el la centra loĝio de la vatikana baziliko, dum la tradicia kristnaska mesaĝo Urbi et Orbi (al Romo kaj al la mondo) televide elsendita tutmonde. Multegaj estis la fideluloj alkurintaj en placon sanktan Petron por aŭskulti la Papon malgraŭ la pluvo.

“La Vorto fariĝis karno”. Sin adresante al la tuta mondo Benedikto la 16a anoncis kun ĝojo la eksterordinaran mesaĝon de Kristnasko kaj esprimis apartan proksimecon al la suferantoj pro militoj kaj naturaj katastrofoj kaj al la persekutitoj pro la kredo je Kristo. Dio, diris la Papo, venis por loĝi meze de ni: Dio ne estas malproksima, sed Li havas vizaĝon, tiun de Jesuo. Ĝi estas mesaĝo ĉiam nova, ĉiam surpriza, ĉar ĝi preterpasas ĉian nian plej aŭdacan esperon. Precipe ĉar ĝi ne estas nur anonco: ĝi estas evento, okazintaĵo, kiun fidindaj atestantoj vidis, aŭdis, tuŝis en la Persono de Jesuo el Nazareto.


Fronte al la revelacio, ke la Vorto fariĝis karno, reelstaras en ni la demando: kiel tio estas ebla? La Vorto kaj la karno – rimarkigis la Papo - estas realaĵoj inter si kontraŭaj; kiel povas la Vorto eterna kaj ĉiopova fariĝi homo fragila kaj mortema? Estas nur unu respondo: la Amo. Kiu amas tiu volas dividi kun la amato, volas esti kuniĝinta kun li, kaj la Sankta Skribo prezentas ĝuste la grandan historion de la amo de Dio al sia popolo, kulmininta en Jesuo Kristo. En la realo – aldonis la Papo - Dio ne ŝanĝiĝas: Li estas fidela al Si mem. Li estas Amo de ĉiam kaj por ĉiam. Li estas en Si mem Komuneco, Unueco en la Triunuo, kaj ĉiu Lia faro kaj vorto celas la komunecon. La enkarniĝo estas do la kulmino de la kreado.


“La Vorto fariĝis karno”.
La lumo de ĉi tiu vero manifestiĝas al tiu, kiu ĝin akceptas kun fido, ĉar ĝi estas mistero de amo. Nur tiuj, kiuj malfermiĝas al la amo estas envolvitaj de la lumo de Kristnasko. Tiel estis en la nokto de Betlehemo, kaj tiel estas ankaŭ hodiaŭ.


La enkarniĝo de la Filo de Dio – aldonis Benedikto la 16a - estas evento kiu okazis en la historio, sed samtempe ĝin preterpasas. En la nokto de la mondo ekbrilas nova lumo, kiu lasas sin vidi de la simplaj okuloj de la fido, de la koro milda kaj humila de tiu kiu atendas la Savanton. Se la vero estus nur matematika formulo, iasence ĝi plensukcesus per si mem. Se kontraŭe la Vero estas Amo, ĝi postulas la fidon, la “jes” de nia koro.

Nia koro, serĉas Veron kiu estas Amo. Ĝin serĉas la infano kiel la junulo, bezonanta trovi la profundan sencon de sia vivo; ĝin serĉas la viro kaj la virino en sia matureco, kaj la maljunulo, por doni plenumon al la surtera vivo. Samtempe, la anonco de Kristnasko estas lumo ankaŭ por la popoloj, por la kolektiva irado de la homaro. La Regno de Dio ne estas el ĉi tiu mondo, kaj tamen ĝi estas pli grava ol ĉiuj regnoj de ĉi tiu mondo.


Ĝi estas kvazaŭ fermentaĵo de la homaro: se ĝi mankus, malaperus la forto kiu antaŭenigas la veran evoluon: la instigo kunlabori por la komuna bono, la malegoisma servo favore al la proksimulo, la paca batalado por la justeco. Kredi en la Dio, kiu volis kunpartopreni nian historion, estas konstanta kuraĝigo al sindevigo en ĝi, ankaŭ meze de ĝiaj kontraŭdiroj. Tial Kristnasko estas motivo de espero por ĉiuj tiuj kies digno estas ofendata kaj malrespektata, ĉar Tiu kiu naskiĝis en Betlehemo venis liberigi la homon el la radiko de ĉia sklaveco.


Sekvis la alvokoj de la Papo por la paco, malrespektata en multaj mondoareoj, kaj li havis vortojn de kuraĝigo por la persekutitaj kristanoj, en Irako kaj Proksima Oriento. Benedikto la 16a preĝis por la viktimoj kaj suferantoj pro naturaj katastrofoj en Haitio, Kolombio, Venezuelo, Gvatemalio kaj Kostariko. Plie li alvokis pacon kaj respekton de la homaj rajtoj tie kie ili estas malrespektataj: en Somalio, Darfuro, Eburbordo, Madagaskaro, Afganio, Pakistano, Nikaragvo, Kostariko; kaj li preĝe petis pacon por la Korea duoninsulo.


Poste  la Papo adresis sian penson al tiuj kiuj estas persekutataj pro sia evangelia atesto: La celebrado de la naskiĝo de Redemptoro – diris Benedikto la 16a - plifortigu la spiriton de fido, de pacienco kaj de kuraĝo en la fideluloj  de la Eklezio en kontinenta Ĉinio, por ke ili ne senkuraĝiĝu pro la limigoj al ilia libereco de religio kaj de konscienco kaj, persistante en la fideleco al Kristo kaj al Lia Eklezio, ili gardu vivanta la flamon de la espero.


La amo de la “Dio kun ni” – finis la Papo - donu persistemon al ĉiuj kristanaj komunumoj kiuj trasuferas diskriminacion kaj persekuton, kaj inspiru la politikajn kaj religiajn estrojn sindevigi por la plena respekto de ĉies religia libereco.


La Papo fine adresis sian bondezirojn en 65 lingvoj. Jen tiu en Esperanto: [voĉo de la Papo: "Esperanto. Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan Novjaron”].


En la placo por la 19a fojo ĉeestis la esperantistoj kiuj levis siajn panelojn kiuj konsistigas la vorton Esperanto. La tutmonda televida elsendo montris ilin plurfoje, aparte, dum pluraj sekundoj, je la momento de la papa bondeziro. Fotojn kaj filmon oni povas spekti pri la evento en la retejo de IKUE: http://www.ikue.org
 

Morgaŭ, en la tago de sankta Stefano, post la Anĝeluso, la Papo en la halo de aŭlo Paŭlo la 6a regalos per tagmanĝo 500 malriĉulojn asistatajn de la pluraj komunumoj de la misiistinoj de la karitato en Romo. Ĝi estos okazo por memorigi la centan datrevenon de la naskiĝo de Patrino Tereza.
 

Karegaj gefratoj, finiĝas nia programo en la kristnaska tago. Bonvolu reaŭskulti nin morgaŭ, dimanĉe. Denove, Dibenitan Kristnaskon al Vi ĉiuj kaj al Viaj karuloj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):